Ejektivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manieroj de artikulacio
Bruanto
Klaketo
Plozivo
Ejektivo
Injektivo
Afrikato
Frotsono
Siblanto
Sonoranto
Nazalo
Frapeto
Trilo
Alproksimanto
Fluanto
Vokalo
Duonvokalo
Lateralo
Ĉi tiu paĝo entenas fonetikan informon en la IFA, kiu eble ne ĝuste montriĝos en ĉiu retumilo.
redaktu

En fonetiko, ejektivoj (aŭ ejektivaj konsonantoj) estas senvoĉaj konsonantoj kiuj estas prononcataj per samtempa fermo de la gloto. En la fonologio de aparta lingvo, ejektivoj povas kontrasti kun aspiraciajtenuaj konsonantoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Por produkti ejektivon, la gloto estas levita dum la antaŭa artikulacio (k en la kazo de k’) estas tenata, altigante aerpremon en la buŝo, do kiam la k iĝas ekellasita, estas rimarkebla kreveca ekblovo de aero. La tireoido (en:Adam's apple ~pomo de Adamo) videble moviĝas dum prononcado de la sono. En la lingvoj en kiuj ili estas pli orelfrapaj, ejektivoj estas ofte priskribataj kiel sonantaj kiel "sputitaj" konsonantoj; sed ejektivoj estas ofte sufiĉe malfortaj kaj, en iaj kuntekstoj, kaj en iaj lingvoj, estas facile mispreneblaj por neaspiraciaj plozivoj.

En striktaj, teĥnikaj terminoj, ejektivoj estas "glotalikaj" glotofontaj egresivoj konsonantoj. La plej komuna ejektivo estas k’, ĉar estas facile generi la necesan premon ene de la malgranda buŝa kavaĵo uzata por prononci k. En proporcio al la frekvenco de aliaj uvularaj konsonantoj, q’ estas eĉ pli komuna, kiel atendeblus de la tre malgranda buŝa kavaĵo uzata por prononci la senvoĉan uvularan plozivon, q. La uvulara p’, aliflanke, estas sufiĉe malofta. Tio estas ŝablono mala al kio troviĝas en la implozivaj konsonantoj, en kiuj la bilabiala estas komuna kaj la velara estas malofta. Ejektivaj frikativoj estas maloftaj pro supozeble la sama kialo: ĉar la aero eskapas el la buŝo dum la premo estas altigata, kvazaŭ provante pufigi likantan biciklan pneŭmatikon, malfacilas fari la rezultan sonon tiel elstara kiel tiu de k’.

Troviĝado en lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ejektivoj kiuj foneme kontrastas kun "pulmonikaj" pulmofontaj konsonantoj troviĝas en po ĉirkaŭ 15% de la lingvoj ĉirkaŭ la mondo. Ili estas tre oftaj en nordokcidenta Nord-Ameriko, kaj multloke troviĝas dise tra la okcidentaj partoj de kaj norda kaj suda Amerikoj. Ili ankaŭ oftas en orienta kaj suda Afriko. En Eŭrazio, Kaŭkazio formas insulon de ejektivaj lingvoj, kie la sonoj penetras ankaŭ en turkajn kaj hindeŭropajn lingvojn, kiuj normale ne havas ejektivojn. Aliloke ili estas maloftaj.

Lingvaj familioj, kiuj distingas ejektivajn konsonantojn, inkluzivas ĉiujn tri kaŭkaziajn familiojn (Ĉerkesa, Dagestania kaj Kartvela); la Atapaska kaj Saliŝa familioj de Nord-Ameriko, kune kun la multaj diversaj familioj de la pacifika nordokcidento de centra Kalifornio al Brita Kolumbio; la maja familio kaj ajmara; la afrikazia familio (notinde haŭsa kaj sud-ŝemida lingvoj kiaj la amhara kaj la tigraja) kaj la Nilo-Saharaj lingvoj; kaj la kojsana familio de suda Afriko. Inter la disaj lingvoj kun ejektivoj aliloke estas la Itelmena (itl) de la Ĉukotko-Kamĉatkaj lingvoj kaj la Japa (yap) de la aŭstronezia familio. Laŭ la glotalika teorio, la prahindeŭropa lingvo havis serion de ejektivoj, kvankam neniu atestita hindeŭropa lingvo retenas tiujn sonojn (en la oseta kaj la armena ejektivoj aperis kiel regiona trajto pro kontaktoj kun la kaŭkaziaj lingvoj).

Inter la lingvoprojektoj, kiuj uzas ejektivojn, plej famas la na'via lingvo de la fikcia mondo de Pandora en la filmo „Avatar“ (2009).

Tipoj de ejektivoj[redakti | redakti fonton]

La vasta plejmulto de ejektivaj konsonantoj notitaj en la lingvoj de la mondo konsistas el plozivojafrikatoj, kaj ĉiuj ejektivaj konsonantoj estas obstruentoj. Inter afrikatoj, ts’, tʃ’, tɬ’ estas ĉiuj sufiĉe komunaj, kaj kx’ estas ne malkomuna (almenaŭ inter la kojsanaj lingvoj). Kelkaj lingvoj utiligas ejektivajn frikativojn: en iuj dialektoj de la haŭsa, la ordinara afrikato ts’ estas frikativa s’; la ubiĥa (uby) (nordokcidenta kaŭkazia) havas ejektivan lateralan frikativon; kaj la kabarda (kbd) aldone al la laterala havas ejektivan labiodentalan kaj alveolopalatalan frikativojn. La tlingita (tli) estas alia ekstrema kazo, kun ejektivaj alveolara, laterala, velara, kaj uvulara frikativoj; ĝi eble estas la sola lingvo kun tiu lasta. La Supra Nekaĥa Totonaka estas maloftaĵo kaj eble unikaĵo en tio ke ĝi havas ejektivajn frikativojn (alveolaran, lateralan, kaj postalveolaran) sed tute malhavas ejektivajn haltojn nek afrikatojn.

Strange, kvankam ejektiva retrofleksa halto estas facile farebla kaj sufiĉe distinga en sia sono, ĝi estas tamen sufiĉe malofta. Retrofleksaj ejektivaj plozivoj kaj afrikatoj, ʈ’, ʈʂ’, estas raportitaj de la Jaŭelmana kaj aliaj Yokucaj lingvoj, tamen, kaj la retrofleksa ejektiva afrikato estas trovata ankaŭ en la plejo de nordokcidentaj kaŭkazaj lingvoj.

Ejektivaj sonorantoj ne okazas. Kiam sonorantoj estas skribitaj kvazaŭ ili estus ejektivaj, ili fakte engaĝas malsaman aerfluan meĥanismon: ili estas glotaligitaj konsonantoj kaj vokaloj, en kiuj glotaligo interrompas alie normalan pulmofontan aerfluon, iom simila al en la angla uh-uh (aŭ buŝa aŭ nazala) prononcata kiel unusola sono.

Transskribado per la IFA[redakti | redakti fonton]

En la Internacia Fonetika Alfabeto, ejektivoj estas signataj de plozivo kun apostrofo. Notu ke reneversita apostrofo estas fojfoje uzata por prezenti aspiracion, kiel en la armena p‘ t‘ k‘; tiu uzaĵo estas arĥaika en la IFA.

Specimena listo de ejektivaj konsonantoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]