Ekliptiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Skizo de la ekliptiko

La ekliptiko estas la (imaga) ebeno en kosmo, en kiu orbitas la Tero ĉirkaŭ la Suno.

La orbitoj de la aliaj planedoj de Suno ne estas ekzakte en la ekliptiko, sed ankaŭ ne tro malproksimaj de ĝi.

La rotacia akso de Tero ne estas orta al la ekliptiko, sed havas al ĝia ortanto angulon de ĉ. 23° 26'. Tiu angulo kaŭzas la fenomenon de ŝanĝiĝantaj sezonoj. Ĝi ne estas konstanta, sed varias (kun periodo de ĉ. 40.000 jaroj) inter 21° 55' kaj 24° 18', influante la klimaton de Tero. Ĝi nun estas malkreskanta; ĉ. 4300 ĝi atingos mezan valoron de 23°06' kaj ĉ. la jaro 25.000 minimuman valoron.

Ŝablono:Ĝermo-kosmo

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda