Ekspedicio La Pérouse

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ludoviko la 16-a donanta instrukciojn al La Pérouse.

La ekspedicio La Pérouse estas scienc-esplora vojaĝo komandata ekde 1785 de Jean-François de La Pérouse, kaj sub impulso de la reĝo de Francio Ludoviko la 16-a, por esplori Pacifikon laŭ James Cook kaj eĉ efektivigi ĉirkaŭnavigadon de la terglobo. La ekspediciaj ŝipoj, Boussole kaj Astrolabe, grundis en Vanikoro kio finis la ekspedicion en 1788. Postvivantoj provizore ekloĝis surloke antaŭ ol malaperi.

La sorto de la ekspedicio, restinta mistera dum pluraj jaroj, okazigis plurajn serĉajn ekspediciojn. Inter 1791 kaj 1794, la ekspedicio Entrecasteaux estis konfidita al la subadmiralo Antoine Bruny d'Entrecasteaux. En 1825, Dumont de Urville, tiam gregata kapitano, forte kortuŝita per la sorto de tiu ekspedicio, estris novan ĉirkaŭnavigadon, kiu deiris de Toulon la 25-an de aprilo. Necesis atendi ĝis 1826-1827, kiam la komerca kapitano Peter Dillon malkovris restaĵojn de la ŝiprompiĝo en Vanikoro, Santakruzaj insuloj (Salomonoj), norde de Vanuatuo. Pluraj plonĝadoj sur la loko ebligis situigi la ŝipruinaĵojn en la jardeko de 1960, same kiel pluraj kampanjoj de submara arkeologio, kondukataj de la asocio Salomon, inter 1981 kaj 2009.

Origino[redakti | redakti fonton]

En 1783, post la traktato de Parizo, Jean-François de La Pérouse estis elektita de la markizo De Castries, ministro pri maro, kaj de Ludoviko la 16-a[Note 1] por regi ekspedicion ĉirkaŭ la mondo[Note 2] por kompletigi la malkovrojn de James Cook en Pacifiko[Note 3].

La reĝo Ludoviko la 16-a lanĉis unu el la plej grandaj scienc-esploraj ekspedicioj en sia tempo. Li deziris korekti kaj fini la surmapigon de la planedo, starigi novajn komercajn kontorojn, malfermi novajn marvojojn ĉirkaŭ la mondo, pliriĉigi sciencajn konojn kaj kolektojn.

Ĉiuj scienculoj estis invititaj sciigi specojn de esplorado plej taŭgajn por progresigi homajn konojn ; kaj pluraj el ili surŝipiĝis sur la ŝipoj de la Pérouse, kun klara komisio zorgi pri la elektitaj esplorpunktoj (vidi : Robert de Lamanon kaj Jean-André Mongez).

Tiel, dum preskaŭ de tri jaroj, La Boussole, ŝipo komandata de La Pérouse, al kiu la ekspedicia komandado estis donita, kaj l'Astrolabe ŝipo komandata de Paul Fleuriot de Langle, trairis la oceanojn de la terglobo (Brazilo, Ĉilio, Paskinsulo, Havajaj Insuloj, Alasko, Kalifornio, Makao, Filipinoj, Japanio, Kamĉatko, Aŭstralio…).

La ekspedicio, konsistanta el 220 homoj, forlasis Breston la 1-an de aŭgusto 1785 sur du ŝipoj, la Boussole kaj la Astrolabe, gabaroj, komercaj ŝipoj je 500 toneloj reklasitaj kiel fregatoj por la celo.

Konsisto[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de membroj de la ekspedicio La Pérouse.

Multaj scienculoj partoprenis la ekspedicion : unu astronomo, unu kuracisto, tri naturalistoj, unu matematikisto, tri desegnistoj, fizikistoj, unu milita interpretisto, unu horloĝisto, unu meteologo, same kiel pastroj kun scienca eduko. La celoj estis multaj : geografiaj, sciencaj, etnologiaj, ekonomiaj (esploro de ĉasebelecoj de balenoj aŭ dekoilektado de peltoj), sed ankaŭ politikaj kun ebla starigo de francaj bazoj aŭ de koloniaj kunlaboroj kun la hispanaj aliancanoj en Filipinoj. La esplora kampanjo devas konduki ilin sur norda kaj suda Pacifikoj, eĉ sur la bordoj de Fora Oriento kaj Aŭstralio. La rezultoj de la ekspedicio estis konitaj per mesaĝoj en la ŝiphaltejoj kun ligiloj al la eŭropaj landoj.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Memoriga tabulo en Brest
Ŝipo Boussole altmare, laŭ artisto de la 20-a jc.

