Eklezia muziko

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eklezia muziko (novvorto sakralmuziko laŭ la latina musica sacra) estas kanta kaj instrumenta muziko, kiu estas destinata por prezentado en eklezia diservo. Tipaj eklezimuzikaj formoj estas mesoj kaj motetoj same kiel ĥoraloj kaj unuvoĉaj ekleziaj kantoj. Ĥoralpreludoj por orgeno kaj aliaj instrumentmuzikaj formoj de diversaj instrumentistaroj, kiuj pentras la fonon de la kultaj agadoj en diservo, ankaŭ apartenas al eklezia muziko.

De la eklezia muziko estas distingenda ĝenerala religia muziko, kiu ne estas destinita por diserva prezentado. Ekzemploj por tiaspecaj religiaj muzikverkoj estas la oratorioj de Händel, la psalmosimfonioj de Liszt kaj Igor StravinskiEin deutsches Requiem de Brahms. Male la pasionoj de Bach estas rigardataj kiel eklezia muziko, ĉar tiuj ĉi ekestis por la uzo en la pasiona liturgio.

Pli ĝenerale oni foje ankaŭ nomas ĉiun muzikan praktikon en la eklezia medio eklezia muziko. Tiusence ankaŭ la ekzerckantadoj de la kantoraro, la kantado kun infanoj en tendaro kiel kondukado al bibliaj temoj kaj la orgenkoncerto kun religia sencodonostaras sub la termino eklezia muziko. La tiusence komprenata termino eklezia muziko ampleksas ankaŭ la paroĥopedagogiajn partojn de la muzikpedagogio lige kun la religio-pedagogio, do la kondukadon al muziko kaj la kondukadon al religiaj temoj kaj enhavoj per la muziko. La eklezimuzika praktiko distingiĝas treege laŭ konfesio kaj kultura medio.

Ĉefa praktikanto de la eklezia muziko estas la eklezimuzikisto, ofte en sia rolo kiel ĥordirektistoorgenisto. Li estras la paroĥajn muzikensemblojn kiel paroĥa ĥoro, ĥoralkantorarotrombonĥoro kaj studigas ilin kun muzikverkoj por formado kaj ornamo de la diservo.

Enhavo

Historio de la eklezia muziko [redakti]

Antaŭkondiĉoj por eklezia muzikado laŭ la Nova Testamento [redakti]

La kanonaj tekstoj de la Nova Testamento enhavas nur tre malabundajn indikojn pri la temo muziko. Escepto estas la letero al la efesanoj 5,19: „Parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro.“[1]

En la 1-a letero al la korintanoj 14 Paŭlo nomas kadre de spirita instrukcio ja kelkajn muzikinstrumentojn, sed ne esprimas pri tiuj sian opinion. En la 34-a verso de la ĉapitro li esprimiĝas des pli klare: „La virinoj silentadu en la eklezioj, ĉar ne estas permesate al ili paroli.“ [2] Tio ĉi ankaŭ inkluzivas kompreneble la kantadon.

Simile konsekvencoplenan taksadon faris la la praekleziulo Johano Krizostomo dum la 4-a jarcento je la komentado de la paŭlaj leteroj. Li rekomendas al kristana familio ja la kantadon de „sanktaj kantoj“ post la manĝoj, deklaras tamen la uzadon de muzikinstrumentoj superflua.

La muziko de la kristanoj ĝis la 6-a jarcento [redakti]

Post la misiovojaĝoj de Paŭlo surprize rapide formiĝis kristanaj komunumoj, kiuj estis vaste dissemitaj en la romia imperio kaj ne apartenis al unueca kulturspaco. Oni povas supozi, ke la komunumoj en kristanaj solenaĵoj komence daŭrigis siajn respektive kutimajn kantajn tradiciojn. La muzika agado de la fruaj kristanoj do estis eksterordinare malsamaj.

La ebleco formi propran tradicion malfermiĝis, kiam la kristanismo en la romia imperio estis oficiale akceptita. En la 4-a jarcento ĉefaj Patroj de la Eklezio donis al la kantado eminentan pozicion: En la oriento Bazilo de Cezarea transformis la liturgion. En la okcidento okazis sub episkopo Ambrozio de Milano liturgiaj kaj muzikaj reformoj kaj al la enkonduko de la ambrozia kanto. Ambrozio enkondukis antifonojn kaj novversitajn himnojn.

