Eklezio de Kaŭkaza Albanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eklezio de Kaŭkaza Albanio
Eklezio
Lando(j) Kaŭkaza Albanio vd
vdr
Monaĥejo Gandzasar en Montara Karabaĥo, seĝo de la Katolikoso de Albanio de 1400 ĝis 1815

La Eklezio de Kaŭkaza Albanio (armene Աղվանից եկեղեցի, Aĥbanic jekeĥeci' (aŭ Aghbanio)) estis kristana eklezio establita en Kaŭkazio en la antikva reĝlando de Kaŭkaza Albanio, ĉefe en la nuna teritorio de Azerbajĝano. Ĝi estis ligita dum granda parto de sia historio al la Armena Apostola Eklezio, sed ankaŭ al la Kartvela Eklezio. Ĝia religiestro portis la titolon Katolikoso de Albanio, agnoskante la honoran superecon de la Katolikoso de ĉiuj armenoj. La Eklezio malaperis en la jaro 1815 dum la cara regado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Albanio kristaniĝis tuj post Armenio en la 4-a jarcento. La Eklezio kaj la Ŝtato estis tre ligitaj kaj fondiĝis aŭtokefala (memstara) Katolikosato.

Ŝajnas ke la Eklezio de Albanio iom pli malfrue ligiĝis al la Kartvela Eklezio pro la konflikto kiu disigis la du jurisdikciojn kaj pro la Koncilio de Kalcedono.

Pro la perdo de la politika sendependeco, la Eklezio parte armeniĝis.

Renovigita intereso pri la Eklezio de Albanio manifestiĝis post la sendependeco disde Azerbajĝano de la udioj. La 26-a de majo 2003 oficiale registriĝis sub la nomo Kristana albana komunumo de la Azera Respubliko.

Organizado[redakti | redakti fonton]

La katolikosato de Albanio havas sian seĝon en Ŝaki. Ĝi estis translokigite tie ekde la Monaĥejo Gandzasar en Montara Karabaĥo (de 1400 ĝis 1815, dato de ĝia malapero).

Udizoj kaj Tacoj[redakti | redakti fonton]

Du malgrandaj kristanaj komunumoj en Kaŭkazio apartenas al la Armena Apostola Eklezio, la udizoj pli granda grupo kaj minoritato de tacoj, estas konsiderataj kiel la veraj heredantoj de la antikva Eklezio de Albanio.