Einsatzgruppen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Einsatzgruppen estis pretectaĉmentoj, kiuj estis establitaj fare de gvidantaj reprezentantoj de nazia Germanio jam antaŭ invado en Aŭstrion kaj okupo de Ĉeĥoslovakio. Post okupo de Pollando ilia tasko estis terorigi lokan loĝantaron kaj likvidi nedeziratajn personojn, unuavice judojn, polan inteligentularon kaj pastrojn. En majo de 1941 estiĝis taĉmentoj de SS Einsatzgruppen destinitaj por agado en Sovetunio, kien estis planata la germana atako - operaco Barbaroso. Ilia tasko estis parte batalo kontraŭ partizanoj, parte likvido de grupoj de loĝantaro - unuavice judoj, komunistoj kaj ciganoj, iom post iom sekvis ekstermigado de la slava loĝantaro kaj anoj de aziaj minoritatoj en Sovetunio. Komandantoj de tiuj ĉi apartaj taĉmentoj estis anoj de sekreta ŝtata polico de gestapo (Geheime Staatspolizei), SD (Sicherheitsdienst) kaj SS (Schutz-Staffeln). La viraron kreis anoj de gestapo, SD, SS, anoj de orda polico OrPo (Ordnungspolizei) kaj precipe anoj de armiloj de SS (Waffen-SS).

Deportado de infanoj
"Laboro" de taĉmentoj de Einsatzgruppen

SS Einsatzgruppen faris tiujn plej multe kondamnatajn krimojn sur la okupita teritorio de Sovetunio. Ekz. en ravino Babij Jar apud Kievo ili murdis fine de septembro pli ol 33 mil da judoj, dum kio sur tiu ĉi loko estis sume masakritaj 100 - 200 milojn da civitanoj de Sovetunio. En duono de la jaro 1943 Sonderkommando 1005 klopodis forigi la pruvojn pri amasekzekutoj per elterigado kaj kremaciado de la mortintoj.

Einsatzgruppen dividiĝis en pluaj subgrupojn konataj kiel Einsatzkommandos aŭ Sonderkommandos. Okaze de bezono la taĉmentoj de Einsatzgruppen povis peti helpon de Wehrmacht, ankoraŭ pli grava estis por ili kunlaborado kun lokaj policaj korpusoj en Ukrainio, en Latvio aŭ en Litovio, kie iliaj anoj estadis rekompencataj el posedaĵo ŝtelita al la murditaj viktimoj.

En Sovetunio estis kvar Einsatzgruppen-oj, dum kio ĉiun el ili kreis proksimume 3000 viroj.

La maniero de likvido fare de tiuj ĉi komandgrupoj estis maksimume brutala. Homoj estis elpelitaj el siaj hejmoj, dum kio okazadis, ke nepovantaj homoj estis pafmortigitaj eĉ en lito. La ceteraj foriradis aŭ en transportojn, kiuj forveturigadis ilin en koncentrejojn aŭ al certaj lokoj, kie viroj devis elfosi amastombon, post kio homoj estis iom post iom pafmortigataj falante iom post iom en la tombon. Antaŭ la ekzekuto ili multfoje devis rigardi la viktimojn, kiuj jam kuŝis tie. Okazadis, ke ekzekutotaj virinoj devis senvestiĝi ĝisnude, kelkaj el ili estis antaŭ la ekzekuto seksatencitaj aŭ ili mem donis sin, por ke ili savu sian vivon, sed plimulte ili estis duantagon pafmortigitaj, por ke germanoj seniĝu de atestintoj de la masakro. Plua "amuzo" de komandgrupoj estis la t.n. "ĉasadoj", dum kiuj estis homoj, kaŝintaj en arbaro, pafmortigataj kiel ĉasbestoj. Simila afero estis eluzado de kondamnitoj kiel celtabuloj dum ekzercpafadoj. Brutala maniero de likvido estis ankaŭ peligado de homoj sur transportŝipojn, kiuj estis sur maro subakvigitaj. Einsatzgruppen-oj partoprenis ankaŭ la t.n. "purigaj kontraŭpartizanaj agadoj", dum kiuj estis masakrita civila loĝantaro de vilaĝoj en koncerna regiono. Dum tiuj ĉi agadoj, kiujn faris memstare ankaŭ taĉmentoj de Waffen SS, homoj estis devigitaj foriri en ian pli grandan konstruaĵon (ekz. en preĝejon), dum kio ili estis tie brulmortigitaj dumvive aŭ masakritaj per mangrenadoj. Tiuj ĉi vilaĝoj (inter kiuj estis ekz. ankaŭ Český Malín) estis poste ĝisfundamente forbruligitaj.

Nombro de viktimoj de tiuj ĉi taĉmentoj ne estas precize konata. Oni taksas, ke sole en Sovetunio estis fare de tiuj ĉi komandgrupoj de morto likviditaj proksimume 2 milionoj da homoj, el tio proksimume 900 miloj da judoj. Kelkaj fontoj indikas, ke la taĉmentoj de Einsatzgruppen respondecas pri la morto preskaŭ de tri milinoj da sovetaj militkaptitoj. La taksoj komplikas ankaŭ tiu fakto, ke ne estas precize konate, kiom da krimoj falis sub rektan kompetencon de unuopaj grupoj de Einsatzgruppen, kaj pri kiom respondecas pluaj germanaj taĉmentoj (Waffen SS, SS-Totenkopfverbände, Wehrmacht, aliaj specialaj grupoj).

Post eksplodo de Slovaka nacia ribelo en la jaro 1944 tiuj ĉi taĉmentoj agadis ankaŭ sur Slovakio. Krom subpremado de ribeloj ili partoprenis dum masakroj, dum kiuj estis murditaj pli ol 5 mil da slovakoj inkluzive de maljunuloj, virinoj kaj infanoj, estis forbruligitaj 90 slovakaj vilaĝoj, kaj post la milito estis malkovritaj 211 amastomboj.

Citaĵo

"Nia celo ne estos germanigi Orienton en malnova vorto de senco, tio signifas instrui tiean loĝantaron al la germana lingvo kaj al la germanaj leĝoj. Ni devas certigi, por ke en Oriento vivu sole homoj de germana sango." Adolf Hitler, Mein Kampf

Bibliografio

  • Szymon Datner, J. Gumowski, Kazimierz Leszczyński, Einsatzgruppen (wyrok i uzasadnienie) (Einsatzgruppen (verdikto kaj pruvo), en: „Biuletyn GKBZHwP”, n-ro XIV, Warszawa 1963
  • Szymon Datner, Zbrodnie Wehrmachtu na jeńcach wojennych w II wojnie światowej (Krimoj de Wehrmacht kontraŭ militkaptitoj dum la dua mondmilito), Eldonejo MON, Warszawa 1961
  • P. Chmielowski, W sprawie genezy i organizacji Einsatzgruppen działających na terenach ZSRR okupowanych przez Niemców (Pri komenco kaj organizo de Einsatzgruppen agantaj en teritorioj de Sovetunio okupataj de Germanio), „Wojskowy Przegląd Historyczny”, n-ro 2, Wyd. MON, Warszawa 1971
  • Ryszard Majewski, Waffen-SS mity i rzeczywistość (Waffen-SS mitoj kaj realo), Krajowa Agencja Wydawnicza, Wrocław 1983 ISBN 8303001027.
  • Richard Rhodes, Mistrzowie śmierci. Einsatzgruppen (Majstroj de morto. Einsatzgruppen), Eldonejo Bellona, Warszawa 2007. ISBN 9788311107885.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:LigoLeginda