Eklezia senedzineco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Eklezia senedzeco)

Eklezia senedzineco estas la stato de membroj de certaj rangoj de la klerikaro kiuj pro tradicia disciplino de sia eklezio vivas sen edzino.

En la bizancaj ortodoksaj, orientaj ortodoksaj kaj katolika eklezioj, episkopoj ne havas edzinon. En la latina eklezio kaj kelkaj orientaj katolikaj eklezioj estas senedzinaj ankaŭ presbiteroj kaj tiuj diakonoj, kiuj intencas fariĝi presbiteroj.

Kialo[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio indikas kiel motivon, kiu inspiras eklezian senedzinecon, la devon de klerikoj observi perfektan kaj ĝisĉiaman ĉastecon.[1]

Dum la kristana religio ankoraŭ estis kontraŭleĝa en la Roma Imperio, la fidelularo jam atendis de siaj pastroj totalan sindetenon de seksaj rilatoj eĉ kun edzinoj. La Koncilio de Elviro en Hispanio (ĉirkaŭ 306) deklaris, en sia 33-a kanono, ke al edziĝintaj episkopoj, presbiteroj kaj diakonoj estas malpermesite havi tiajn rilatojn kun la edzinoj kaj generi filojn.[2] Posta Kartaga koncilio konsideris tiun normon kaj antikvan kaj de apostola origino: "La episkopo Aŭrelio diris: Kiam en la lasta koncilio oni traktis la reguligadon de sindeteno kaj ĉasteco rilate al la tri ordinoj ligitaj per sia konsekro al la ĉasteco, tio estas, episkopoj, presbiteroj kaj diakonoj, oni decidis, ke konvenas, ke la sanktaj prelatoj kaj sacerdotoj de Dio kaj la levidoj, tiuj kiuj servas ĉe la diaj sakramentoj, estu totale sindetenantaj, por povi havigi sincere tion, kion ili petas al Dio, kaj por ke ni konservu tion, kion instruis la apostoloj kaj observis la antikvularo. Faŭsteno, episkopo de Potenza Picena, legato de la roma eklezio, diris: Plaĉas, ke la episkopoj, la presbiteroj kaj la diakonoj, tio estas, kiuj ajn kontaktiĝas kun la sakramentoj, gardu la pudoron kaj sin detenu eĉ de siaj edzinoj. Ĉiuj diras: Plaĉas, ke la pudoro estu konservata de ĉiuj, kiuj servas la altaron."[3]

Biblio[redakti | redakti fonton]

En la Biblio ne troviĝas parolo de Jesuo, kiu rilate specife al klerikoj malpermesas edziĝon aŭ seksumon. Tiuj tekstoj, kiujn oni interpretas kiel tiusencajn konsilojn, estas direktitaj sendistinge al ĉiuj disĉiploj de Kristo, ekzemple: "Estas eŭnukoj, kiuj estas naskitaj tiaj el la patrina ventro; kaj estas eŭnukoj, kiuj estis eŭnukigitaj de homoj; kaj estas eŭnukoj, kiuj eŭnukigis sin pro la regno de la ĉielo. Kiu povas tion akcepti, tiu akceptu";[4] kaj "Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan."[5] Sed, kiel dirite, la kristanoj atendas de siaj spiritaj gvidantoj pli perfektan praktikadon de tio, kion ili predikas.

Inter la apostoloj iuj certe estis edziĝintaj antaŭ ol renkonti Jesuon: estas menciita la bopatrino de Sankta Petro.[6]

Skribante al la kristanoj de Korinto, Sankta Paŭlo deklaris: "Se vi edziĝas, vi ne pekas; kaj se virgulino edziniĝas, ŝi ne pekas";[7] sed li ankaŭ diris: "La needziĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos plaĉi al la Sinjoro; sed la edziĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos plaĉi al sia edzino. Kaj estas diferenco ankaŭ inter edzino kaj virgulino. La needziniĝinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke ŝi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edziniĝinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere ŝi povos plaĉi al sia edzo. Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por ĵeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite."[8] Kvankam Paŭlo tie ne parolis pri klerikoj, oni foje aplikas tiujn vortojn al ili, pro ilia devo "prizorgi la aferojn de la Sinjoro".

