Ekologia premsigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Agrikulturo por familia nutrado, kiel ĉi tie en Kameruno, malforte influas la ekologian premsignon.

Ekologia premsignoekologia piedsigno celas esprimi la konsekvencon de homa agado sur la ekosistemon kaj la planedon. Oni kutime indikas ĝin per areo (hektaro por individuo aŭ hektaroj necesaj al urbo aŭ lando por respondi al ties bezonoj). Tiu areo ebligas kalkulon de kvanto de rimedoj necesaj.

Pli precize la ekologia premsigno signifas la kvanton de produktiva areo necesa al individuo aŭ al popolo por produkti ties ĉefajn rimedojn, manĝaĵojn, ktp. kaj por absorbi la produktitajn rubaĵojn. Oni povas uzi la ekologian premsignon ankaŭ por videbligi la konsekvencon de bestbredado, orminado aŭ de produkto, kiel ekzemple aŭto, komputilopoŝtelefono.

Tiel eblas kompari premsignojn laŭindividue, kompari la lokan premsignon al tiu disponebla planede aŭ kompari la evoluon de ies premsigno.

La ekologia premsigno ebligas al ĉiu realigi la parton de la planeda areo, utiligita por vivi aŭ supervivi. Ĝi tradukas kvalitan globan analizon de la konsekvencoj al kvanta indico facile komprenebla al ĉiu, kiu ajn estu ties lingvo, aĝo aŭ kulturo. Tiel ĉiu povas kalkuli sian propran ekologian premsignon kaj provi malpligrandigi ĝin.

Kombine kun la koncepto de ekologia premsigno, oni parolas ofte pri "la nombro da teroj" kiuj estus bezonataj, se ĉiu homo surtera vivus laŭ ia sama vivnivelo (ekzemple malekologie kiel okcidentuloj).

Difino kaj limoj

La termino estis enkondukita en 1992 de la kanada ekologiisto William E. Rees[1] kaj de Mathis Wackernagel.

Profesoro Colin Fudge proponas simplan difinon: "la ekologia premsigno estas la geografia areo necesa por krei la produktojn bezonatajn de urbo kaj absorbi ties rubaĵojn".

William E. Rees, kreinto de la koncepto diris: "la ekologia premsigno estas la areo koresponda de produktiva tero kaj akvaj ekosistemoj necesaj al la produktado de rimedoj uzataj kaj la asimilo de rubaĵoj produktitaj de difinita popolo je specifa vivonivelo, tie, kie troviĝas tiu tereno sur la planedo."

Laŭ Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo temas pri "la mezuro laŭ hektaroj de la areo biologie produktiva necesa por provizi homan popolon de indikita nombro je ties bezonoj."

Aliaj aŭtoroj proponas mezuri la kvanton, sed ankaŭ la kvaliton de necesaj ekologiaj rimedoj por provizi je rimedoj popolon donitan, je donita nivelo de konsumo kaj teknologio.

Oni povas kalkuli premsignon de objekto (komputilo, aŭto, meblo el ekzota ligno) konsiderante la averaĝan areon ligitan al necesaj rimedoj, eltiro kaj transporto de materioj, fabrikado, funkciado kaj neniigo. Tiel premsigno de poŝtelefono estis taksita en la jaro 2000 inter 0,6 (malnovaj modeloj) kaj 0,4 % (modernaj modeloj) de la tera bioproduktiva surfaco necesa por unu homo. Komputilo konsumis 9 %.

Tiu simpla indico, tuj uzebla kaj tre pedagogia tamen povas ne ĉion priskribi. Jen kelkaj konsekvencoj, kiujn ĝi subtaksas:

  1. pejzaĝa dispecigo,
  2. poluo kaj kvalita malplibonigo de ekosistemoj, agrosistemoj kaj arbarsistemoj,
  3. produktado de toksaĵoj,
  4. konsekvencoj al biodiverseco,
  5. novaj riskoj ligitaj al nuklea industrio aŭ al bioteknologioj, kiuj tamen povas esti kalkulitaj alimaniere kaj enmetitaj en pli precizan kalkulon de la premsigno.

