Ekologi-sociala merkata ekonomio
El Vikipedio
Ekologi-sociala merkata ekonomio estas politika idealo, kiu kunigas la principojn de sociala merkata ekonomio kun mediprotektado kaj daŭripovo. Ĝi celas atingi ekonomian prosperon por la tuta homaro, kreante ekvilibron inter konkurenckapabla ekonomio, sociala justeco kaj ekologia respondeco.
La koncepton evoluigis la aŭstra ministro pri agrikulturo kaj posta vickanceliero Josef Riegler ekde 1987. Ĝi konatiĝis i.a. pro la iniciativo Tutmonda Marshall-Plano ekde 1992.
[redakti] Eksteraj ligiloj
Prelego de Josef Riegler (germane)
La bazoj de la Tutmonda Marshall-Plano (angle, germane, hispane kaj france)
Ekologi-sociala merkata ekonomio por daŭripova kaj respondeca socio (tre detala publikaĵo, angle)