Aliaj epistoloj atribuitaj al Paŭlo eksplicite traktas la gvidantojn de la kristanaj komunumoj, tiujn kiujn hodiaŭ oni nomas klerikojn, kaj supozas ke ili estas edziĝintoj. Ili metas en la liston de devigaj kvalitoj de "episkopo", ke li estu "edzo de unu edzino [...] reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?)".[9] Ankaŭ "la diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn".[10] Laŭ ekzegezistoj, tio ne signifas, ke ĉiu kandidato al tia posteno devas esti edzo kaj patro de gefiloj jam sufiĉe grandaj per bezoni regadon kun ĉia seriozeco.

Edziĝmalpermeso por ordinitaj klerikoj[redakti | redakti fonton]

Eĉ se oni dubas se jam Paŭlo aludis al libervola seksa asketismo praktikata de iuj kristanoj,[11] estas klare ke diversaj Patroj de la Eklezio indikas ke la kristanoj de la unuaj jarcentoj vaste praktikis ĝin. Justino Martiro (ĉ. 100 - ĉ. 165) deklaris: "Multaj 60- aŭ 70-jaraĝaj viroj kaj virinoj, disĉiploj de Kristo ekde la infaneco, restas nekoruptitaj; kaj mi povas glore montri tiajn personojn el ĉiu klaso de homoj."[12] Lia samtempulo Atenagoro el Ateno skribis: "Vi trovus inter ni multajn maljuniĝantojn, kiuj ne edziĝis kaj ne edziniĝis, esperante tiel pli strikte unuiĝi kun Dio."[13]

La jam cititaj decidoj de la Elvira kaj Kartaga koncilioj pri malpermeso al klerikoj seksrilati eĉ kun siaj edzinoj montras ke frue oni demandis de ili vivon almenaŭ egale asketan, kiel tion de multaj neklerikaj kristanoj. Nesurprize, ne ĉiuj klerikoj plenumis la ekzistantan devon. Tion rimarkigis la greka Patro de la Eklezio Epifanio de Salamis (ĉ. 315 – 403), kiu priskribis la tiaman normon validan ne nur en la okcidenta eklezio sed ankaŭ en la orienta.[14] Li deklaris: "La sankta Eklezio de Dio [...] akceptas kiel diakonon, presbiteron, episkopon aŭ subdiakonon tiun, kiu sin detenas de sia unu edzino aŭ kiu estas vidvo, sed ne tiun, kiu estante edzo de unu edzino ankoraŭ kunvivas kun ŝi kaj generas filojn, precipe tie, kie la ekleziaj kanonoj plenumiĝas ĝuste. Evidente, vi tamen diros al mi, ke kelkloke presbiteroj kaj diakonoj and subdiakonoj ankoraŭ generas filojn. Tio ne estas laŭkanona, sed konformas al la kelkfoje sendisciplina intenco de la homoj kaj, se mankas servo, pro la popolo."[15]

Se eĉ kun sia ekzistanta edzino kleriko devis eviti seksajn rilatojn, ŝajnis nekonvene, ke kleriko, post alpreno de tiu devo, unuiĝu kun nova edzino. Tial oni malaprobis postordinajn edziĝojn. En la bizanca imperio, pro leĝo de la imperiestro Justiniano la 1-a, la eventuala edziĝo de klerikoj en la maĵoraj ordinoj (subdiakonoj, diakonoj, presbiteroj, episkopoj) estis nula. Okcidente, kie do ne valoris la edikto imperiestra, edziĝo de tiuj klerikoj, kvankam malpermesata, validis ĝis 1139 (Dua Laterana koncilio).[14]

