Ekonomio de publika bono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekonomio de publika bono (originale en la germana Gemeinwohl-Ökonomie), estas ekonomia projekto malfermita al entreprenoj kaj iniciatita de la aŭstra ekonomikisto Christian Felber, kiu penas enkonduki kaj evoluigi veran daŭrigeblan ekonomion kaj realan alternativon al la financaj merkatoj en kiu nepre devas partopreni entreprenoj. [1][2][3]

Origino de la projekto de la Ekonomio de Publika Bono[redakti | redakti fonton]

La precedencoj datiĝas el 31-a de oktobro 2008, tago en kiu Christian Felber kune kun Frank Crüsemann, Ulrich Duchrow, Heino Falcke, Kuno Füssel, Detlef Hensche, Siegfried Katterle, Arne Manzeschke, Silke Niemeyer, Franz Segbers, Ton Veerkamp kaj Karl Georg Zinn subskribis la deklaron Frieden mit dem Kapital? Ein Aufruf wider die Anpassung der evangelischen Kirche an die Macht der Wirtschaft.[4] En la jaro 2009 Felber kunfondis Bewegungsstiftung Österreich (Movado Aŭstrujo), [5] kaj en 2010 komencis la projekton Demokratia Banko.[6]

En 2010, kun grupo de entreprenistoj, Felber komencis la praktikan disvolvon de la modelo de Ekonomio de Publika BonoEkonomio de la Komuna Bono, kiel reala alternativo al la merkata kapitalismo kaj al la laŭplana ekonomio.[7]

Ekonomio de Publika Bono[redakti | redakti fonton]

La Ekonomion de Publika Bono prezentas Christian Felber kiel alternativon ambaŭ al merkata kapitalismo kaj al la planekonomio. La projekto baziĝas sur ĝeneralaj kriterioj, sed ĝi devas esti malfermita modelo kiu devas konstruiĝi inter ĉiuj ĝiaj membroj.[7]

Juraj principoj de la Ekonomio de Publika Bono[redakti | redakti fonton]

Laŭ Felber, multaj konstitucioj kaj leĝoj enkorpigas la principon ke ekonomiagado servu la ĝeneralan intereson kaj, ĝenerale, la publikan aŭ komunan bonon (‘’common good’’ angle kaj ‘’Gemeinwohl’’ germane). Tiel, ekzemple, la bavara Konstitucio en Artikolo 151 deklaras:[7][8]

Citaĵo
 Ĉia ekonomiagado servas al la komuna bono. 

Laŭ Felber, por la efektivigo de la ekonomio de publika bono, oni devas nur adapti la realan kapitalisman ekonomion (en kiu superregas valoroj kiel profitavideco kaj konkurenco) al la konstituciaj principoj kiujn enkorpigas, inter aliaj, la Konstitucio de Bavario.

Principoj de la Ekonomio de Publika Bono[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de publika bono devas sekvi aron da bazaj principoj kiuj reprezentas homajn valorojn: konfidon, honestecon, respondecon, kunlaboron, solidarecon, malavarecon kaj kompaton, inter aliaj.

Por la defendantoj de la ekonomio de la publika bono, tiuj kompanioj kiuj regos sin de tiuj principoj kaj valoroj devas ricevi jurajn avantaĝojn kiuj ebligos al ili transvivi la nuntempajn valorojn de profitavideco kaj konkurenco.

En la nuna reala ekonomio oni mezuras la ekonomisukceson per valoroj aŭ indikiloj monaj kiel la malneta enlanda produkto kaj la profito , kiuj forlasas la homojn kaj la naturan medion en kiu ni vivas. Tiuj indikiloj diras al ni nenion pri ĉu estas milito, ĉu ni vivas en diktaturo, ĉu ni troekspluatas la medion, kaj tiel plu. Sammaniere, la fakto ke entrepreno enpoŝigas profiton diras al ni nenion pri la kondiĉoj de ĝiaj laboristoj aŭ pri tio kion ili produktas aŭ kiel oni produktas.

La bilanco de la publika bono mezuras kiel entrepreno kondutas sin rilate al la homa digno, la solidareco, la socia justeco, la ekologia daŭrigeblo, la demokratio kun ĉiuj siaj provizantoj kaj klientoj.[7]

Fine, la pritakso de tiuj valoroj povos permesi al la konsumantoj elekti produktaĵojn.

Felber proponas limigon al la privata posedo kaj al la heredo.[7]

Realigo de la projekto[redakti | redakti fonton]

La efektivigo de la teoria modelo komenciĝis en Oktobro 2010 kun grupo de kompanioj el pluraj landoj kiuj aktive partoprenas volonte plenumantaj la postulojn de la projekto de la ekonomio de publika bono. La grupo konvertiĝis al politika movado kiu premas la registaron por ke ĝi traduku la teoriajn principojn definitive en leĝojn.[7]

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 2011 - L'Economie citoyenne – ou quand l’intérêt général s’invite dans le bilan des entreprises, Actes Sud, ISBN 978-2-7427-9698-4
  • 2010 - Die Gemeinwohl-Ökonomie – Das Wirtschaftsmodell der Zukunft, ISBN 978-3-552-06137-8

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

hispane
germane


Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Economía del bien común » el la hispanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 4124139 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)