Ekosocialismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekologia socialismo estas politika tendenco, kiu ligas la tradiciajn celojn de la laborista movado kaj la naturprotektisman movadon. Kontraste al verda partio, kiu plej ofte havas individuisman aŭ anarkiisman mondpercepton, kiu ne profunde kritikas la merkatekonomion, la ekosocialismo baziĝar sur kritiko de kapitalismo. La kapitalismo estas la vera kaŭzo de la ekologiaj problemoj kaj finfine nur per kompleta abolo de kapitalismo eblas harmonia vivo kun la naturo.

La ekosocialistoj estas minoritato en la socialismaj, socialdemokrataj kaj komunismaj partioj, kvankam ĝenerale la rekono de la ekologiaj problemoj kreskas tutmonde. En kelkaj landoj ekzistas specialaj ekosocialismaj partioj aŭ grupoj, kiuj estas sendependaj de granda partioj.

Ekosocialismo baziĝas sur elementoj de la laborista movado, ekzemple la Turisma Asocio La Naturmamikoj, kiu komencis antaŭ pli ol 100 jaroj malkovri kaj savi la naturan belecon.

En Germanio

En la la nove fondita partio Die Grünen (verda partio) ekzistis la grupo Ökosozialisten, kiu akiris post la retiriĝo de la dekstraj tendencoj en la jaro 1980 decidan rolon. Ĝia reprezentanto Rainer Trampert estis estrarano ekde 1982 kaj prezidanto en 1987. Poste la anoj de la grupo retiriĝis, iris al aliaj partioj, nome PDS aŭ fondis aliajn projektojn. Kialo estas la plifortigo de t.n. Realo-alo en la partio, reprezentata de la post federacia ministro Joseph Fischer, kiuj perfidis la bazajn ideojn de la verda movado, subtenis la partoprenon en militoj kontraste al la pacifisma fundamento kaj toleris kompromisojn en bazaj politikaj agokampoj, ekzemple atomenergio (jardeka garantio de funkcio anstataŭ tuja malŝalto).

En la nuna partio Die Linke estas subgrupo kun la nomo Ökologische Plattform (Ekologia platformo), kiu estis aktiva en la antaŭa partio PDS. Ĝi estis fondita de personoj, kiuj estis aktivaj en la ekologia movado de GDR, ĉu en grupoj de la eklezio, ĉu en naturprotektaj grupoj de Kulturbund der DDR. Ĝi havas bultenon "Tarantel", kiu aperas sur papero kaj estas videbla en la reto.

Ĉirkaŭ la verkistino kaj eksa membro de la verda partio Jutta Dithfurt estas la grupo ÖKOLINX.

La branĉo de la internacia asocio de naturamikoj nomiĝas Touristenverein Die Naturfreunde. Ĝi estas tradicie proksime al la socialdemokrata partio.

Vidu ankaŭ