Eisenstadt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bazaj faktoj
Federacia ŝtato: Burgenland
Distrikto: Eisenstadt
Areo: 42,90 km²
Loĝantaro: 13.664 (jaro 2002)
Loĝantara denseco: 318 loĝantoj/km&sup2
Alteco: 182 metroj super la marnivelo
Poŝtkodo: 7000
Telefonkodo: 02682
Situo: 47° 51' norde


16° 31' oriente

Aŭtokodo: E
Retejo: www.eisenstadt.at
Politiko
Ĉefurbestro: Ing. Peter Nemeth (ÖVP)
Reganta partio: ÖVP
Provinco Burgenland kaj Eisenstadt en Aŭstrio

Eisenstadt hungare Kismarton, kroate Željezno estas statuta urbo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenland, kies ĉefurbo estas. La nomo signifas ferourbon, dum la historio estis komercado pri fero. La hungara nomo devenas de patrono Marteno de Tours.

La urbo situas en valo, laŭ ĉefvojo SzentgotthárdBratislavo, laŭ fervojo SopronBruck A.D.L.. Lago Fertő estas proksime.

Pli frue romianoj loĝis tie. En 895 hungaraj triboj okupis la Karpatan Basenon, en 907 venkis ĉe Bratislavo kaj ilia regno etendiĝis. Hungara Reĝlando formiĝis en 1000. Dum la historio la zono de tiu regiono ofte apartenis foje al Hungario, foje al Aŭstrio. La unua mencio pri la urbo devenas el 1264 laŭ la formo Sancti Martini latine (= de Sankta Marteno).

Leopoldo la 3-a en 1118 detruis la komunumon (tiam latine nomatan "castrum ferreum", same kiel la tataroj en 1241. Ĉirkaŭ la urbeto muron oni konstruis en 1371. Oni nomis ĝin kampurbo Sancti Martini kaj fortikaĵo konstruiĝis en 1392, kiun aŭstra princo Vilhelmo okupis en 1405. La hungara reĝo Matiaso rezignis pri la urbo por Frederiko la 3-a en 1451, sed en 1482 li okupis ĝin. Miksa la 1-a reokupis la urbon en 1490. La urbo rehungariĝis en 1622 kaj en 1648 ĝi ricevis la rangon libera reĝa urbo. Incendioj okazis en 1589 kaj en 1776. Emeriko Thököly okupis la urbon en 1683, en 1704 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a malvenkis de Habsburgoj.

En 1910 la urbo havis 3073 loĝantojn (2074 aŭstroj, 834 hungaroj, 101 kroatoj). Ĝis 1920 ĝi apartenis al Sopron, al la distrikto Kismarton, kies distriktejo ĝi estis, poste ĝi apartenis al Aŭstrio.

Vidindaĵoj estas preĝejo kaj klostro el 1629, kastelo de Esterházy el 1672 kaj domo de Joseph Haydn, li tie loĝis inter 17661778.

Famuloj

Ĝemelurboj

Kastelo de Esterházy