Ein deutsches Requiem

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Johannes Brahms proks. 1866

Ein deutsches Requiem [Germana rekviemo], op. 45, estas la titolo de verko por sopran- kaj baritonsolistoj, ĥoro kaj orkestro de la germana komponisto Johannes Brahms. La originala ensemblo konsistas el 2 flutoj, fluteto, 2 hobojoj, 2 klarnetoj, 2 fagotoj, kontrafagoto ad libitum, 4 kornoj, 2 trumpetoj, 3 trombonoj, tubjotimbalojharpo (2 harpoj) – arĉinstrumentoj, orgeno ad libitum, solo-soprano, solo-Baritono kaj kvarvoĉa ĥoro.

Genro kaj tekstoselekto[redakti | redakti fonton]

Johannes Brahms nomis sian verkon „Ein deutsches Requiem“ [Germana rekviemo]. Je rekviemo oni komprenas kutime la liturgion de la mortintomeso de la katolika eklezio resp. eklezimuzikajn komponaĵojn por la memoro al mortinto. Brahms, alkreskinta en evangela-luterana Hamburgo, orientiĝis je la selekto de siaj tekstoj tamen ne je la tradicia kanono de la rekviemo kiel mortintomeso, sed selektis el tekstoj de la Malnova kaj Nova Testamentoj laŭ la versio de la biblio de Lutero precipe tiajn, en kiu la konsolo de la postrestintaj staras en la centro. Brahms montris je tio inter alie eksternorman konon de la bibliaj tekstoj kaj psalmoj; li formis sian Deutsches Requiem ne kiel funebran muzikon, sed kiel konsolon por tiuj, „Kiuj estas plorantaj“, do precipe kiel muzikon portatan de seriozo, digno kaj espero por la vivantoj. La peco de Brahms pro tio ne celas kontentigi la eklezimuzikan genron rekviemo; laŭ ĝia strukturo – ĉefe laŭ la ensemblo – oni pli bone povus nomi ĝin oratorio, je kio mankas la drama komponanto. En la teksta sinsekvo ĝi pli vere alligiĝas al la evangela moteto de pli fruaj epokoj. De ekzakta kategoriigo en muzikan genron la verko sin evitas, simile al Mesio de Händel, kun kiu ĝi havas komune ankaŭ la tekstselekton pri la releviĝo de la mortintoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]