Ekoturismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekologia turismo en Nepalo: Turistoj rajdas hindan elefanton en nepala nacia parko kaj rigardas hindan rinoceron. La elefanto, male al la ĵipo, ne timigas la rinoceron kaj ne detruas la naturan medion, en kiu ĝi vivas.

Ekoturismo - aŭ "verda turismo" - estas mediprizorga turismo[1] aŭ turismo kiu estas respondeca rilate al la naturmedio.

Faktoro de ekologio iĝis nun unu el plej gravaj flankoj de turismo: nun ekoturismo fariĝas tre disvolviĝinta branĉo de turisma industrio.

Laŭ proksimumaj taksoj en diversaj regionaj de la mondo ekoturismo ampleksas ĉirkaŭ 20-60% de ĉiaj partoj de turismo. Necesas noti, ke nun ekoturismo daŭrigas disvolvigi plirapide ol antaŭen, ĝi iĝas nedeprenebla parto de homara civilizacio.

Problemo de ekoturismo estas, ke la vidindaj regionoj ofte troviĝas en foraj landoj kaj estas atingeblaj nur per aviadilo. Registaroj ekkonas la utilon de ekoturismo kaj blokas grandajn terenojn por bestoj sen demandi la antaŭajn homajn loĝantojn. Nomadoj kaj ĉasistoj perdas sian tradician terenon aŭ ne plu rajtas ĉasi kaj uzi por propra bezono certajn bestojn, ekzemple balenojn.

La ekologia flanko ofte estas reduktita al la rigardo de raraj bestoj kaj plantoj, sen rigardo de la energikonsumo kaj de la foruzo de krudmaterialoj pro la vizitantoj. La plej bona ekoturismo okazas en la hejma regiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Raporto pri libromanuskripto kun la titolo Ekoturisma vortareto, p. 8, Akademio de Esperanto, Sekcio pri faka lingvo, la 15-an de aprilo 2011

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Respondeca turismo