La kristanismo rapide disvastiĝis, kaj pro tio la unuopaj ĉefepiskopejoj kaj monaĥejoj akiris relativan sendependecon. Krom la ambrozia liturgio evoluis diversaj aliaj kiel la roma rito, la mozaraba rito kaj la gaŭla rito. Multaj el ĉi tiuj liturgioj elformis apartajn kantotradiciojn. Ĝis la 6-a jarcento ankaŭ en la benediktanaj monaĥejoj jam ekzistis stoko da melodioj, kiu sufiĉis por la kantado de ĉiuj psalmoj.

La okcidenta eklezio ekde la frua mezepoko: La gregoria ĥoralo [redakti]

Gregorio la 1-a diktanta la gregoriajn ĥoralojn

Fine de la 6-a jarcento papo Gregorio la 1-a reformis la liturgion de la latina eklezio. Supozeble en la kadro de ĉi tiuj reformoj komencis ordigo, kolekto kaj unuecigo de la melodioj kaj tekstoj, daŭranta plurajn jarcentojn. La kompilitaj kantoj fariĝis devigaj por la roma eklezio kiel gregoria ĥoralo kaj anstataŭis plejparte lokajn kantostilojn. La gregoria ĥoralo estis prezentata unuvoĉa kaj baziĝis sur latinaj (preĝo-)tekstoj. En la mesoj oni kantis kaj la ordinariumon kaj ankaŭ la proprion.

La melodiojn de la gregoria ĥoralo oni transdonis ĝis en la 9-a jarcento nur buŝe. La neŭmojn kaj notaciojn, post tio enprenatajn en la meslibrojn, la moderna muzikesploro ekzaktege analizis. De ĝi devenas la surpriza ekkono, ke jam en la 7-a jarcento sub papo Vitaliano (mortinta en 672) okazis fundamenta stilŝanĝiĝo de la roma ĥoralo, kiu kondukis de la diboĉa al la klasike ekvilibra. Ĉi unuan stilon nun oni nomas malnov-roma, la duan novroman.

La melodioj de ĉi tiu reformita kantado enfluis kun siaj latinaj tekstoj en la 8-a jarcento en Anglion kaj en la Frankan Regnon, per kio ne malpli ol la unueco de la latina okcidenta Eŭropo preskaŭ komplete estis realigita en la kulta kantado.

La eklezia muziko en la okcidento ekde la 9-a jarcento ĝis la meza mezepoko [redakti]

Evoluo de plurvoĉeco kaj la Skolo de Notre Dame [redakti]

Ankaŭ en la meza mezepoko la katolika eklezio flegis la gregorian ĥoralon kiel regula eklezia muzikpraktiko. Pli kiel flanka aperaĵo en kelkaj malmultaj centroj evoluis la okcidenteŭropa plurvoĉeco surbaze de la ekzistaj gregoriaj kantoj.

Unuaj dokumentoj de la eŭropa plurvoĉeco devenas el la 9-a jarcento. La vaste disvastiĝinta muzika traktaĵo Musica enchiriadis priskribas organumo-komponaĵojn, en kiuj partoj de la gregoria originalo estis paralele kunkantataj je tondistanco de kvintokvarto (kvintorganumo, kvartorganumo, paralelorganumo). Ankaŭ la partoprenon de muzikinstrumentoj Musica enchiriadis klare intencas. Kadre de ĉi tiu praktiko oni unuafoje klare notis (relativajn) tonaltojn, prezentante la kantotan tekston sur malsamajn liniojn.

La rigida intervaloligo, kiu jam en la fruaj fontoj ŝajnas prezenti pli teorian elirpunkton, malligiĝis plu en la sekvaj jarcentoj. En la Saint-Martial-Manskribaĵoj (proksimume 1100) kaj en la Codex Calixtinus (proksimume 1140) estas transdonataj multaj pli liberaj duvoĉaj organumoj.

