Eischoll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eischoll
Blazono de Eischoll
Blazono de Eischoll
Blazono de Eischoll
Eischoll
Eischoll
Eischoll
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Rarono
Koordinatoj  46° 17′ 38″ N 7° 46′ 48″ O / 46.29389 °N, 7.78000 °O / 46.29389; 7.78000 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 38″ N 7° 46′ 48″ O / 46.29389 °N, 7.78000 °O / 46.29389; 7.78000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 462
Areo 13,77 km²
Alteco 1230 m super marnivelo
Poŝtkodo 3943
Komunumkodo 6194
Mapo de Eischoll
Mapo de Eischoll
Situa mapo de Eischoll
vdr

Eischoll estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 462 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eischoll situas en Supra Valezo sur la deklivo ĉe la suda flanko de la valo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Ried, Oberhäusern kaj Brunnen. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 13,77 km², de kiuj 40,5% estas kovritaj de arbaro, 30,7% servas por agrikulturo kaj 2,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Eischoll limas en nordo al Niedergesteln, en oriento kaj sudoriento al Unterbäch, en sudokcidento al Turtmann-Unterems, kaj en nordokcidento al Ergisch.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Eischoll situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Eischoll pasas veturebla montarvojo de Turtmann al Visp. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita pere de aertelfero de Rarono en la valgrundo. Vintre de la vilaĝo seĝtelfero kondukas Stryggea, kie funkcias du skiliftoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Eischoll datiĝas el la jaro 1250 kiel Oiselz. Dum frua mezepoko ĝis 1376 Eischoll estis feŭdo de la Senjoroj de Turn el Niedergesteln poste ĝis 1790, kiam la komunumo sin liberaĉetis, ĝi estis feŭde submetita al la kvin supraj Valezaj Dekonoj. En la jaro 1536 en Eischoll estis kreita kamparana gildo. En la jaro 1730 la ĝis tiam sendependaj komunumoj Ried, Oberhäusern kaj Brunnen kuniĝis.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]