Eksciu, ke... estis E-informilo eldonita en Sovetunio kaj Rusio. La informilo estis lanĉita de Andrej Ananjin en 1986 jaro. Ekde komenco la informilo estis anoncita jene:
Tamen ĝi estis firme ligita kun Andrej Ananjin kaj kiam li ekloĝis en Kemerova provinco oni ne plu eldonis la informilon en Volgogrado, sed daŭrigis eldonadon en Taŝtagol. Jen kiel estis anoncite en Eksciu, ke...:
„ Pro forveturo de "Ek"-redaktoro al Siberio, kie li kaj kelkaj aliaj e-istoj provos administri turisman bazejon, la nuna adreso de "Ek" ne plu estas valida. La nova estos anoncita en sekva numero.[2][3]”
Kvanto de abonantoj de la informilo variis de jaro al jaro. En adresaro de Adresaro de Eksciu, ke... '90 jam estis menciitaj 274 personoj kaj 25 E-kluboj[4]. Tamen la adresaro mem havis eldonkvanton 400 ekzempleroj.