Ekde marto 1785, La Pérouse proponis ke Paul Monneron, kiu estis elektita kiel ĉefinĝeniero de la ekspedicio, iru al Londono por akiri la lastajn konkludojn pri la kontraŭskorbutaj kuraciloj rekomenditaj de Cook. Lia komisio celis ankaŭ akiri informojn pri interŝanĝaj objektoj uzitaj de Cook. Plie, li povis aĉeti sciencajn ilojn fabrikitaj en Anglio[Note 4]

Fakto pli konata de tiu komisio, Joseph Banks aliris al la Royal Society por akiri pruntedonon de klinkompason, kiu apartenis al Cook. Monneron aĉetis ankaŭ la sciencajn instrumentojn de la listo preparita de Fleurieu, petante la plej grandajn anglajn firmaojn, aparte Ramsden. Li eĉ superis la instrukciojn de Fleurieu akirante por ekzemplo novtipan sekstanton.

La vojaĝo de Monneron sendube estas la plej bona ekzemplo de tio kion reprezentis la antaŭiro de Cook, referenco fidele kopiita, sed espereble superpasebla per zorgema preparado.

Siaflanke, la astronomo kaj geografoj de la ekspedicio paŭsis siajn labormetodojn sur tiuj de Cook, fonditaj sur la kuniĝo de du metodoj por komputi longitudon — distance de la luno al la suno kaj preciza kronometro — sekvata de triangulado per teodolito, aŭ per biroj faritaj de la ŝipo, similaj al tiuj kiujn la angla navigisto faris por siaj mapoj de la pacifikaj insuloj. Por la biroj, la metodo rekomendita de Paul Fleuriot de Langle estis ĝusta imito de tiu de Cook. Pri geografio, La Pérouse montris laŭ decida maniero la absolutan ekzaktecon kaj la certecon de la metodoj elprovitaj de Cook. Ekde lia vojaĝo, la solvado de la problemo de longitudoj fariĝis evidenta kaj la mapofarado atingis sciencan precizecon. Ĝenata kiel estis Cook per la konstantaj brumoj sur la nordokcidenta bordo de Ameriko, li ne ĉiam sukcesis desegni kompletan mapon, sed li kontribuis al la forigo de mankoj.

Al Alasko[redakti | redakti fonton]

  • 1a de aŭgusto 1785, deiro de Brest
  • 1-13a de aŭgusto, Madejro

Tenerifo[redakti | redakti fonton]

Trindado kaj Martim-Vazo[redakti | redakti fonton]

La 18-an de oktobro, en Trindado kaj Martim-Vazo[Note 6].

Insulo Sankta-Katerina[redakti | redakti fonton]

La 9-an de novembro, la ekspedicio estas en insulo Sankta-Katerina[Note 7].

Horna Kabo[redakti | redakti fonton]

Rencontiĝo kun la loĝantaro de Paskinsulo kaj de ties « monumentoj ».

La ekspedicio preterpasis la Hornan Kabon en januaro 1786.

Ĉilio[redakti | redakti fonton]

De la 24-a de februaro ĝis martoduono, la ekspedicio enketis pri la hispana kolonio de Ĉilio en Koncepciono.

Paskinsulo[redakti | redakti fonton]

La fregatoj 'Astrolabe kaj Boussole ankritaj antaŭ insulo Maui.

Ĝi haltis en Paskinsulo la 10-an de aprilo. Por La Pérouse la malkovro de la mondo estis ankaŭ malkovro de la homoj

Havajo[redakti | redakti fonton]

La 28an kaj 29an de majo, la ekspedicio estis en Mowee (nun Maui) en la insularo Sandviĉo (nun Havajo)[Note 8]

Alasko[redakti | redakti fonton]

La rompiĝo de du ŝalupoj piede de monto Sankta-Eliaso en Alasko en 1786 kostis la vivon de 21 personoj.

La ekspedicio atingis Alaskon, kie La Pérouse albordiĝis ĉe monto Sankta-Eliaso fine de junio 1786 kaj esploris la ĉirkaŭaĵon. Li tiel vizitis la indianojn Tlingitoj.

Barĝo kaj du ŝalupoj transportantaj 21 homojn malaperis en la fortaj fluoj de la golfo nomumita « Haveno de la francoj » de La Pérouse (nun golfo Litujo). Joseph de Raxi de Flassan regis la kanoton de Astrolabe.

Kalifornio[redakti | redakti fonton]

Poste, ĝi haltis en Monterey meze de septembro 1786[Note 9] en Kalifornio, kie li priskribis la franciskanajn misiojn kaj skribis kritikajn notojn pri la konduto rilate indianojn[Note 10].

