Einslive
El Vikipedio
1 Live (propra skribmaniero 1LIVE; ĝis la 4-a de januaro de 2007: Eins Live) estas radiostacio de la Germana Radiofonio.
La komenco de la sendado estis en la 1-a de aprilo de 1995. La motivo de la komenco stacia estis ke la aŭskultantaro de la antikva stacio WDR1 konstante maljuniĝis kaj ne vere estis en la aĝinterspaco de 14 ĝis 29 jaroj. La nova stacio estis koncipita kiel "vera junecradio", sekve por personoj de 14 ĝis 29 jaroj.
