Ekinodermo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekinodermo
Echinometra mathaei MHNT Philippines.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Subegno: Metazooj Metazoa
Superfilumo: Novbuŝuloj Deuterostomia
Filumo: Ekinodermoj Echinodermata

Ekinodermoj (eĥinodermoj, latine Echinodermata) [1] estas filumo de animaloj, en kiun scienculoj klasigas ekzemple ekinojn kaj asteriojn, marstelon,

Kelkaj proprecoj:[redakti | redakti fonton]

  • kalk-devena skeleto kiu konsistas el multaj "ostikloj" de kalcia karbonato kaj diversaj proteinoj. La ostikloj ne estas solidaj, sed havas mikrostrukturon simila al spongo, nomita "stereomo" - Laŭ embriologio, la ekinodermaj ostikloj estas vera endoskeleto, ĉar ili estas produktitaj de la ĉeloj de la mezenkimo, kaj ĝenerale estas kovritaj de epidermo. Tamen, funkcie, la ostikloj havas pli similan rolon al ekzoskeleto.
  • akvo-"vaskula" sistemo gravas por sinmovo, respiro, sinnutro kaj ankaŭ plenumas rolon en sentado/sensado.
  • ŝanĝeblaj kolagenaj histoj kiuj povas ŝanĝi je kompozicio, sub influo de la neŭrona superrego (ĝi rigidigas aŭ fleksebligas la skeleton).
  • 5-flanka organizo de la korpo je plenaĝo - ĉiuj plenaĝaj ekinodermoj havas 5-flankan simetrion.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La N.B.N.-nomo estas *Asterifilumanoj*

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]