Einar Dahl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Einar DAHL [dal] (ps. Valo; naskiĝis la 1-an de marto 1904 en Falun; mortis la 17-an de januaro 1979 en Uddevalla, Svedio) estis sveda esperantisto, instruisto en Uddevalla, honora membro de UEA kaj dum multaj jaroj ties komitatano, pioniro de la parlamenta agado por Esperanto.

Dahl estis eminenta figuro en la sveda politika vivo dum pluraj jardekoj, i. a. kiel parlamentano kaj senatano dum 18 jaroj. Li lernis la Internacian Lingvon jam en 1921, tuj aktiviĝis en la landa kaj baldaŭ poste ankaŭ en la internacia Esperanto-movado. Li estis studgvidanto en la sveda Movado, verkis nacilingvajn librojn Esperanto por la lernejo kaj Kiel oni gvidas daŭrigajn Esperanto-kursojn. Li aŭtoris ankaŭ la libretojn Dialogoj en Esperanto kaj Dialogoj kaj komedietoj. En 1952 li organizis internacian prelegsemajnon. Estrarano de Sveda Instruista Esperanto-Federacio. Prezidanto de Universala Esperantista Pacifista Ligo de 1931. En 1949 li estis elektita sekretario-kasisto de la nove fondita Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.[1] Originalaĵoj kaj tradukaĵoj, multaj artikoloj.

Tamen, la ĉefaj meritoj de Einar Dahl apartenas al lia parlamenta agado por Esperanto. Li dum pluraj jaroj certigis fortan apogon de svedaj parlamentanoj por la kandidatiĝo de UEA por la Pacpremio Nobel. En 1965, Dahl estis la ĉefa aktivulo por akceptigi en la Sveda Parlamento komunan skandinavan proponon, ke Unesko entreprenu fundan enketon pri la demando de internacia komunikilo. Dahl partoprenis tre multajn Universalajn Kongresojn, en kiuj lia personeco (ankaŭ voĉo) elstaris kaj estis trajtodona.

En 1970 Dahl estis distingita per la ora sveda medalo "Pro Socia Merito".

Verkoj

  • Arbetsbok i Esperanto (1947)
  • Dialogoj en Esperanto: por kursoj kaj grupaj kunvenoj (1932)
  • Dialogoj kaj komedietoj: por kursoj kaj grupaj kunvenoj (1933)
  • Huru leder man fortsättningskurser i Esperanto? (1933)
  • Lärobok i Esperanto för skolan (1946)

Fonto

  1. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj stariĝis! En: La Juna Vivo, septembro 1949, paĝo 355.


Trovu « Einar Dahl » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»