Ortodoksa disciplino[redakti | redakti fonton]

En bizancaj ortodoksaj eklezioj kaj orientaj ortodoksaj eklezioj ankoraŭ estas malpermesataj ankaŭ al laikoj geedzaj seksrilatoj dum difinita periodo antaŭ kaj post ricevo de la eŭkaristio. Fraŭleco estas kondiĉo por ordinado de episkopoj, sed ne de presbiteroj kaj diakonoj. Oni malpermesas al jam ordinitaj klerikoj edziĝi; kaj al edziĝinta kleriko, kies edzino mortas, oni ne permesas reedziĝon.

La ekskluzive grekaj partoprenantoj en la Koncilio kvinasesa (692), dum ili reasertis en sia 6-a kanono la tradician edziĝmalpermeson al tiuj, kiuj ricevis la subdiakonan aŭ plialtajn ordinojn, kaj en sia 12-a kanono malakceptis ke episkopoj kunvivu kun la edzinoj, deklaris en sia 13-a kanono – kvankam sciante, ke en Romo edziĝintoj ordinotaj al presbitereco aŭ al diakoneco devas promesi ne plu havi seksrilatojn kun siaj edzinoj – ke oni devas nek postuli tian promeson nek rifuzi ordini edziĝintojn al tiuj ordinoj, kaj asertis ke tiu estas la antikva normo,[16] malgraŭ la kontraŭaj diroj de Epifanio de Salamis cititaj supre, kaj la normoj sen tempaj limoj de la koncilioj de Elviro, kiu malpermesis "generi filojn" (generare filios), kaj de Kartago, kiu deklaris, ke klerikoj "devas esti sindetenaj en ĉio" (continentes esse in omnibus).[14]

Post la Koncilio kvinasesa, ekestis en la bizantaj ortodoksaj eklezioj la normo, laŭ kiu ne-monaĥaj klerikoj devis esti edziĝintoj, kaj klerikoj vidviĝintaj kaj do senedzinaj devis ĉesigi sian eklezian servon. Dum 163 jaroj ekzistis formala rusa normo tiusenca pri vidviĝintoj.[17]

Latina disciplino[redakti | redakti fonton]

La Koncilio kvinasesa atestas ke en la sepa jarcento oni demandis al edziĝintaj kandidatoj al diakoneco kaj presbitereco promesi poste ne havi seksajn rilatojn kun la edzinoj. Oni tiel rekonis la antikvan normon, sen certigi ĝian plenumon. Kaj la Koncilio kvinasesa atestas ke tiam ankaŭ en la latina eklezio la fraŭleco ne estis kondiĉo por esti ordinita presbitero aŭ diakono, sed samtempe indikas ke ekzistis la tendenco ne ordini edziĝintojn.

La observado de la kanonaj normoj malpliiĝis en la postaj jarcentoj, precipe en la deka. Tiun oni nomas la saeculum obscurum, la malluma jarcento, de la Eklezio latina. Oni akuzis la tiamajn papojn, ekzemple Johanon la 12-an, de skandalega malĉastado. Laŭ la protestanta historiisto Henry Charles Lea, se ne ekzistis la kanona malpermeso, tiam ĉiuj ekleziaj oficoj fariĝus heredaĵoj de patro kleriko al filo kleriko al nepo kleriko ktp. Lokaj koncilioj rememorigis la antikvajn normojn, sed ĝenerale senefike.[18]

