Ekonomio en transiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Transir-ekonomioekonomio en transiro estas ekonomio kiu ŝanĝiĝas de centra planita ekonomio al libera merkato. La ekonomioj en transiro spertas ekonomian liberaligon, kie merkatfortoj metas prezojn prefere ol centra planita organizo kaj komercaj baroj estas forigitaj, privatigo de registar-posedataj entreprenoj kaj rimedoj, kaj la kreado de financa sektoro por faciligi la makroekonomian stabiligon kaj la movadon de privata kapitalo. La procezo estis uzita en Ĉinio, la antaŭa Sovetunio kaj komunismaj landoj de Eŭropo, kaj multaj triamondaj landoj.

La transiroprocezo estas kutime karakterizita de la ŝanĝiĝado kaj kreado de institucioj, precipe privataj entreprenoj; ŝanĝoj en la rolo de la ŝtato, kiel la kreado de ĝisfunde malsamaj registaraj institucioj kaj la apogo al privat-posedataj entreprenoj, merkatoj kaj sendependaj financejoj. Resume, transiro implikas la funkcian restrukturadon de ŝtataj institucioj esti provizanto de la kresko kun la privata sektoro ĝia motoro.