Bottenwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eigen (Bottenwil))
Bottenwil
Blazono de Bottenwil
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Zofingo
Koordinatoj  47° 17′ 10″ N 8° 0′ 20″ O / 47.28611 °N, 8.00556 °O / 47.28611; 8.00556 (mapo)Koordinatoj: 47° 17′ 10″ N 8° 0′ 20″ O / 47.28611 °N, 8.00556 °O / 47.28611; 8.00556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 794
Areo 5,10 km²
Alteco 493 m super marnivelo
Poŝtkodo 4814
Komunumkodo 4273
Mapo de Bottenwil
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Bottenwil estas komunumo en la distrikto Zofingo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 794 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bottenwil situas en la valo de la rivero Uerke orienta alfluanto de Suro, oriente de la distriktĉefurbo Zofingo. La komunumo konsistas el la tri partoj Eigen, Vorstatt kaj Winkel, kiuj tamen intertempe kunkreskis al kohera setlejo.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,10 km², de kiuj 2,15 km² estas kovritaj de arbaro kaj 0,45 km² de konstruaĵoj. La plej alta punkto de la komunumo situas en la arbaro Buechwald sur alteco de 665 m s.m. kaj la plej mallata punkto sur alteco de 470 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Uerke.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bottenwil limas en nordo al Uerkheim, en oriento al Staffelbach, en sudoriento al Wiliberg, en sudokcidento al Wikon en Kantono Lucerno, kaj en okcidento al Zofingo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bottenwil situas komplete flanke de la ĉefaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto ĉe estas konektita per la loka buslinio n-ro 13 de Zofingo.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 4 km norde ĉe Kölliken kaj al la svisa aŭtovojo A2 4 km okcidente en Zofingo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bottenwil datiĝas el la jaro 1189 kiel Botanwile.

En mezepoko Bottenwil ĝis la jaro 1173 troviĝis sub la regado de la Grafoj de Lencburgo, poste ĝi apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj post ties formorto al la Habsburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Bottenwil venis sub berna regado. Ĝis 1496 la malalta jurisdikcio pri Bottenwil apartenis al Zofingo, poste Bottenwil estis atribuita al la tribunala distrikto de Kölliken de la voktejo Lencburgo. Kiam okaze de la Helveta Revolucio Argovio estis kun helpo de francaj trupoj liberigita de la ĵurkomunumo servuteco, Bottenwil estis atribuita al la distrikto Zofingo de la nove fondita Kantono Argovio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]