Ekonomiko
Ekonomiko aŭ ekonomiscienco estas socia scienco, kiu studas ekonomion: produktadon, distribuon kaj konsumadon de servoj kaj varoj. Ekonomiko komparas ankaŭ diversajn kaj eĉ kontraŭdirajn teoriojn de ekonomiaj sistemoj. Ĉefa celo de studado de ekonomikistoj estas homa konduto kaj bonstato. Ĝenerale oni dividas la ekonomikon en makroekonomikon kaj mikroekonomikon.
Tre gravaj aspektoj en ekonomiko estas lokigo de resursoj, produktado, distribuo de komerco kaj konkurenco.
La vorto ekonomiko eliras el grekaj vortoj oikos (domo) kaj nomos (leĝo, normo).
Evoluo de ekonomika pensado
Oni povas akcepti, ke moderna ekonomiko komenciĝis en la fino de la 18-a jarcento kun Adam Smith, kiu fondis la tiel nomatan klasikan ekonomikan skolon, malgraŭ pli fruaj eltrovaĵoj ekzemple de hispanaj skolastikuloj aŭ psikokratoj, kiuj ankaŭ estis gravaj. Aliaj pensas ke fiziokrata skolo estas la unua scienca ekonomika skolo.
En la 19-a jarcento, Karl Marx sintezis diversajn skolojn de ekonomika pensado, socian distribuon de rimedoj kaj verkon de Adam Smith. Uzinte sisteman aliron de filozofo Hegelo, li verkis sian Kapitalon kaj kreis marksismon. Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj lia verko estis vaste kritikata de adeptoj de merkata ekonomio, unue de Neoklasika ekonomika skolo, poste de aliaj skoloj.
Komence de la 20-a jarcento ekonomiko ricevis trajtojn de statistika disciplino, do studado de ekonometrio ekestis gravega.
Evoluo de makroekonomiko el mikroekonomiko ekis kun Keynes en 1920 kaj estis sistemigita en 1930 de Keynes kaj aliaj pensistoj, konkrete kun partopreno de John Hicks. Multaj ekonomikistoj uzas kombinaĵon de neoklasika mikroekonomiko kaj Keynesa makroekonomiko. Neoklasika skolo rivalis kun monismo, formulita de Milton Friedman kaj asociita kun Universitato de Ĉikago.
Ekonomia sociologio
Ekonomia sociologio estas studo de sociaj kaŭzo kaj efiko de variaj ekonomiaj aferoj. Tiu fako povas esti larĝe konsiderite dividita en klasika kaj nuntempa periodo.
La klasika periodo koncernis partikulare kun moderneco (respektive modernigo) kaj ties konstituaj aspektoj kiuj estas raciigo, sekularigo, urbanizado, socia tavoligo, kaj tiel plu. Ĉar sociologio aperis dekomence kiel reago kontraŭ la kapitalisma modernigo, ekonomiko ludis gravan rolon en multo el la klasika sociologia priserĉado. La specifa termino "ekonomia sociologio" estis la unuan fojon stampita fare de William Stanley Jevons en 1879, poste uzata en verkoj de Émile Durkheim, Max Weber kaj Georg Simmel inter 1890 kaj 1920.[1]
Vidu ankaŭ
Mikroekonomiko
Makroekonomiko
- Imposto
- Inflacio
- Senlaboreco
- Produkto
- Produkto Nacia Malneta
- Malneta Enlanda Produkto
- Industrio
- Uzvaloro
Publika elekto
Rilataj temoj
- Alimondismo
- Alternativa ekonomiko
- Internacia komerco
- Tutmondiĝo
- Baza rento
- Konkura Inteligenteco
- Loĝistiko
- Loka ekonomiko
- Novmaltusanismo
- Mono
- Superbazaro
- Negativa mono
- Financa jaro
- Monda Komerca Organizaĵo
- Premio Nobel de Ekonomiko
- Ekonomia Modelo de Bretton Woods
- Ekonomia Geografio
Ekonomikistoj
- Maurice Allais
- Frédéric Bastiat
- Ronald H. Coase
- David Friedman
- Milton Friedman
- Friedrich August von Hayek
- Henry Hazlitt
- John Richard Hicks
- John Maynard Keynes
- Karl Marx
- Ludwig von Mises
- Vilfredo Pareto
- Llewelyn Rockwell
- Murray Rothbard
- Adam Smith
- Joseph E. Stiglitz
Eksteraj ligiloj
- ↑ Principles of Economic Sociology by Richard Swedberg – An extract. Alirita 2009-12-02.