Ekoregiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ekoregiono Cerado, (Sudameriko)
Ekoregionoj de la evergladoj kaj de la sud-floridaj rokejoj (Florido, Usono), limigita far la WWF, sude de la flava linio. Bildo (NASA) el artefarita satelito

La ekoregiono (ekologia regiono) estas la tria plej granda, kaj ekologie kaj geografie difinita areo. Ekoregionoj kovras relative vastajn tersupraĵajn aŭ akvajn areojn, kaj ampleksas karakterizajn, geografie malsamajn kunigaĵojn de naturaj komunumoj kaj specioj. La biodiverseco de flaŭro, faŭno kaj ekosistemoj kiu karakterizas ekoregionon emas distingiĝi de tiu de aliaj ekoregionoj.

Pluraj internaciaj organizaĵoj estas starigintaj listojn de ekoregionoj, ekzemple la Monda Natur-Fonduso (WWF). La areoj difinitaj de ĉiu el tiuj organizaĵoj ne estu konfuzitaj ĉar ili ne uzas la samajn kriteriojn de indiko.

Difino/limigo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas modelo de ekosistemoj kiu ĉiam revenas, asociata kun distingigaj kombinaĵoj de grundo kaj pejzaĝo kiuj karakterizas tiun regionon [1]. Omernik (2004) difinas ekoregionojn kiel : " areoj en kiuj oni trovas spacan analogion je karakterizoj de geografiaj fenomenoj asociataj kun diferencoj de kvalito, sano kaj integreco de ekosistemoj" [2]. Karakterizoj de geografiaj fenomenoj povas inkluzivi geologion, fizikan geografion, vegetaĵaron, klimaton, hidrologion, tersupraĵan kaj akvan faŭnon, kaj grundon, kaj povas ĉu jes, ĉu ne inkluzivi la influon de homa agado (ekzemple: modeloj de teruzado, ŝanĝoj de vegetaĵaro).

Graveco[redakti | redakti fonton]

La uzo de la termino ekoregiono rezultas el impulso de intereso pri ekosistemoj kaj ilia funkcionado. Precipe, oni konscias pri malkonsentaĵoj rilate al spaca skalo je la studado kaj aranĝado de pejzaĝekologio. Estas ĝenerale agnoskita ke interligitaj ekosistemoj kombiniĝas por konstitui tutaĵon kiu estas "pli granda ol la sumo de siaj partoj". Estas multaj klopodoj por respondi al ekosistemoj en entegrita maniero por realigi "multfunkciajn" pejzaĝojn, kaj diversaj cel-grupigoj ekde agrikulturaj esploristoj ĝis naturprotektistoj uzas la "ekoregionon" kiel unuo de analizo.

La Tutmondaj 200 estas la listo de ekoregionoj identigitaj de la WWF kiel prioritataj por la naturprotekto.

Ekologio-bazitaj movadoj kiel bioregionismo certigas ke ekoregionoj, prefere al arbitre difinitaj politikaj limoj, provizas je pli solida fundamento por la fondo kaj estrado de homaj komunumoj, kaj estas proponintaj ekoregionojn kaj akvokolejtajn areojn kiel bazo por bioregionismaj iniciatoj.

Tersupraĵo[redakti | redakti fonton]

Tersupraĵaj ekoregionoj estas distingendaj de dolĉakvaj kaj de maraj ekoregionoj. En tiu kunteksto tersupraĵa estas uzata signifante "el grundo aŭ el roko", prefere al la pli ĝenerala termino tera (kiu ankaŭ inkludas oceanojn). Ekologoj de la WWF nuntempe dividas la tersupraĵon en ok ekozonojn entenante 867 pli malgrandajn ekoregionojn. 238 el ili estas klasifikataj en la tiel nomata Tutmondaj 200 kiel la plej karakterizaj por la diversaj tipoj de habitatoj de nia planedo. La kreaĵo de la WWF estas sintezo de multaj antaŭaj klopodoj al la difino kaj la klasifiko de ekoregionoj. Multaro akceptas tiun klasifikon kiel tre definitivan, kaj iuj proponas ĝin konsidere iniciatoj de regiona ekologia demokrateco [3].

La WWF arigas certajn ekoregionojn al ekoprovinco (aŭ biolando), kiun ĝi difinas kiel "geografia grupo de ekoregionoj kiu povas enteni diverstipajn biomojn, sed kiu prezentas fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, biologio)."