Komence oni metis al unu noto de la ĉefa voĉo ĉiam unu noton de la dua voĉo (noto kontraŭ noton). Je tio oni sentis la kunsonaĵojn unuto, kvarto, kvinto kaj okto kiel konsonancajn (bonsonajn). Krom tio ekestis la eltenotona tonmetado. Ĝi kombinis longe eltenatan noton de la gregoria modelo kun notoserio (melismo) en la kontraŭvoĉo.

Pinton de ĉi tiu evoluo prezentas la verkoj de la skolo de Notre Dame, kiuj ekestus supozeble en Parizo proksimume samtempe kun la konstruado de la katedralo Dipatrino de Parizo (1163 ĝis proksimume 1250). Léonin kaj Pérotin verkis kiel solenan muzikon por altaj ekleziaj festoj grandedimensiajn du- kaj trivoĉajn organumojn – la elstaraj organa quadrupla, Viderunt omnes fines kaj Sederunt principes estas eĉ kvarvoĉaj.

Tiuj ĉi organumoj estas strukturitaj el du alternaj tonmetaj tipoj: al „organumaj partoj“ kun eltenataj tonoj kontraŭstaras diskantaj partoj, en kiuj pli longaj melismaj partoj el gregoria firma kanto estis strikte ritmigitaj. Oni metis sub la respektiva parto el la ĥoralmelodio respektive fiksan skemon (modalritmo) el longaj kaj mallongaj notoj, kiu estis regule ripetata (ritma modalo) – eventuale la ĥoralparto ankaŭ estis ripetata kelkajn fojojn. La tiamaniere ritmigita kanto estis kombinata kun unu aŭ du novkomponitaj voĉoj, je kio sur unu noto de la kanto plejofte troviĝas unu aŭ du notoj de la novkomponitaj voĉoj. Ekzakta skriba fiksado de la ritmo unuafoje fariĝis ebla per la modalnotacio.

Ekde la frua 13-a jarcento ankaŭ diskantaj partoj kun tono post tono silabe tekstitaj suprovoĉoj estas konataj.

Ars Antiqua [redakti]

Post la skolo de Notre Dame sekvis la ars antiqua (1230–1320).

La unua mencio de la vorto „eklezia muziko“ [redakti]

Proksimume la jaron 1300 muzikteoriisto Johannes de Grocheo unuafoje uzis la vorton „eklezia muziko“ (musica ecclesiastica), nome por la gregoria ĥoralo kontraste al la plurvoĉaj genroj.

Ekde la koncilio de Vieno kaj ĝiaj postefikoj [redakti]

La 14-a jarcento estas la epoko de la ars nova.

Je la koncilio de Vieno, kiu okazis en la jaroj 1311 kaj 1312, la Dominikanoj postulis la malpermeson de la moteto. Poste papo Johano la 22-a provis solvi la ekestintan problemon per malpermeso de iuj kompoziciaj teknikoj, alparolis tamen ankaŭ „iujn novigantojn“. Gravaj estas nun la efikoj de ĉi tiu dekreto: Tiu ĉi ja ne influis la muzikan evoluon, tamen efikis, ke oni multloke finis la disvolvadon de la moteto. Per tio jam en la 14-a jarcento okazis la uzo de orgeno en la diservo. Tamen la liturgiaj kantoj ne estis forŝovataj, sed la liturgian muzikon ofte karakterizis alterno inter orgeno kaj kantaĵoj, la tiel nomata „alternatim-praktiko“. Je tiu ĉi la ĥoro kantas la unuan duonon de la kantoj, la alian duonon transprenas la orgeno per plurvoĉa aranĝaĵo, la verseto. Aliajn muzikinstrumentojn oni preskaŭ ne uzis.

La eklezia muziko de la renesanco [redakti]

Dumpase de la 15-a jarcento oni atingis de la plejofte lokaj muzikaj praktikoj al la tiel nomata komuneŭropa muzikkulturo, kiun decide antaŭenigis la koncilio de Konstanco. Tio signifis, ke kortegaj kapeloj ekhavis la „funkcion de muzikaj institucioj“; okazis ondo de la fondado de kapeloj ĉe katedraloj, kolegiatoj kaj urbaj preĝejoj. Krom tio estas ankaŭ menciinde, ke la plej elstaraj komponistoj norde de la Alpoj ĝis en la 16-a jarcento plejofte devenis el la Malaltaj Landoj. Nur post la reformacio progresis ankaŭ germanaj komponistoj.

