Eiger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eiger
Eiger kun rigardo al la Eigernordvando
Eiger kun rigardo al la Eigernordvando
Alteco 3970 m
Situo Svislando
Montaro Bernaj Alpoj
Koordinatoj 46°34′44″N 8°0′23″O  /  46.57889°N, 8.00639°O / 46.57889; 8.00639 (Eiger)Koordinatoj: 46°34′44″N 8°0′23″O  /  46.57889°N, 8.00639°O / 46.57889; 8.00639 (Eiger)
Unua grimpo 11-an de aŭgusto 1858
Christian Almer, Peter Bohren
kaj Charles Barrington
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

Eiger estas monto en Berna Oberlando, Svislando, kiu estas konata ne pro sia alteco, kiu kun malpli ol 4000 metroj ne estas eksterordinara, sed pro ĝia nordvando, kiu estas unu el la plej malfacilaj kaj tamen allogaj grimpvandoj en la Alpoj. Multaj montgrimpistoj pagis la provon grimpi la Eigernordvandon kun sia vivo. Eiger formas kun Mönch kaj Jungfrau la faman montotriopon, kiu dominas la pejsaĝon de la Berna Oberlando.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La monto Eiger etendiĝas de nordoriento al sudokcidento kaj el tiuj du direktoj aspektas kiel rimarkinda korno. Precipe la nordokcidenta kresto ofertas impresan grimpadon (malfacileco III aŭ IV). Je sudorienta kaj nordokcidenta flankoj la monto havas siajn larĝajn flankojn. De Grindelwald la tielnomita Eigernordvando supreniras 3000 m kaj estas prezentita al la influoj kaj kapriĉoj de la vetero. Okcidente de Eiger fluas inter la Eta Eiger ek de la sudokcidenta kresto la krutega Eiger-Glaĉero.

Ĉe la piedo de la Eigernordvando komenciĝas la Monda Naturheredaĵo de UNESKO Jungfraŭ-Aleĉ-Bieĉhorno.

Tra la interno de la monto pasas la tunelo de la Jungfraŭ-Fervojo kaj troviĝas stacidomo kun piedira tunelo al belvidteraso kun panoramofenestroj meze en la Eigernordvando. Jam al multaj mondgrimpantoj tiu stacidomo savis la vivon, ĉar eblis ilin savi tie el la vando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumento mencio de Eiger datiĝas el la jaro 1252 kiel mons Egere". Lingvistoj supozas, ke la nomo devenas de la mezaltgermana vortkombinio Hej Ger (= Alta Lanco). La 28-an de junio 1903 estis inaŭgurita la fervojstacidomo de la Jungfraŭ-Fervojo meze en la monto en la Eigernordvando. La historio de Eiger estas ĉefe la historio de la grimpado de la Eigernordvando kaj de la mortintoj en la vando.

Unuaj grimpprovoj kun fatalaj sekvoj[redakti | redakti fonton]

La unuan veran grimpprovon faris la tri saksaj montgrimpistoj Willy Beck, Kurt kaj Georg Löwinger, kiuj la 17-an de julio 1934 ekgrimpis la vandon kaj atingis ĝis la 19-an de julio konsiderindan altecon de 2900 m. Post falo de Willy Beck, kiu kunŝiris sian Ŝnurkamaradojn Kurt kaj Georg Löwinger, ili ĉesis la provon kaj povis esti savitaj tra la Eigerfenestroj de la Jungfraŭ-Fervojo.

La du munkenaj montgrimpistoj Karl Mehringer kaj Max Sedlmayr komencis ilian provon la 21-an de aŭgusto 1935 kaj mortis kvin tagojn poste en neĝŝtormo. La punkton ĉe kiu oni lastfoje vidis ilin tra teleskopo ek de la valo hodiaŭ nomiĝas Todesbiwak (Mortbivako).

Sekvis la terura katastrofo de Toni Kurz kun la ŝnurkamaradoj Andreas Hinterstoisser, Edi Rainer kaj Willy Angerer en la jaro 1936. Post la falo de la tri kamaradoj Toni Kurz preskaŭ sukcesis atingi la savan fervojfenestron, sed nodo en la ŝnuro je la fino malebligis al li malsuprengrimpi la lastajn 50 m kaj la savistoj ĉe la stacidoma teraso, kiuj pro la teruraj veterkondiĉo ne povis suprengrimpi devis rigardi kiel li mortis kaj aŭdi liajn lastajn vortojn "Mi ne plu povas!". La historio estis filmita. Post la katastrofego la svisa registaro malpermesis la grimpadon de la Eigernordvando, sed tribunalo nuligis la decidon poste.

Unua sukcesa grimpo en 1938[redakti | redakti fonton]

Unuan fojon sukcese grimpis la tutan Eigernordvandon inter la 21-a kaj 24-a de julio 1938 aŭstra ŝnurkamaradaro konsistanta el Heinrich Harrer, Anderl Heckmair, Fritz Kasparek kaj Ludwig Vörg.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]