Ekonomio en nazia Germanujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biletoj de kvin Regnaj Markoj.

La ekonomio de nazia Germanujo estis regata en la komenco de grava krizo. La detruoj de la Unua Mondmilito kaj la sekva Traktato de Versajlo kun sia dikto de militotributoj kaŭzis jardekon da ekonomiaj problemoj, ekzemple la inflaciegon en la komenco de la 1920-aj jaroj. Post la borsorompiĝo de 1929 la ekonomio de Germanujo, same kiel tiuj de la aliaj kapitalismaj landoj, suferis la efikojn de la Granda Depresio kun alarmaj kvotoj de senlaboreco.

Je la momento de la potencopreno de Hitler en 1933 la ekonomio fariĝis grava faktoro por la stabiliĝo de la nazia potenco. En 1934 la ministro de ekonomio, Hjalmar Schacht, survojigis politikon de publikaj elspezoj, celante aparte publikajn laborojn kiel la konstruado de aŭtovojoj. Krome li malgrandigis la buĝetan deficiton kaj luktis kontraŭ la inflacio per monkreado de los rimedo de la tiel nomataj „Mefo-Kambioj“, paralela moncirkulado, per kiuj la ŝtato pagis la entreprenojn. Tiu sistemo servis por la financado de la rearmiĝo per nur unu miliono de Imperiaj Markoj da kapitalo. Karakterizate de forta intervenismo, de politiko de publikaj laboroj kaj de malvolvo de la militindustria sektoro la ekonomio komencis refortiĝi. En 1938 la senlaboreco malaperis kaj eĉ mankis laboristoj por okupi la liberajn laborpostenojn. Malgraŭ la laŭŝajna sukceso la pubikaj elspezoj realigataj fare de Hitler estis pli altaj ol la ekonomia kresko, pro kio la ŝtatŝuldoj pliiĝis. Kvankam oni progresigis la aŭtarkion, Germanujo ne posedis ĉiujn krudmaterialojn, kiujn ĝi bezonis, pro kio la importoj restis tiel altaj kiel antaŭe.

La Dua Mondmilito kaj la komenco de militekonomio kondukis Germanujon en periodon de prirabo kaj destruo, malgraŭ ke ĝi esti sorbinta las ekonomiajn kaj industriajn strukturojn de la teritorioj okupitaj en Eŭropo kaj la ekspluato de deportitaj deviglaborantoj. La fino de nazia Germanujo lasis la landon en situacio de ekonomia kolapso kaj inflaciego, kiu komenciĝis sub la regado fare de la aliancana okupantaro.

Literaturo

  • Tooze, Adam (2006). The Wages of Destruction: The Making and the Breaking of the Nazi Economy. Novjorko: Viking, ISBN 978-0-670-03826-8.
  • Dean, Martin (2008). Robbing the Jews - The Confiscation of Jewish Property in the Holocaust, 1935 - 1945. Kembriĝo: Cambridge University Press.
  • Mason, Timothy y Richard Overy (1989). "Debate: Germany, “Domestic Crisis” and War in 1939". Past and Present, 122: 200-240. Reimpreso como “Debate: Germany, 'domestic crisis’ and the War in 1939” en: The Origins of The Second World War, eldonita fare de Patrick Finney kaj Edward Arnold. Londono: 1997, ISBN 0-34-067640-X.