En la 16-a jarcento per la reformacio okazis skismo, kiu disfendis la eklezion en katolikismon kaj protestantismon. Tial ekde tiu momento oni devas separe esplori la katolikan kaj evangelan ekleziajn muzikojn. Ankaŭ memstaran evoluon ekhavis la diserva muziko de la eklezio de Anglio.

La katolika eklezia muziko de la moderna epoko [redakti]

La reformo de la eklezia muziko je la koncilio de Trento [redakti]

Koncilio de Trento

Dum la Koncilio de Trento en 1545 estis du malsamaj opinioj pri la reformo de la eklezia muziko: La unuaj serĉis la tradicion de meso kaj moteto, la aliaj novan, vortonaskigitan eklezian muzikon, kies modelo estu la madrigalo (do plurvoĉa, solisma kantkomponaĵo). La koncilio finigis tamen nur per malpermeso de „maldecaj melodioj“. Krom tio la milana kardinalo Karlo Boromeo pritraktis la problemon de la tekstkomprenebleco. La esenca graveco de la koncilio por la eklezia muziko konsistas en tio, ke la eklezio rigardis sian muzikon kiel „ornamado“ de la liturgio.

La eklezia muziko en la 17-a kaj 18-a jarcentoj [redakti]

En la 17-a kaj 18-a jarcentoj estis kutima la eklezia sonato (itale: Sonata da chiesa) por unu aŭ du soloinstrumentoj kaj kontinua baso. Komponistoj kiel Corelli, Vivaldi, Albinoni, Mozart kaj multaj aliaj postlasis abundan stokon de tiaj verkoj. Pli malfrue oni ankaŭ nomis ĝin epistola sonato kaj muzikis ĝin dum la prezentlegado (gradualo).

Wolfgang Amadeus Mozart verkis entute 20 mesojn (ekz. 1779 Krönungsmesse KV 317).

En la ĉirkaŭaĵo de la katolika reformo reaperas la termino eklezia muziko kun nova signifo: oni komprenis per ĝi nun la muzikon de mesoj kaj motetoj. La termino tamen baldaŭ ree ekstermodiĝis jam en la unua duono de la 17-a jarcento. Dum la baroka epoko la eklezia muziko estis ero de la reprezentado de profanaj kaj ekleziaj princoj kaj la eklezimuzikaj stiloj nun fariĝis gradoj de la diserva ceremoniado de la princaj kortegoj. Sed ankaŭ Jezuitoj kaj Franciskanoj uzis la eklezian muzikon konscie kiel allogilon por vizito de diservo.

Ĝenerale la eklezia muziko de tiuj ĉi du jarcentoj estis komponata por la ĉiutaga bezono. Tiuj ĉi kantoj estas ofte transdonataj ĝis la nuntempo kaj ekkonigas ne malfacile sian devenon. Nur en la dua duono de la 18-a jarcento alkreskis finfine burĝa eklezimuzika kulturo.

Resume oni povas diri pri ĉi tiuj du jarcentoj, ke la eklezia muziko estis komprenata nur kiel loka kutimo, tamen ne kiel ĝenerala repertuaro.

La eklezia muziko en la 19-a kaj 20-a jarcentoj [redakti]

Sankta Cecilia sur standardo el 1929

En la 19-a jarcento la termino eklezia muziko denove reaperis kaj tiun ĉi fojon kun denove alia signifo: nun oni komprenis sub ĉi tiu termino la idealon de sankta tonarto, kiu distingiĝas de la profana muziko. La muziko tamen ne estas sankta, ĉar ĝi rilatas kun la diservo, sed ĉar ĝi „levas la koron senpere al Dio“. En la jaro 1868 en Germanio fondiĝis la „Ĝenerala Cecilia-Asocio“, kiu sin donis la taskon, trovi la „vere katolikan eklezian muzikon“ (jen la asocio) kaj prosperigi la eklezian ĥorkantadon (Cecilianismo).

Krom tio je la fino de la 19-a jarcento la komponado de eklezia muziko fariĝis speciala fako de eklezimuzikistoj. Multaj renomaj komponistoj de la 19-a jarcento ekzemple Franz LisztAnton Bruckner komponis nur malmultegan muzikon por diservoj. Interese estas ankaŭ la evoluo de la eklezia muziko en Francio. Alie ol en la aliaj eŭropaj landoj la eklezia muziko en Francio sin apogis sur la profana muziko.

