Ekologia atesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekologia atestoeko-atesto estas atesto atribuita al produkto aŭ aganto fare de atesta organizaĵo, kiu garantias, ke la produkto havas malaltan efikon al la medio.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Ekologia atesto estas kutime:

  • libervola,
  • pagenda (aliĝkosto kaj kosto de la kontroloj),
  • atribuita al tipo de produkto (nutraĵo, materialo) aŭ al servoj (transporto, konstruado, gastigado, ...)
  • atribuita al produktanto aŭ al ĉeno de agantoj (produktanto-transformanto-transformanto-vendanto kaj eble recikliganto),
  • provizore koncedita de organizaĵo (internacia, nacia, regiona), kiu povas inkluzivi reprezentantojn de internaciaj institutoj, komunumoj kaj ŝtatoj,
  • reprezentita de emblemo (marko, signo, numero, ...), kiu metita sur la produkto, prezentas al la publiko kaj al aĉetontoj garantion, ke tiu produkto havas malaltan efikon al la medio, rilate al aliaj similaj produktoj (pro kialoj rilataj al la postulatoj pli-malpli konataj de la aĉetonto),
  • kontrolita de unu aŭ pluraj atestantoj sendependaj kaj kapablaj,
  • asociita al regularo, principoj kaj kriterioj aŭ indikiloj validigitaj de administracia konsilio aŭ organizaĵo elektita de tiuj, kiuj kunvenis por krei la ateston;
  • asociita al spurebleco dum la produktado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post invento de la motorsegilo, spite la avertoj de FAO kaj UN, la dua duono de la 20-a jarcento estis karakterizita de kureganta ekspluatado de arbaroj, kaj ĉefe de la tropikaj arbaroj de Afriko, Sudameriko kaj sudorienta Azio, sed ankaŭ de mezvarmaj arbaroj, kiel la pluvarbaroj de nordokcidenta Ameriko.

Leĝoj protektantaj arbarojn datiĝas de Karolo la Granda aŭ de antikvo, sed ideo pri atestosistemo destinita al kliento aŭ al publiko datas nur de la mezo de la 20-a jarcento. En la komenco de la 20-a jarcento la usona arbararo ŝajnis ankoraŭ tiel senfina, ke arbaristoj ne pensis pri replantado aŭ renovigo de la ekologia sistemo post forhako de arboj. En Eŭropo, kie arbaroj preskaŭ tute malaperis kiel en Francujo fine de la mezepoko, oni komencis replanti arbojn, paroli pri medirespektemaj farmanieroj, pri ĝardenita arbaro. Tamen eŭropaj arbaristoj ne pensis pri atesto, kiun la merkato ne postulis.

La nocio kaj la vorto tree farming (angle, arbokultivado) estis uzitaj kun rapida sukceso en Usono ekde la 1940-aj jaroj. Temis al la arbarposedantoj pri respondo al la kritikoj de la publiko, kiuj akuzis pri forhako de arboj tiom grandskale, ke ne ekzistis eblo pri renovigo ekologia, sen ia ajn replantado.

Iuj arbarposedantoj ekpensis do ateston, kiun ili nomis American Tree Farm System (ATFS, usona arbokultivada sistemo), kiu montris al la publiko, ke iuj arbaristoj ja replantis la arbaron tie, kie ili forhakis arbojn, kaj kiuj ne damaĝis praarbarojn. Komence oni uzis la ateston ĉefe por monokulturoj de koniferoj, poploj kaj kristnaskaj abioj. Tiel naskiĝis la unua arbara atesto dum la dua mondmilito, en 1941, kaj estis atestita ATFS unua arbofarmo en la ŝtato Vaŝingtonio. Aliaj arbarposedantoj poste adoptis la ateston en Kalifornio. Ĝi nun ekzistas en 46 ŝtatoj kaj la ideo disvastiĝis kun pli-malpli da sukceso al arbaroj de kaŭĉukarboj, eŭkaliptoj kaj palmoj.

La nocio de daŭripovo estis afirmita ekde 1941, sed ne tiu de subteneblo, ĉar planti vicojn da klonoj samaĝaj produktas agrosistemon tre malriĉan kaj malfortan, tre fora de riĉaj arbaraj ekosistemoj, jam anoncis kontraŭuloj de tiu atesto en la 1970-aj jaroj.

Iom post iom la biodiverseco, sekvita de la komponanto feritempo, ekoturismo, bela naturo, ... iĝis kriteroj de ATFS, tamen sen profunda pripensado rilate al la graveco de la genetika diverseco kaj la natureco de la arboj mem. Biodiverseco estas pli kaj pli grava, sed restas al iuj posedantoj malpreciza nocio aŭ limigita al faŭno, fiŝojfungoj.

La atesto ATFS malfermiĝis al posedantoj, kiuj ne volas forhaki siajn arbojn, kondiĉe ke la arbaro havu ferian aŭ akvoprotektan aŭ biodiversecprotektan aspekton. Tio kreskigis la simpation de la publiko al la atesto, sed oni ne konas la procenton de la areo tiel administrata.

Oni riproĉas al la atesto ATFS kaj al aliaj, esti kreitaj unue de la posedantoj por la posedantoj, kaj atesti grandan diversecon de administradoj tre diverskvalitaj. Tiu atesto ne postulas limojn, indikilojn aŭ celojn precizajn kaj nombritajn, nek konsideras la rajtojn de la indiĝenaj popoloj, indianojinuitoj.

Kontrolo de la arbaro estas farita ĉiun 5-an jaron de unu el la 4.400 voluntulaj arbaristoj de la asocio volunteer inspecting foresters (voluntulaj inspektantaj arbaristoj), sed ĉu vere tiuj inspektoroj, kiuj ja havas la avantaĝon, ke oni ne pagas ilin, estas "sendependaj"? La atesto volas garantii respekton de internaj normoj, kaj apogiĝas je komuna regularo kaj gvidlinioj de bona konduto (standards and guidelines), sed tiun kadron konsideras tre resuma kontraŭstarantoj de la atesto, iuj el ili mencias la sponsorado de BASF, unu el la plej grandaj produktantoj de pesticidoj, iuj el ili destinitaj al kreskado de arboj.

Diversaj ekologiaj atestoj[redakti | redakti fonton]

La eŭropa ekologia atesto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekologia atesto de Eŭropa Unio.

La eŭropa ekologia atesto celas la konceptadon, la produktadon, la vendadon kaj la uzon de produktoj kun kiel eble malalta efiko al la medio dum ilia tuta vivociklo.

La emblemo de la eŭropa ekologia atesto estas floro el la steloj de la membroŝtatoj, la centro estanta la eŭro-signo.

Blua flago[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Blua flago.

La blua flago atestas bonan kvaliton de akvo kaj aparte bonan traktadon de la medio ĉe strandoj, turismaj havenoj, ktp.

La verda ŝlosilo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo La verda ŝlosilo.

La verda ŝlosilo atestas mediprotektado ĉe hoteloj, gastejoj, tendejoj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]