En la 11-a jarcento okazis ŝanĝo de ĝenerala vidpunkto pri la feŭdisma tradicio, laŭ kiu episkopoj kaj paroĥestroj ricevis de reĝo aŭ minora sinjoro la bienojn de iliaj oficoj kaj devis reciproke servi per regaloj kaj mono. Tion, kion antaŭe malmultaj konsideris riproĉindan, oni komencis rigardi kiel ege maljustan.[19][20] Pagi reĝon aŭ alian sinjoron por nomiĝi episkopo oni deklaris simonio, kaj kunvivadon de kleriko kun virino oni deklaris nikolaismo, la du ĉefaj malvirtoj de la eklezia vivo, kiujn oni devis sanigi kaj reformi.[21] Tiel okazis la Gregoria Reformo, nomata laŭ papo Gregorio la 7-a (1073–1085), kiu havis la pli elstaran rolon, sed komencita sub papo Leono la 9-a (1049–1054), kiu reasertis la devon de totala seksdeteno de klerikoj ankaŭ rilate al laŭleĝaj edzinoj.[22][23] En 1059, sub Nikolao la 2-a, tiu sama sinodo, kiu rezervis al la kardinaloj la rajton elekti la papojn, malpermesis ĉeeston de la fidelularo en liturgioj de klerikoj, pri kiuj oni sciis publike, ke ili vivas kun konkubinoj.[22]

La Unua Laterana koncilio (1123) malpermesis al sacerdotoj kunvivi kun siaj edzinoj. La Dua (1139) deklaris nulaj (ne nur malpermesitaj) eventualajn edziĝojn de ordinitaj sacerdotoj. Ĝi ne norme eliminis ordinadon de edzoj. En 1322, papo Johano la 22-a insistis, ke oni ne ordinu edziĝinton sen la konsento de lia edzino (ĉar la malpermeso al ordinito de seksaj rilatoj evidente koncernis ankaŭ ŝin).[24]

La kanona juro de la katolika eklezio afirmas, ke la klerikoj devas observi perfektan kaj ĝisĉiaman ĉastecon kaj pro tiu motivo oni destinas tiujn klerikojn, kiuj apartenas al la latina eklezio, al fraŭleco, kio estas aparta dono de Dio, kapabliganta la pastrojn ligiĝi pli facile per nedividita koro al Kristo, kaj dediĉi sin pli libere al servado de Dio kaj de la homaro.[1]

Tiu kanona juro ankaŭ malpermesas (en la latina eklezio sed ne en ĉiuj orientaj katolikaj eklezioj) la ordinadon kiel sacerdotojn de homoj, kiuj havas edzinon.[25]

La katolika eklezio agnoskas, ke teorie oni povus ŝanĝi la aktualan disciplinon de la latina eklezio, sed la papoj ankaŭ lastatempaj substrekis la altan valoron de tiu disciplino. Papo Paŭlo la 6-a (1963-1978) reasertis en la encikliko Sacerdotalis caelibatus la klaran pozicion de la Eklezio rilate senedzinecon de klerikoj.[26] Papo Johano Paŭlo la 2-a (1978-2005) plurfoje defendis la eklezian senedzinecon kontraŭ kritikoj ankaŭ de teologoj. Papo Benedikto la 16-a (2005-2013) en la Sacramentum caritatis skribis: "La fakto ke Kristo mem, sacerdoto poreterne, vivis sian mision ĝis la ofero de la kruco en stato de virgeco konstituas la referencpunkton certan por akiri la sencon de la latina eklezio tiurilate."[27]

En la latina eklezio oni escepte allasis al sacerdota ordino edziĝintajn homojn, kiuj antaŭ ol fariĝi katolikoj estis klerikoj de protestantaj eklezioj.[28]

La 12-an de februaro 2020 papo Francisko en la apostola admono «Kara Amazonio» ne akceptis la proponon permesi la sacerdotigon de edziĝintaj viroj, nek la diakoninigon de virinoj en Amazonio por kontraŭbatali gravan mankon de ordinitaj pastroj en tiu regiono.