La unua duono de la 20-a jarcento esence karakterizas, ke la katolika eklezia muziko ne egalrapide evoluis kompare kun la evoluo de la profana muziko. En Germanio ekestis post la Unua Mondmilito katolika eklezia muziko, kiu ekde tiam havas alian rilaton kun la liturgio ol la eklezia muziko post la koncilio de Trento. Karakterize por la muzikstilo ekestinta el tio estas travidebla, kanteca teksto.

La eklezia muziko post la Dua Vatikana Koncilio [redakti]

La Dua Vatikana Koncilio nomis la „tradician eklezian muzikon“ kiel „valoran trezoron, kiu estas flegenda kaj pliigenda“ (Liturgia konstitucio el la 4-a de decembro 1963). Pro tio okazis ankaŭ prosperigo de paroĥaj ĥoroj. Tiu ĉi liturgia konstitucio starigas la tutan eklezian muzikon sur novaj fundamentoj: la eklezia muziko mem kaj ne plu la parolado de la kantotekstoj fare de la pastro estas liturgia plenumo. Tio signifas nenion alian ol ke la eklezia muziko nun estas esprimilo de la paroĥo en la diservo, kaj ke ĥoro kaj muzikistoj estas eroj de ĉi tiu paroĥo. Ankaŭ la Dua Vatikana Koncilio permesis la uzadon de la respektivajn naciajn lingvojn en la liturgio, kaj tio havis efikojn al la eklezia muziko: la eklezia muziko malfermiĝis nun por la diversaj genroj de la popola kantado same kiel ankaŭ por evangela eklezia muziko kaj por Nova Muziko. Post tio aperis finfine en Germanio en la jaro 1975 nova kantaro nome „Gotteslob“ [Dia laŭdo], kiu laŭ sia esenca strukturo ĝis nun estas en uzo.

Literaturo [redakti]

Volumo 1: Theologie – Liturgiegesang. Eldonita de Richard Mailänder kaj Britta Martini, ISBN 978-3-89948-122-8
Volumo 2: Chor- und Ensembleleitung. Eldonita de Christfried Brödel kaj Reiner Schuhenn, ISBN 978-3-89948-123-5
Volumo 3: Musiktheorie – Liturgisches Orgelspiel. Eldonita de Thomas Albus kaj Franz Josef Stoiber, ISBN 978-3-89948-124-2
Volumo 4: Orgelliteraturspiel – Orgelbaukunde. Eldonita de Winfried Bönig kaj Ingo Bredenbach, ISBN 978-3-89948-125-9
Registerband mit Zeittafeln und Tabellen zur Kirchenmusik. Eldonita de Hans-Jürgen Kaiser kaj Barbara Lange, ISBN 978-3-89948-126-6
Lumdiskego: Workshop Dirigieren pri volumo 2, EAN: 4 009350 24119 0
  • Eckhard Jaschinski: Kleine Geschichte der Kirchenmusik. Herder, Freiburg 2004, ISBN 3-451-28323-9
  • Stefan Klöckner: Musik in der Kirche. En: Deutscher Musikrat (eldoninto): Musik-Almanach 2007/08. Daten und Fakten zum Musikleben in Deutschland. ConBrio, Regensburg 2006; pj. 94–102
  • Hans Musch (Hrsg.): Musik im Gottesdienst. ConBrio, Regensburg 1994
  1. Historische Grundlagen, Liturgik, Liturgiegesang. ISBN 3-930079-21-6
  2. Musiklehre, Gemeindeliedführung, Neue geistliche Lieder, Orgelkunde, Stimmbildung, Chorleiter, Kinderchor, Lexikon. ISBN 3-930079-22-4
  • Thomas Schumacher: Kirchenmusik als integraler Bestandteil der Liturgie? Munkeno 2002, ISBN 3-936909-01-6 (PDF)

Referencoj [redakti]

  1. La Sankta Biblio, British and Foreign Bible Society, Honkongo, p. 171
  2. La Sankta Biblio, British and Foreign Bible Society, Honkongo, p. 155

Ligoj eksteren [redakti]