Historio

La termino "ekologia premsigno" korespondas al la dinamiko de la Roma Klubo kaj aperis en 1992 en artikolo nomita "Ecological footprints and appropriated carrying capacity: what urban economics leaves out"[1] (Ekologiaj piedsignoj kaj koresponda porta kapacito: kion forgesas urba ekonomio), verkita de profesoro William E. Rees de la universitato de Brita Kolumbio, Vankuvero, Kanado. Ĝis 1994, Matis Wackernagel, sub gvidado de profesoro Rees, plidetaligas la koncepton kaj la kalkulmetodon[2]. Komence de 1996 ili kune publikigis libron titolitan "Our Ecological Footprint: Reducing Human Impact on the Earth" (Nia ekologia piedsigno: reduktado de homa efekto al la tero). Kalkulprogramoj estis produktitaj kaj plibonigitaj por mezuri ekologiajn premsignojn diversnivele surbaze de publikigitaj kaj kompareblaj datumoj.

Tiu indico sukcesis pli kaj pli ekde la fino de la 1990-aj jaroj. WWF forte kontribuis al ĝia popularigo kun en Francio la asocio 4D, poste Agora 21, kelkaj organizaĵoj (regiona konsilio de Nordo-Kaleza Markolo, urbo de Parizo, konsilio ĝenerala de la franca regiono Nord, ktp). Ekde 1999 ĝi estas kalkulita kaj publikigita ĉiujare de la WWF. En 2002 la nocio de ekologia premsigno estis disvastigata de WWF dum la konferenco de Johannesburg. Tiu indikatoro estas ankaŭ komunikilo destinita al publiko.

Kalkulo de la ekologia premsigno

Kalkulmaniero proponita de William Rees

William Rees proponis unua simplan kalkulmanieron bazitan sur la matematika sumo de jenaj bioproduktivaj areoj:

  1. grundo konsumita pro konstruaĵoj;
  2. "energetika grundo" (areo necesa por kultivi la biomason ekvivalentan al energio konsumita kaj per pli detala kalkulo por CO2- absorbo;
  3. la ekosistemoj (teraj kaj akvaj) necesaj por produkti nutraĵojn;
  4. la grundo necesa al produkto de lignaĵoj aŭ aliaj arbarproduktoj.

Tiu kalkulo produktas "premsignon" tradukitan al hektarekvivalento de konsumitaj bioproduktoj indikanta klare la ligon inter popolo, evolustato (uzanta pli aŭ malpli da rimedoj) kaj subteneblo de la evoluo.

Rilate al individuo, kvartalo, urbo, lando, objekto, servo la analizo de pli detala kalkulo evidentigas, pedagogie kie agi prioritate, kaj al individuo, kaj al komunumo.

Eblas plidetaligi la kalkulon, aldonante la areon biologie produktivan necesan por produkti nutraĵojn bestajn kaj plantajn, lignon kaj aliaj produktoj,

  1. areoj konsumitaj de loĝantoj (vojoj, parkejoj, havenoj, flughavenoj, distrejoj, duaj hejmoj, ktp.):
  2. areoj necesaj al absorbado de CO2 (aŭ de ellaso de gasoj kun forceja efiko ekvivalenta al CO2);
  3. areoj necesaj al absorbado kaj stokado de rubaĵoj (akvo uzita, akvopurigejoj, rubaĵoj bruligotaj, rubaĵoj deponotaj, ktp.) hejmaj, industriaj kaj specialaj, inter ili nukleaj;

Pli poste la kalkulo povus integri certajn kontraŭekologiajn aŭ malsanigajn efektojn kiel ekzemple:

  • eksportado aŭ posta traktado de rubaĵoj;
  • sisteme aŭ akcidente ellasitaj toksaĵoj al aero, grundo, oceanonutroĉenoj;
  • difekto, dezertigo, plisaligo kaj perdo de grundo;
  • daŭra poluo de grundo (ekz. malpermesitaj zonoj de Belarusio sekve al akcidento de Ĉernobilo;
  • dispecigo ekologia.

