Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eklezio estas asocio de la anoj de religia kredo kaj ties institucioj. La vorto venas el la greka trans la latina kaj signifis origine elvoko - tiel oni nomis en la klasika antikvo la kunvenon de la civitanoj de urborespubliko. Greklingvaj hebreoj aplikis la vorton kun la signifo komunumo, kunveninta popolo de dio. Tiel ĝi eniris la Novan Testamenton.

Laŭ kristanismo estas du "Eklezioj" la Videbla eklezio, aŭ militanta eklezio, kaj la Nevidebla eklezio, aŭ triumfanta eklezio.

ReVo  eklezio en ReVo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de eklezio.