Burgo firmega estas Dio nia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ein feste Burg ist unser Gott
muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Aŭtoro Marteno Lutero
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 1529
Ĝenro kristana himno
vdr
Partituro

Burgo firmega estas Dio nia - origine germane Ein feste Burg ist unser Gott - estas spirita kanto, kiun en la jaro 1529 komponis Martin Luther.

Tiu ĉi kanto havas karakteron de himno de reformado kaj luteranaj eklezioj kaj ĝi fariĝis inspiro por vico de komponistoj (Johann Sebastian Bach, Felix Mendelssohn Bartholdy, Giacomo Meyerbeer, Richard Strauss, Max Reger).

En Finnlando[redakti | redakti fonton]

En Finnlando oni kantas la kanton ekzemple en deklaro de kristnaska paco. La nocio alt böse Feind ("malnove malica malamiko", finne se vanha vainooja) en la teksto laŭ kompreno kaj interpretoj de iuj finnoj signifu praktike Rusion. Koresponde la himno tie estis aparte ofte kantata per familioj, infanoj kaj maljunuloj en la 1910-aj kaj 1940-aj jardekoj, lige al la unua kaj dua mondmilito, aparte en la vintra kaj daŭriga militoj, kiam aparte multaj familioj timis pri pereo de familianoj en milita konflikto de tre malsamfortaj armeoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]