Marianoj[redakti | redakti fonton]

La 14-an de decembro 1786, la ekspedicio haltis en Marianoj.

Japanio kaj Rusio[redakti | redakti fonton]

Makao[redakti | redakti fonton]

La haveno de Makao en 1787, en la tempo de la paso de la ekspedicio La Pérouse.

Poste, li denove trairis Pacifikon, haltante en la portugala kolonio de Makao de la 3-a de januaro ĝis la 5-a de februaro, kie li vendis pletojn aĉetitajn en Alasko, dispartigante la profiton inter si kaj sia ŝipanaro. La naturalisto kaj kronikisto de la ekspedicio, Jean-Nicolas Dufresne (1747-1812), forlasis la ekspedicion en Makao la 1-an februaro 1787[1], por rekonduki al Francio la loglibron de la memoraĵoj de la unua parto de la ekspedicio La Pérouse.

Manilo[redakti | redakti fonton]

Post halto en Manilo tiam sub hispana influo, riparoj estis farataj de la fino de februaro ĝis la mezo de aprilo. La Pérouse forlasis Filipinojn la 10-an de aprilo, por iri ĉe la bordoj de Tartario kaj de la insuloj de Japanio. Tiu parto de la globo estis konata nur per tradicioj kolektitaj de misiistoj. La Pérouse estis la unua kiu forigis la dubojn naskitan per tiuj konfuzaj priskriboj.

Formozo (nuna Tajvano), Koreio[redakti | redakti fonton]

Mapo de La Pérouse de Manilo al Siberio.

Li direktiĝis al la nordorientaj bordoj de Azio. La 6-a de majo, li estis ĉe la bordoj de Tajvano; la 19-an de majo, ĉe la bordoj de Koreio. Poste la 21-an de majo, li malkovris la insulon Ie (Jeju-Do), priskribita nur unufoje antaŭe de eŭropano, Hendrik Hamel, kiu tie ŝiprompiĝis en 1653. Li vizitis la orientan bordon de la korea duoninsulo, kaj pluiris norden laŭ la bordoj de Tartario.

Tartario, Japanio[redakti | redakti fonton]

Vido de la ĉirkaŭajoj de Petropavlosk, okaze de la halto en Kamtĉatko.

La 25-an de junio, la ekspedicio estis en Terney en Tartario. Estante, la 24-an de julio, je 51° 1/2 de latitudo, la marprofundeco subite malkreskis, kion devigis ilin halti. La Pérouse serĉis sensukcese pasejon kie liaj fregatoj povus eniri sen danĝero. Li trairis plurfoje la kanalon, irante alternative de oriento okcidenten, kaj konvinkiĝis ke la altaj fundoj, kiuj haltigis lin baris la tutan pasejon. La vento el sudo, kiu komencis blovi kun sufiĉa forto, kaj kiu pelis lin al tiuj danĝeroj, igis lian pozicion pereiga. Bonŝance bela golfo, kiun li malkovris en la bordo de Tartario, ofertis al li sekuran rifuĝejon ; kaj la fregatoj tie sin ŝirmis. Tiu golfo estis nomita golfo de Castries funde de la markolo de Tartario.

Kanotoj esploris la lokojn kie la fregatoj ne sukcesis pasi. Neniu pasejo estis trovita ; eĉ ne eblis antaŭiri ĝis la enfluejo de la rivero Amuro, kiu estis proksima.

La 15-an de aŭgusto, ĉe la markolo La Pérouse (inter Japanio kaj Saĥaleno), la loĝantoj de Hokajdo montris al li mapon, sed li ne trovis la markolon kaj direktiĝis norden al la duoninsulo Kamĉatko, kiun li atingis en septembro 1787. La Pérouse, post kontrolo de la la malkovroj de la holandanoj, trairis la kurilajn insulojn, inter la insulo de la Kompanio, tiel nomita de De Vries, kaj la insulon Murikan ; la markolo ricevis la nomon kanalo de Boussole.

Rusio[redakti | redakti fonton]

Poste li haltis en Kamtĉatko, kaj ripozis ĉe la rusoj. De la 6-a ĝis la 29-a de septembro, la ekspedicio haltis en Sankta-Petro kaj Sankta-Paŭlo (Avaĉo, Petropavlovsk) en Kamĉatko[Note 11]. Li ricevis instrukciojn de Parizo de la vickonsulo de Francio en Kronŝtadt, fari raporton pri la koloniado en Aŭstralio.

