Ekslibriso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekslibriso de la universitata biblioteko Vilno

Ekslibriso (aŭ libromarko) estas libro-etikedo, kiu surhavas la nomon de la posedanto de la libro kaj la tekston ekslibriso, aŭ latine ex libris tio estas el la libroj de.... oni gluas ĝin plejofte malantaŭ la unuan kovrilon de la libro, aŭ eventuale sur iun el la komencaj paĝoj.

Historio

La plej fruaj ekslibrisoj estas el la 15-a jarcento el Aŭstrio kaj Germanio. En la 19-a jarcento ili populariĝis en Eŭropo, oni kolektis ilin, studis ilin kaj publikigis traktaĵojn pri la temo.

Farado kaj aspekto

Originalan ekslibrison faras artisto, plejofte gravuristo, kaj la etikedojn oni produktas per diversaj presprocedoj. Ĝenerale artisto faras ekslibrison laŭ mendo. Kelkfoje artisto proponas ekslibrison spontane al iu famulo.

Ekslibrisoj ofte surhavas portreton, insignon aŭ iun simbolon de la posedanto, de ŝia aŭ lia profesioŝatokupo.

Ekslibriso estas presita, skribita, kaligrafiitadesegnita sur papero aŭ aliaj materialoj. Ofte ekslibriso estas vera artaĵo, multkolora kaj lerte farita. Kelkaj homoj volas havi plurajn ekslibrisojn, kiujn ili gluas en libroj laŭ ties temoj, ekzemple unu por beletraĵoj, unu por sciencaj libroj ktp.

Kolektado

Ekslibriskolektantoj havas naciajn kaj internacian asociojn. Al la kongresoj venas ankaŭ kelkaj artistoj, kiuj reklamas kaj vendas siajn artaĵojn.

La valoro de ekslibriso dependas de diversaj faktoroj, ofte de personaj opinioj kaj ŝatoj. Markoj malnovaj kaj de famuloj estas pli valoraj. Ligno- kaj ŝtalgravuraĵo estas pli valoraj ol serigrafio kaj ofseto, tio signifas, ke se iu volas akiri iun lignogravuraĵmarkon li aŭ ŝi devas doni eble multajn serigrafmarkojn interŝanĝe.

Esperantaj ekslibrisoj

La du mondmilitoj perdigis multon da esperantaj materialoj enhavantaj ekslibrisojn de fruaj esperantistoj. Konataj estas ekslibrisoj i.a. de:

Eksteraj ligiloj