Eivind Berggrav

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eivind Berggrav, 1940

Eivind BERGGRAV (n. la 25-an de oktobro 1884 - m. la 14-an de januaro 1959) estis norvega luterana episkopo. Li ĉefe konatiĝis kiel estro de la Eklezio de Norvegio (Preses i Bispemøtet i Den norske kirke) kaj pro sia senlaca rezistado kontraŭ la nazia okupacio de Norvegio dum la Dua mondmilito.