Alia kalkulmetodo

Ĝi kalkulas kiel produkto de la "utila" areo (bioproduktiva) de la planedo rilate al estimoj taksitaj laŭ elektitaj faktoroj de la rimedkonsumo de iu grupo kaj estimo same taksita de la maksimuma kapacito de la tero. La faktoroj elektitaj apartenas al jenaj tri grandaj familioj:

La relativa graveco de tiuj faktoroj varias laŭ la niveloj de evoluo kaj riĉeco kaj laŭ la klimata kunteksto, sed la centra ideo estas ĉi tie, ke ĉiu agado influas la evoluon de la ekosistemo. Evidentiĝas, ke por ke la homa vivo kaj evoluo esti daŭripova, necesas malpligrandigi la negativajn konsekvencojn de niaj agadoj (ekologia premsigno > 1) kaj pligrandigi la pozitivajn konsekvencojn al la medio (ekologia premsigno nula aŭ < 1).

Tiamaniere eblas enkonduki la nocion pri solidara repago de la ekologia ŝuldo aŭ pri eltenebla malkresko.

Energetika premsigno

La ekologia premsigno rilatas rekte kaj forte al la uzo de fosilaj energioj, sed ne nur.

Rilate al biobrulaĵoj, kelkaj, kiel ekzemple etanolo, havas tre fortan ekologian premsignon, aŭ rektan (malarbarigo en Brazilo, translokigo de nutroproduktado al aliaj landoj) aŭ malrektan (forta konsumado de naftproduktoj por produkti etanolon en malvarmetaj regionoj).

Kontraŭe al unua vido, nuklea energio havas ankaŭ gravan ekologian premsignon pro la nukleaj rubaĵoj, la neceso malmunti la centralojn post kelkaj dekoj da jaroj, ktp.

Fakuloj indikas taksadon de ekologiaj premsignaj laŭ energitipo.

Pri fosilaj energioj, kaj ĉefe nafto, studoj iniciitaj en Svedio antaŭ kelkaj jaroj evidentigas la maksimuman naftproduktadon (angle: "peak oil"), kiu okazos laŭ fakuloj inter 2015 kaj 2025.

Nuntempe elektro ankoraŭ ne eniras la kalkuladon, ĉar la fakuloj ne konsentas, sed pristudas la problemon.

Grandecordo

Ekologiaj premsignoj varias laŭ la nombro de popolo, evoluo kaj vivnivelo. Sed oni scias, ke kalkulante la tutan areon de la tero, kiam ĝi havis 6 miliardoj da loĝantoj, ĉiu disponis de 8,5 hektaroj, dividenda kun ĉiaj bestoj kaj plantoj, kiuj ankaŭ havas minimumajn bezonojn pro produkti ekzemple la vivnecesan oksigenon.

Necesas forpreni de tiu areo la neproduktivajn terenojn (glacimontoj, pintoj, dezertoj, ktp). Restas tiel nur ĉirkaŭ 2 hektaroj disponeblaj al ĉiu. Taksante la minimumajn bezonojn de aliaj specioj, restas ĉirkaŭ 1,5 hektaroj por ĉiu (kalkulante 6 miliardoj da homoj).

Sed nuntempe terano bezonas averaĝe 2,5 hektarojn. La monda ekologia premsigno superas do la biologan kapaciton de la tero produkti rimedojn kaj absorbi rubaĵojn, kaj tio jam de la mezo de la 1970-aj jaroj. Tio signifas, ke oni surkonsumadas la rezervojn, ekspluatante mediojn kaj uzante fosiliajn rimedojn. Tio samtempe pligrandigas la klimatan vamiĝon kaj la riskon, ke la nivelo de la oceanoj plialtiĝu kaj malpligrandigu la disponeblan tersurfacon. Pro la malfacilo ŝanĝi la konsum- kaj produktmanierojn ankoraŭ ne eblis inversi la tendencon, malgraŭ la engaĝiĝoj kaj celoj de la daŭripova evoluo starigitaj dum la UN-konferencoj en Rio de Janeiro en 1992 kaj Johannesburg en 2002.

WWF anoncis, ke la homa piedsigno estas pli granda ol la biokapacito (la disponeblaj naturaj rimedoj) de la planedo je 25 %.[3]

Grandecordo laŭ geografiaj regionoj

Komence de la 2000-aj jaroj[4][5] la grandeco de la ekologia premsigno montris la grandan diferencon inter okcidentaj kaj orientaj landoj. La averaĝa monda ekologia premsigno situis tiam je ĉirkaŭ 2,5 ha por ĉiu persono.

