Ekonomio de Haitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ekonomio de Haitio estas la plej malriĉa de Ameriko kaj de la Norda Hemisfero, tio estas, Haitio estas lando kun plej malgranda Malneta enlanda produkto per persono kaj unu el la plej neegalaj de la mondo. Ĝia laŭpersona rento estas ĉirkaŭ deka parto de tiu de ĝiaj najbaroj de la regiono de Karibio.

Historio

Historia komparo de la laŭpersona MEP de Haitio kun aliaj landoj de la ĉirkaŭaĵo.

Haitio estis kune kun Bengalio, unu el la koloniaj posedoj pli profitodonaj por la eŭropa koloniado. Fakte Haitio estis grandparte la fonto de la riĉeco de Francio en la 18a jarcento. Tamen, dum la lasta jarcento ĝi estis sub efektiva politika kontrolo de usona registaro de kiam ties armeo invadis Haition en 1915. La unua milita okupacio de Haitio fare de Usono, ordigita de la prezidanto Woodrow Wilson, daŭris de 1915 al 1934. Dum ĉi tiu periodo Usono apogis diktatorojn kiaj François Duvalier kaj lia filo Jean-Claude Duvalier kaj ili toleris la militan baton kontraŭ la unua prezidanto elektita demokratie post la diktatoreco de la Duvalieroj, Jean-Bertrand Aristide, kiu minacis per reformoj serioze demokratiaj ne konvenaj al la interesoj de la nordamerikaj investantoj.

Haitio ankoraŭ suferas la konsekvencojn de la puĉo de 1991 kaj la ekonomiaj politikoj kaj nerespondecaj financoj de la faktaj registaroj, kiuj akcelis forte la ekonomian malsupreniron de Haitio.

Post la puĉo, Usono adoptis sankciojn kaj la OAŜ estigis propra-volajn sankciojn, kiuj havis kiel celon revenigi la registaron konstitucian.

Post la milita puĉo kontraŭ Aristide, la haitia registaro montris sian devontigon kun la ekonomia reformo sugestita de la internaciaj fondusoj, per la alpreno de specifaj ekonomiaj kaj fiskaj politikoj kaj la enpotencigo de leĝaroj ordonantaj la modernigon de ŝtataj entreprenoj. Sub la ordono de la prezidanto René Préval (1996-2001), la ekonomia programo de la lando inkludis la liberaligon de la komerco kaj la tarifoj, kontrolon de la enspezoj de la registaro kaj pliigon de la fiskaj impostkolektadoj, reformo de la financa sektoro, kaj la privatigo de la ŝtataj entreprenoj.

Dosiero:Billet de banque haïti.jpg
Banka Bileto.

Ecoj de la ekonomio

La ekstera helpo estas esenca por la estonta ekonomia disvolviĝo de Haitio, la lando malplej evoluinta de Ameriko kaj unu el la plej malriĉaj de la mondo. Indikiloj sociaj kaj ekonomiaj montras ke Haitio falis sub aliaj landoj de malalta enspezo, aparte en la hemisfero, de kiam ĝi iniciatis la liberaligon de la ekonomio en la jardeko de la 1980-aj. La ekonomia stagno de Haitio estas la rezulto de netaŭgaj ekonomiaj politikoj, politika nestabileco, malabundeco de kultiveblaj teroj, media difekto, daŭra uzo de netaŭgaj teknologioj, manko de publika inversio en homaj rimedoj, migrado de grandaj grupoj de la loĝantaro labore kvalifikita kaj malforta ŝparado.


Notoj