Eisenzicken
Eisenzicken, kroate Njemački Cikljin, hungare Németciklény [nEmetciklEnj] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Unterwart. La historiaj hungaraj loknomoj estis: Vasverőszék, Vasszék, Vas-Cziklin.
Bazaj informoj
- Areo: km²
- Alto super marnivelo: m
- Loĝantaro: 240
- Telefonprefikso:
- Poŝtkodo: 7501
- Aŭtokodo: OW
- 47° 16′ 30″ N 16° 15′ 30″ O / 47.27500 °N, 16.25833 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 16′ 30″ N 16° 15′ 30″ O / 47.27500 °N, 16.25833 °O (mapo)
Situo
Eisenzicken situas ĉe kunfluejo de 2 rojoj. Oberwart troviĝas je 2 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis en 1352 en formo "Wosuereuzek". Tiu hungara nomo aludas pri feroprilaborado. En la 15-a jarcento la vilaĝo senhomiĝis pro la konstantaj konfliktoj de Aŭstrio. Baldaŭe germanoj refondis la komunumon. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis ĝin. En 1910 vivis en Németciklény 358 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al Germanio. Eisenzicken aliĝis al Unterwart en 1971.
Vidindaĵoj
- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Fabiano kaj Sankta Sebastiano