Ekovilaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekovilaĝo estas tia vilaĝo, kiu estas organizita sur ekologiaj, naturamikaj principoj kaj estas loĝata de 10-50 ĝis 150 homoj.

La ekovilaĝo estas eta komunumo unuiĝinta sur ekologiaj, sociaj aŭ spiritaj valoroj (ekz. kredantoj de Hare-Kriŝna). Ĝi konsistas el homoj, kiuj intence elektis la alternativan vivstilon. La loĝantoj trarompas la tradiciajn formojn de la komunuma kutimo, la larĝskalan konsumismon, la detruon de la natura loĝloko, urban disetendiĝon, industrian agrikulturon, kaj anstataŭ la elĉerpeblaj energifontoj provas uzi lokajn fontojn. Tiu modelo de la kolektiva agado similas al tiu de Ten Thousand Villages, kiu apogas la samrajtan komercon de la varoj dismonde.

La principoj de ekovilaĝo aplikeblas ankaŭ por urbaj kaj provincaj komunumoj, samkiel en la evoluintaj kaj evoluantaj landoj. Porparolantoj vidas la infrastrukturan sendependecon kaj la elteneblan vivformon (ekzemple, la volan simplecon) de la loĝantoj kun la minimuma komerco kun la ekstera mondo, ekoregiono. Provincaj ekovilaĝoj bazatas sur organika kultivado, permakulturo kaj aliaj agmanieroj, kiuj antaŭhelpas la funkciadon de la ekosistemo kaj biodiverseco.

Ekovilaĝo ĝenerale laboras krom la supre menciitaj per:


Aktualaj ekovilaĝoj

  • En Hungario entute vivas 100 familioj en 7 ekovilaĝoj. Ili aĉetis, okupis forlasitajn vilaĝetojn.:
    • Galgahévíz (planita); ĉiu domo estos konstruita el pajla adobo, ligno. La vilaĝo havas propran akvopurigilon. La doma puloakvo puriĝos biologie. [1]
    • Gömörszöllős
    • Agastyán
    • Krisnavölgy (vilaĝo de la Hare-Kriŝna kredantoj )
    • Visnyeszéplak
    • Gyűrűfű
    • Máriahalom

En Germanio (inter aliaj):

    • Sieben Linden (de, retejo) proksime de la vilaĝo Poppau (Saksio-Anhalto) ekde 1997 kun 42 hektaroj da grundo; 25 ha da arbaro, 6 ha konstruareo, 11 ha da agro, ĝardeno kaj herbejo. La ekovilaĝo estas subdividita je najbararoj. Ĉiu el ili

sekvas specifan idearon kaj vivomodelon.

Eksteraj ligiloj