Ekvadoro
| República del Ecuador | |
| Ekvadora Respubliko | |
(Detaloj) |
(Detaloj) |
| Nacia himno: Salve, Oh Patria Ni salutas vin, nia hejmlando |
|
| Nacia devizo: Dios, patria y libertad Dio, hejmlando kaj libereco |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Kito |
| Oficiala(j) lingvo(j) | hispana |
| Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (95%) protestantismo (4%) |
| Areo % de akvo |
256.370 km² 8,8% |
| Loĝantaro | 13.755.680 (2007) |
| Loĝdenso | 53,8/km² |
| Horzono | UTC-5 al -6 |
| Interreta domajno | .ec |
| Landokodo | EC |
| Telefona kodo | 593 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | Rafael Correa |
| Nacia tago | 10-a de aŭgusto |
| Sendependiĝo disde Hispanio | 24-a de majo 1822 |
| Ekonomio | |
| Valuto | dolaro (USD) |
| MEP | laŭ 2006 |
| – suma | $98,7 miliardo |
| – pokapa | $ 7.200 |
Ekvadoro (malofte ankaŭ Ekŭadoro; hispane Ecuador [ekŭaDOR]) estas lando en Sudameriko.
Enhavo |
[redakti] Ĝeneralaj informoj
- Etimologio: landan teritorion trapasas Ekvatoro, de kie devenas landnomo.
- Adm. divido: 22 provincoj.
- Loĝantaro: 13,2 milionoj (2002), inter ili 25% indianoj, 55% mestizoj (miksrasaj), 10% kreoloj t.e. blankuloj, 8% nigruloj.
- Kredantoj: katolikoj (68%).
- Eksporto: banano, nafto, kafo, kakao, sukero.
- Kapa MEP: 1.390 $.
[redakti] Geografio
Ekvadoro situas en la okcidenta parto de Sudameriko, ĉe la Pacifika Oceano. La plej granda tera landlimo tuŝas Peruon, dum 1.420 kilometroj. La landlimo ne estas internacie fiksita, kaj kondukis plurfoje al militaj eventoj inter ambaŭ landoj dum la lastaj jaroj. La norda landlimo longas 490 km, kun Kolombio.
En la oceano, apartenas al la lando la insuloj Galapagoj, kies granda riĉeco je bestaj specioj estis studiita de Charles Darwin kiam li ellaboris la teorion de natura selektado.
Grandan parton de la lando okupas la montaro de la Andoj. La du plej grandaj montoj estas la Cotopaxi, la plej alta aktiva vulkano en la mondo, kaj la Chimborazo, alta 6.267 metrojn, kaj kies pinto estas la loko plej malproksima de la centro de la tero, pro la elipsa formo de la planedo.
[redakti] Administra organizado
Ekvadoro estas administracie dividita en 22 provincojn:
[redakti] Ekonomio
La lando estas ĉefe agrara kaj fiŝista. Tamen, dum la lastaj jardekoj la nafto iĝis la ĉefa fonto de enspezoj de la ŝtato.
Dum la lastaj jaroj ekonomia krizo tre frapis la landon, kio kondukis al forta elmigrado, ĉefe al Usono kaj Hispanio kaj aliaj eŭropaj landoj.
En 2000 la dolaro fariĝis la oficiala monunuo de la lando, anstataŭante la sukron.
[redakti] Historio
Antaŭ la 15-a jarcento diversaj indianaj kulturoj floris en la zono kie nun situas la lando. Poste ili estis regataj de la inkaaj dinastioj. En 1534, alvenis la hispanaj konkerantoj kaj fariĝis la nova elito. En 1563 Quito fariĝis la sidejo de "audiencia" (administra distrikto) de la hispana monarĥio.
Post la napoleonaj militoj en Eŭropo, la norda parto de Sudameriko fariĝis sendependa, kaj per la gvidado de Simón Bolívar kaj Antonio José de Sucre kreiĝis en 1822 la Respubliko de Granda Kolombio, el kiu Ekvadoro komence estis parto. Ĝi fariĝis sendependa respubliko en 1830.
Dum la 19-a jarcento la lando estis regata de konservemaj oligarkoj, kun politika malstabileco.
Dum la 20-a jarcento estis diversaj prezidentoj, el kiuj plej longe José María Velasco Ibarra. En 1972 okazis militista naciista puĉo.
De post 1979 ekzistas denove parlamentaj elektoj. Tamen, daŭras la politika malstabileco, kun diversaj prezidentoj akuzitaj je korupteco.
En 2003 estis elektita prezidento kolonelo Lucio Gutiérrez. Ĝi devis rezigni en aprilo 2005 post popola ribelo, kaj anstataŭita de tiama vicprezidento Alfredo Palacio.
Je la 15-a de januaro 2007 estis elektita prezidento Rafael Correa, post sia venko en duaraŭnda balotado fronte al la dekstra kandidato, milionula negocisto Alfredo Noboa. Rafael Correa, politike maldekstra, partiano de Hugo Chávez, oponanto de la antaŭe planita komerco-traktato kun Usono, intencas, kiel unuan paŝon de lia regado lanĉi balotadon de Konstitucidona Asembleo. Antaŭ lia laŭleĝa enpostenigo, li ricevis aŭtoritaton laŭ indiĝenaj ritoj, simile al Evo Morales unu jaron antaŭ li.
[redakti] Eksteraj ligoj
- [1], Oficiala retejo de la prezidenteco de la Respubliko
- [2] Ministerio pri Turismo de Ekvadoro
- Lingva situacio kaj leĝaro en Ekvadoro
|
||||