Maroj kaj oceanoj[redakti | redakti fonton]

Bildo de la Tero, prenita en 1972 de la ekipo de la Apollo 17. Proksimume 72% de la surfaco de la Tero (areo de 361 milionoj da km²) konsistas el oceanoj.

Maraj ekoregionoj estas partoj de la mondaj oceanoj, kiel difinitaj de la WWF konsidere naturprotektaj agadoj por maraj ekosistemoj.

La WWF klasifiko arigis la individuajn ekoregionojn en 13 marajn regnojn, kiuj reprezentas la ĝeneralajn latitudajn partigojn de polusaj, mezvarmaj kaj tropikaj maroj, kun subdividoj surbaze de la oceanaj basenoj. La maraj regnoj estas partigitaj en 62 Marajn provincojn, kiuj inkludas unu aŭ pli el la 232 maraj ekoregionoj. [4]. La sistemo uzata por indiki kaj klasifiki marajn ekoregionojn estas analoga al tiu uzata por tersupraĵaj ekoregionoj. Ĉefaj tipoj de habitatoj estas identigitaj : polusaj, klimate mezvarmaj maroj kaj kontinentaj platformoj, mezvarmaj elspruĉoj, tropikaj elspruĉoj, tropikaj koralrifoj, pelagaj zonoj, abismaj zonoj, Hadesaj zonoj (profunda submara fosego). Tiuj estas analogaj al la tersupraĵaj biomoj. Gravaj biogeografiaj regnoj, analogaj al la ok tersupraĵaj ekozonoj, reprezentas vastajn teritoriojn de la oceanaj basenoj : Norda Mezvarma Atlantiko, Orienta Tropika Atlantiko, Okcidenta Tropika Atlantiko, Suda Mezvarma Atlantiko, Norda Mezvarma Hinda-Pacifika Oceano, Centra Hinda-Pacifika Oceano, Orienta Hinda-Pacifika Oceano, Okcidenta Hinda-Pacifika Oceano, Suda Hinda-Pacifika Oceano, Antarkto,Suda Oceano, Arkta Oceano, kaj Mediteranea Maro.
La klasifiko de la maraj ekoregionoj ne estas disvolviĝita je la sama nivelo de detalo kaj amplekso kiel tiu de la tersupraĵaj ekoregionoj. Nur la prioritate konservendaj areoj de la Tutmondaj 200 estas listigitaj.

Nemaraj akvoj (ĝenerale nesalaj)[redakti | redakti fonton]

Nesal-akvaj ekoregionoj [5] kovras la biotopojn de aparta geografia areo, inkluzive riverojn, lagojn, kaj malsekejojn. Nesal-akvaj ekoregionoj malsimilas tersupraĵajn ekoregionojn, kiuj identiĝis kun teraj vivkomunumoj, kaj marajn ekoregionojn, kiuj estas vivkomunumoj de oceanoj.

La Monda Natur-Fonduso (WWF) identigis 426 nesal-akvajn ekoregionojn. Tiuj ĉi enhavas sep ĉefajn tipojn de biotopojn : riverojn, riverajn fontejojn , riverdeltojn, riveretojn, lagegojn, lagojn, kaj sekajn fluejojn.

Pluraj nesal-akvaj ekoregionoj estas listigitaj en la Tutmondaj 200, la prioritataj ekoregionoj por la konservado de la biodiverseco. El tiuj ĉi troviĝas Lago Biŭa en Japanujo.

En 2008 nova mapo kaj listo pri la nesal-akvaj ekoregionoj, kovrante la tutan tersupraĵon, estis publikigitaj. [6]

Listo de ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Brunckhorst, D. 2000 : Bioregional planning: resource management beyond the new millennium. Harwood Academic Publishers, Sydney, Australia
  2. angle Omernik, J.M., 2004 : Perspectives on the Nature and Definition of Ecological Regions. Environmental Management 34 Supplement 1, pp. 27-38.
  3. angle WWF : Terrestrial Ecoregions
  4. angle WWF : Marine Ecoregions of the World
  5. angle WWF : Dolĉakvo-ekoregionoj (WWF)
  6. angle Abell RA et al. 2008 : Freshwater Ecoregions of the World : A New Map of Biogeographic Units for Freshwater Biodiversity Conservation, BioScience 58 No. 5: 403-414