Ejlato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hotelegoj abundas ĉe la plaĝa zono de la Ruĝa Maro

Ejlato (hebree אילת, do Eilat, araba lingvo إيلا, ankaŭ Elat, EilotElath) estas grava turisma, ferieja urbo en suda Israelo kun ĉ. 47.000 loĝantoj. Ĝi estas same havenurbo, ĉe la suda pinto de la dezerto Negevo kaj la norda fino de la Golfo de Akabo de la Ruĝa Maro.

La urbon plurfoje mencias la Biblio kun nomo Ecjon-Geber.

En la 7-a jarcento tien rifuĝis la judoj pro la muzulmana konkero sur la araba duoninsulo. En 1116, la urbon okupis la krucmilitistoj, en 1167 sultano Saladin, pli poste la urbo malfloris.

Ĉe ĉeso de la palestina brita mandato (15-an de majo 1948) sur la loko de Ejlato staris nur limstacio Omm Rasrás. La israela armeo militiris 240 km en 1949 tra al Negev-dezerto ĝis ili atingis la 10-an de marto 1949 la Ruĝan Maron ĉe Ejlato. Tiu estis la lasta milita manovro de la araba–israela milito.

Ejlato (urbo ekde 1959) estas la sola elirejo de Israelo al la Rŭga Maro. Ĝi estas tre populara por subakviĝaj turistoj. Enestas multaj hoteloj kaj internacia flughaveno. Tre riĉaj koralrezervejo kaj submara fiŝobservejo troviĝas apud ĝi kaj allogas la vizitantojn. Multaj turistoj preferas la varmetan veteron de Ejlato dum la vintro, "forfuĝante" tien el la malvarma Eŭropo.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]