Eisenschmitt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eisenschmitt
Blazono
Eisenschmitt (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Bernkastel-Wittlich
Komunumaro Verbandsgemeinde Manderscheid
Urborajtoj
Koordinatoj 50°2′36″N 6°43′16″O  /  50.04333°N, 6.72111°O / 50.04333; 6.72111 (Eisenschmitt)
Alto super la marnivelo 320 m
Areo 10,84 km²
Telefona antaŭkodo 06567
Poŝtkodo 54533
Aŭtomobila kodo WIL
Oficiala kodo 07 2 31 026
Komunumestro Georg Fritzsche
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Adreso de la administrejo Kurfürstenstraße 15
54531 Manderscheid
Komunuma retejo www.eisenschmitt.de
v  d  r
Information icon.svg

Eisenschmitt estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Bernkastel-Wittlich de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La 30-an de junio 2006 la komunumo havis 316 loĝantojn.

Eisenschmitt jagdschloss axb01.jpg
EisenschmittOK0904.jpg

„La Virina Vilaĝo“[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Eisenschmitt servas al la verkistino Clara Viebig (1860-1952) kiel loko de sia romano Das Weiberdorf (La Virina vilaĝo). La romano priskribas la vivon en tiu malgranda ejfela vilaĝo. En la romano la vilaĝo havas la nomon Eifelschmitt . Je la fono de la romano staras la specialaĵo el la 19a jc de la vilaĝa komuneco: Pro la elĉerpiĝanta fererco en la regiono ĉirkaŭ "Eifelschmitt" la laborkapablaj homoj estas devigataj iri al la Ruhr-Regiono por vivteni siaajn familiojn. Restis hejme preskaŭ nu la virinoj kaj la infanoj. La viroj laboras dum la tuta jaro en la ŝtaluzinoj de la Ruhr-regiono. La inoj mastrumas la domon kaj la agrikulturajn taskojn kaj estras la vilaĝan vivon dum la tuta jaro. Por multaj samtempuloj tiu priskibo estis skandalo. La virinoj ja havis rolon kiun ili tiutempe ne havu. Pro tio la romano estas sur la "indekso" de la katolika eklezio.

Scenoj el la romano estas montrataj sur la vilaĝa puto apud la preĝejo.

Ekde junio 2005 Clara-Viebig-Zentrum (Clara-Viebig-Centro) en Eisenschmitt rememorigas la verkistinon.

Kultur und Sehenswürdigkeiten[redakti | redakti fonton]