Orientaj katolikaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

La Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj, kiu aplikiĝas al la orientaj katolikaj eklezioj, asertas: "La senedzineco de klerikoj, elektita pro la regno de la ĉieloj kaj kongruega kun la sacerdoteco, devas esti ĉie taksata de altega valoro, kiel indikas la tradicio de la Eklezio tuta; plue la stato, kiun aprobas la praktiko de la praa Eklezio kaj de la orientaj Eklezioj tra la jarcentoj, de klerikoj ligitaj per edzeco devas esti honorata."[29]

"Pri allaso de edziĝintoj al la sanktaj ordinoj oni observu la apartan juron de la respektiva proprajura Eklezio aŭ la apartajn normojn starigitajn de la Apostola Seĝo."[30] Iuj orientaj katolikaj eklezioj havas ne nur senedzinajan sed ankaŭ edziĝintajn klerikojn, aliaj ne.

Por la episkopado ne estas taŭga homo ligita per edzeco.[31]

La ekzisto de edziĝintaj klerikoj en iuj orientaj katolikaj eklezioj rezultas ne de "permeso" de la papo: tio estas parto de la propra tradicio de tiuj eklezioj.[32]

Protestantoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj eklezioj, kiuj estiĝis en la lastaj jarcentoj, precipe ekde la Protestanta Reformacio, ne postulas senedzinecon (nek senedzecon) al siaj klerikoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Kodo de Kanona Juro, kanono 277 §1 (latinlingve); la teksto konsulteblas ankaŭ en diversaj aliaj lingvoj.
  2. Konciliaj kanonoj; angla traduko Arkivigite je 2012-07-16 per la retarkivo Wayback Machine; franca traduko; hispana traduko; portugala traduko Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Teksto de la konciliaj kanonoj, angla traduko, franca traduko Arkivigite je 2015-12-22 per la retarkivo Wayback Machine
  4. Mat 19:12
  5. Luk 18:29-30
  6. Mat 8:14; Mar 1:30;Luk 4:28
  7. 1Ko 7:28
  8. 1Ko 7:32–35
  9. 1Ti 3:2–5
  10. 1Ti 3:12
  11. Ekzemple, en 1Ko 7: "Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por viro, ne tuŝi virinon ..."
  12. πολλοί τινες καὶ πολλαὶ ἑξηκοντοῦται καὶ ἑβδομηκοντοῦται, οἳ ἐκ παίδων έμαθητεύθησαν τῷ Χριστῷ, ἄφθοροι διαμένουσι· καὶ εὔχομαι κατὰ πᾶν γένος ἀνθρώπων τοιούτους δεῖξαι (Unua Apologio, 15; kun diverslingvaj tradukoj)
  13. Εὕροις δ᾽ ἂν πολλοὺς τῶν παρ᾽ ἡμῖν, καὶ ἄνδρας καὶ γυναῖκας, καταγηράσκουντας ἀγάμους, ἐλπίδι τοῦ μᾶλλον συνέσεσθαι τῷ Θεῷ (Legatio pro Christianis, 33 (Patrologia Graeca VI, kol. 965); traduko latina samloke, kol. 966; angla traduko
  14. 14,0 14,1 14,2 Philip Schaff (protestanta historiisto), "Excursus on the Marriage of the Clergy"