  • Eŭropano bezonis ĉirkaŭ 5 ha por sia vivnivelo. Se ĉiu homo vivus same, necesus disponi de du aldonaj planedoj.
  • Nordamerikano bezonis ĉirkaŭ duoblan kvanton kompare al eŭropano. Se ĉiu homo vivus kiel nordamerikano, necesus kvin aldonaj planedoj.
  • En Azio la ekologia premsigno situis ankoraŭ sub la biologia kapacito de la tero.

Sed en Azio troviĝas la plej grandaj popoloj, kiuj plej forte kreskas, ĉefe en Ĉinio kaj Hindio. Ĉar tiuj landoj nun adoptas okcidentan vivstilon kun granda konsumado de fosilaj energioj, ĉefe en Ĉinio kaj sud-orienta Azio, tio povos reprezenti mondskalan danĝeron.

Kelkaj ekzemploj de premsignoj

Laŭ Living Planet Report

Kontinento Lando
Nord-Ameriko 9,4 hektaroj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 11,9 hektaroj
Eŭropa Unio 4,8 hektaroj Usono 9,6 hektaroj
Eŭropo (ekster EU) 3,8 hektaroj Belgio kaj Luksemburgio 5,6 hektaroj
Averaĝa valoro 2,23 hektaroj Nederlando 4,4 hektaroj
Mezoriento kaj Mez-Azio 2,2 hektaroj Hungario 3,5 hektaroj
Sudameriko kaj Karibio 2,0 hektaroj Turkio 2,1 hektaroj
Disponebla ekologia premsigno 1,8 hektaroj' Brazilo 2,1 hektaroj
Azio kaj Oceanio 1,3 hektaroj Alĝerio 1,6 hektaroj
Afriko 1,1 hektaroj Ĉinio 1,6 hektaroj
Kenjo 0,8 hektaroj
Hindio 0,8 hektaroj

Civitaneca ilo

La ekologia premsigno, kondiĉe ke disponeblas la datumoj, ebligas al ĉiu rekte:

  • uzi statistikojn disponeblajn por kalkuli sian propran premsignon.
  • pli bone kompreni la rilaton kaj ligon inter urbaj kaj kamparaj zonoj.
  • pli bone kompreni la konsekvencojn de tutmondiĝo de ekonomio kaj forlokalizado.
  • mezuri la vojon irintan aŭ irontan por atingi elteneblan kaj egalrajtan evoluon.
  • kompari situacion de diversaj regionoj kaj ties evoluo.
  • montri dependecon de teritorio rilate al aliaj, ofte malpli riĉaj, por starigi pli justajn kaj egalrajtajn rilatojn.
  • montri, ke jam tiuj kiuj disponas simple justan vivnivelon jam uzas pli ol sian parton de ĉiuj disponeblaj rimedoj.

Ĉiu povas kaj devas mem agi por malpligrandigi sian ekologian premsignon[6]. La belga franclingva gazeto Le Soir aperigis en januaro 2006 i.a. jenajn konsilojn por malpligrandigo de ĉies ekologia premsigno.

  • uzi pli ofte (aŭ eĉ nur) publikajn transportilojn por veturi al laborejo,
  • uzi biciklon aŭ iri piede, se la distanco al laborejo estas malpli granda ol 5 km,
  • uzi elektron de "verda" provizanto; t.e. provizanto, kiu liveras elektron de akvo- aŭ ventgeneratoroj ktp.,
  • eviti vojaĝadon peraviadilan,
  • malpliigi la endoman hejtadon je 1 grado.

Referencoj

  1. 1,0 1,1 William Rees, "Ecological footprints and appropriated carrying capacity: what urban economics leaves out","Environment and Urbanisation Vol 4" no 2 Oct 1992
  2. Wackernagel, M. (1994), Ecological Footprint and Appropriated Carrying Capacity: A Tool for Planning Toward Sustainability. Ph.D. Thesis, School of Community and Regional Planning. The University of British Columbia. Vancouver, Canada.
  3. Global ecosystems 'face collapse' BBC News.
  4. Living Planet Report 2006 outlines scenarios for humanity's future. Global Footprint Network.
  5. Chambers, N. et al (2004) Scotland’s Footprint. Best Foot Forward. ISBN 0-9546042-0-2.
  6. Global Footprint Network "Ecological Footprint: Overview."

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.