Fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eisenbahnmuseum Dahlhausen)
Fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen
fervoja muzeo
Lando Germanio vd
Situo Bochum
Adreso Dr.-C.-Otto-Straße 191, 44879 Bochum
Estiĝo 1977
Koordinatoj 51° 25′ 55″ N, 7° 7′ 28″ O (mapo)51.43197.12444Koordinatoj: 51° 25′ 55″ N, 7° 7′ 28″ O (mapo)
Fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen (Germanio)
Fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen (Germanio)
DEC
Fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen
Fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen
Situo de Fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen
Map
Fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen
Retpaĝo http://www.eisenbahnmuseum-bochum.de/
vdr
Popolamasoj dum la familia tago
vaporlokomotivo en funkcio
Prusa P 8 de la fervojmuzeo - konstrujaro 1918
Akvoturo por la provizado de la lokomotivakvaj kranoj

La fervojmuzeo Bochum-Dahlhausen estas fervoja muzeo en la sudo de Bochum, kiun fondis la germana asocio por fervojhistorio 1977 sur la tereno de la fervojfunkciiga fabriko Bochum-Dahlhausen 1916 ĝis 1918 konstruita kaj en 1969 malfunkciigita. Ĝi estas kun areo da ĉ. 46.000 m² la plej granda privata fervojmuzeo de Germanio.

Centra punkto de la muzeo estas la 14-stareja lokomotivremizo kun 20-metro-rulplatformo, akvoturo, metiejoj kaj Lokomotivvartejoj kiel karboprovizejo, akvokrano kaj sabloturo. Ankaŭ funkcikapabla 600mm kampa fervojo ekzistas. La tuta ensemblo de la iama fervojfunkciiga fabriko estas monumentprotektata.

La muzeo estas ankropunkto de la itinero de la industrikulturo.

Eksponaĵo[redakti | redakti fonton]

La origino de la veturilkolekto revenas ĝis la jaro 1967. La muzeo eksponas diversajn vaporlokomotivojn ka aliajn interesajn fervojveturilojn el diversaj epokoj. La totala nombro de eksponaĵoj superas 200. Stelaĵoj de la ekspozicio estas la pezaj lokomotivoj.

Jen ekzemploj:

Al la eksponaĵoj i.a. apartenas kolekto da signalilo kun prusa starigil-trakregadejo, kiu staris en Kolonjo-Mülheim ĝis 1982. 130 pleje honoroficaj kunlaborantoj vartas la eksponaĵojn kaj ankaŭ aktivas dum la vetruadoj de la muzeofervojo, surmetinte historiajn uniformojn.

Ĉitempe la muzeo provas per donacagado financi la refunkciigon de la lokomotivo Lok 66 002.

Veturiloj kaj instalaĵoj de la muzeo ankaŭ plurfoje „kunrolis“ en kino- kaj televidfilmoj. Ekz. granda parto de la prifervojaj registradoj de la filmo "Das Wunder von Bern" ekestis en Dahlhausen.

Kulmino en la historio de la des fervojmuzeo estas la granda veturilekspozicio kadre de la okazigoj "150 jaroj germanaj fervojoj" en la jaro 1985.

Muzeaj veturadoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiusomere la muzeo okazigas veturadoj tra la Ruhr-valo kun diversaj lokomotivoj, inter ili ankaŭ vaporlokomotivo (vd. ankaŭ Ruhr-valo-fervojo). Dum tiuj veturas plejofte sur la linio al Hagen-ĉefstacidomo Preußische P 8 (38 2267) kiel lokomotivo. Ekde 2009 krome oni ofertos veturadojn al minejo Zollverein trans Mülheim kaj Essen.

La muzeofervojadon al Hagen partoprenas ankaŭ la modelfervojklubo Essen kaj ĉirkaŭaĵo, fondita en 1949, per la restaŭrita personvagono de MAN el la jaro 1921.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Harald Vogelsang: Die Fahrzeuge und Anlagen des Eisenbahnmuseums Bochum-Dahlhausen. 12. Aufl., DGEG, Werl 2002. ISBN 3-921700-99-X
  • Harald Vogelsang: Das BW Bochum-Dahlhausen und die Eisenbahn im mittleren Ruhrtal. Eisenbahn-Kurier Verlag, Freiburg 1988. ISBN 3-88255-430-4

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]