  15. Τὰ γὰρ εἰς τὴν ἱερωσύνην παραδοθέντα διὰ τὸ ἐξοχώτατον τῆς ἱερουργίας εἰς πάντας ἐνόμισαν ἴσως φέρεσθαι. ἀκηκοότες γὰρ ὅτι «δεῖ τὸν ἐπίσκοπον ἀνεπίληπτον εἶναι, μιᾶς γυναικὸς ἄνδρα, ἐγκρατῆ», «ὡσαύτως καὶ τὸν διάκονον» καὶ τὸν πρεσβύτερον, τὸν ὅρον τῶν ταγμάτων οὐκ ἐνόησαν. καὶ γὰρ τῷ μὲν ὄντι οὐ δέχεται εἰς ἱερωσύνην τὸ ἅγιον τοῦ θεοῦ κήρυγμα μετὰ τὴν τοῦ Χριστοῦ ἐνδημίαν οὐδὲ τοὺς ἀπὸ πρώτου γάμου τελευτησάσης τῆς αὐτῶν γυναικὸς δευτέρῳ γάμῳ συναφθέντας, διὰ τὸ ὑπερβάλλον τῆς τιμῆς τῆς ἱερωσύνης· καὶ ταῦτα ἀσφαλῶς ἡ ἁγία τοῦ θεοῦ ἐκκλησία μετὰ ἀκριβείας παραφυλάττεται. ἀλλὰ καὶ τὸν ἔτι <συμ>βιοῦντα καὶ τεκνογονοῦντα, μιᾶς γυναικὸς ὄντα ἄνδρα, οὐ δέχεται, ἀλλὰ ἀπὸ μιᾶς ἐγκρατευσάμενον ἢ χηρεύσαντα διάκονόν τε καὶ πρεσβύτερον καὶ ἐπίσκοπον καὶ ὑποδιάκονον, μάλιστα ὅπου ἀκριβεῖς κανόνες οἱ ἐκκλησιαστικοί. Ἀλλὰ πάντως ἐρεῖς μοι, ἔν τισι τόποις ἔτι τεκνογονεῖν πρεσβυτέρους καὶ διακόνους καὶ ὑποδιακόνους. τοῦτο δὲ οὐ παρὰ τὸν κανόνα γίνεται, ἀλλὰ παρὰ τὴν τῶν ἀνθρώπων κατὰ καιρὸν ῥᾳθυμήσασαν διάνοιαν καὶ τῆς τοῦ πλήθους ἕνεκεν μὴ εὑρισκομένης ὑπηρεσίας (Panarion, "Kontraŭ la malpuraj Puristoj", 39, sed 59 de la serio; angla traduko
  16. Teksto de la kanonoj de la Koncilio kvinasesa; angla traduko; franca traduko
  17. Roman Cholij, Clerical Celibacy in East and West (Gracewing Publishing 1989 ISBN 978-0-85244189-3), pp. 132–143
  18. Henry Charles Lea, An Historical Sketch of Sacerdotal Celibacy in the Christian Church (J.B. Lippincott 1867), ĉapitro X (pp. 147–163)
  19. David Luscombe, Jonathan Riley-Smith, The New Cambridge Medieval History: Volume 4, c.1024-c.1198 (Cambridge University Press 2004 ISBN 978-0-52141411-1), p. 47
  20. Ruth Mazo Karras, Joel Kaye, E. Ann Matter, Law and the Illicit in Medieval Europe (University of Pennsylvania Press 2013 ISBN 978-0-81220885-6), p. 11
  21. James A. Brundage, Medieval Canon Law (Routledge 2014 ISBN 978-1-31789533-6)
  22. 22,0 22,1 Salvatore Cipressa, Celibato e sacerdozio (Città Nuova 2008 ISBN 978-88-3112673-1), pp. 35–36
  23. Frazee, Charles A., The Origins of Clerical Celibacy in the Western Church, Church History, Vol. 57, Supplement: Centennial Issue (1988), p. 108-126.
  24. Roman Cholij, "Priestly celibacy in patristics and in the history of the Church"
  25. Kodo de Kanona Juro, kanono 1042 (latinlingve); la teksto konsulteblas ankaŭ en diversaj aliaj lingvoj.
  26. http://w2.vatican.va/content/paul-vi/it/encyclicals.index.html Ligiloj al la kompleta teksto de la encikliko en diversaj lingvoj]. Komparu Itallingva letero al Kardinalo Jean Villot pri le eklezia senedzineco; portugallingva traduko
  27. Sacramentum caritatis latinlingve; konsultebla ankaŭ en dek aliaj lingvoj
  28. Anglicanorum coetibus (latinlingve); konsultebla ankaŭ en aliaj lingvoj
  29. Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj, kanono 373
  30. Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj, kanono 758 §3
  31. Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj, kanono 180
  32. Edward McNamara, "East-West Difference Over Priestly Celibacy". Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-12-19.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]