Barthélemy de Lesseps, onklo de la konstruisto de la Sueza kanalo, interpretisto de la rusa, forlasis la ekspedicion por konduki per grunda vojo, tra Siberio, la studojn, desegnaĵojn kaj jam kolektitajn specimenojn[Note 12]. Fine de unujara vojaĝo, li revenis en Francio[2] kaj raportis al la reĝo.

Pacifiko[redakti | redakti fonton]

La morto de Fleurieu kaj de dek unu el liaj homoj sur la plaĝoj de Manoua en 1788. (Gravuraĵo de N. Ozanne, 1797)

Samoo[redakti | redakti fonton]

Reirante, li haltis en Samoo, en la mezo de decembro en Maouna (nun golfo de Tutuila). Ĝuste antaŭ deiro, samoanoj atakis liajn homojn kaj mortigis dek du el ili, el kiuj la dua komandanto de la ekspedicio, Fleuriot de Langle, komandanto de Astrolabe.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Robert de Lamanon.

Tongo, Norfolkinsulo[redakti | redakti fonton]

Li estis fine de decembro, sur la insulo de la amikoj, poste la 17-an de januaro sur Norfolkinsulo.

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

lasta letero de La Pérouse, skribita en Botany Bay.

Li navigis poste al Botany Bay, kiun li atingis la 26-an de januaro 1788, ĝuste kiam la kapitano Arthur Phillip transigis la kolonion al Port Jackson (Sydney). La britoj afable akceptis lin, sed ne povis provianti lin, ĉar ili ne plu havis.

Li donis siajn loglibrojn kaj leterojn por livero al Eŭropo kaj akiris lignon kaj freŝan akvon. Li reiris meze de marto.

Vojo irita de la ekspedicio La Pérouse ĝis Botany Bay.

Vanikoro[redakti | redakti fonton]

Vanikoro vidata de la ekspedicio Entrecasteaux (1793)

Li deankriĝis por Nov-Kaledonio (okcidenta bordo), santakruzaj insuloj, Salomonoj, Ludovik-Insularo kaj la okcidentaj kaj sudaj bordoj de Aŭstralio. Poste li malaperis kun siaj ŝipoj kaj homoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La reĝo Ludoviko la 16-a havis vastajn geografiajn konojn, legado de vojaĝoj donis al li grandan ŝaton pri navigado ; precipe tiuj de Cook, kiuj pli interesis lin, donis al li la deziron decidi pri esplora kampanjo kaj partoprenigi la francojn al la gloro, kiun tiu navigisto estis alportinta al sia nacio. La reĝo samtempe antaŭvidis komercaj avantaĝojn por la tujaj kaj forestontaj vojaĝoj. Projekto de kampanjo estis ekfarita laŭ liaj propraj ideoj, kaj estis proponita al li. La originalo ankoraŭ ekzistas, kaj se la marĝenaj notoj estas kredeblaj, skribitaj per lia propra mano, aŭ por apogi la proponojn, aŭ por korekti ilin kaj aldoni al kio mankis. Ĉiuj tiuj notoj montras profundan konon pri geografio, navigado kaj komerco. Ĉie, kie navigado povis esti riska, li insistis por ke la ŝipoj, kiuj estis proponitaj por esplorado neniam disiĝu. Fine, malsupre de la projekto, skribita ankaŭ de lia reĝa mano, estas : « Por resumi tion, kio estas proponita en tiu Memuaro, kaj la rimarkojn, kiujn mi faris, estas du partoj, la komerca kaj la scienc-esplora. La unua el la du ĉefaj punktoj : la balena fiŝkaptado en la suda oceano sude de Ameriko kaj de kabo de Bona Espero ; la alia la komerco de peltoj nordokcidente de Ameriko, por transportado al Ĉinio kaj, se eblas al Japanio. Por la scienc-esplora parto, la ĉefaj punktoj estas, tiu de la nordokcidento de Ameriko samtempe kun la komerca parto, tiu de la japaniaj maroj ankaŭ samtempe kiel la komerca parto, sed por tio mi opinias ke la sezono proponita en la Memuaro estas malbone elektita ; tiu de la Salomonoj kaj tiu de la suokcidento de Nov-Holando. Ĉiuj aliaj punktoj devas esti subordigitaj al tiuj ĉi ; oni devas limigi sin al tio, kio plej utilas kaj kio povas esti farita en la tri proponitaj jaroj. »
  2. Zorgeme preparita de lia amiko, Charles Pierre Claret de Fleurieu.
  3. Jen la instrukcioj de la reĝo donitaj al La Pérouse :
    Citaĵo
     La siro La Pérouse, tie ĉi skribite, okupiĝos kun fervoro kaj intereso pri ĉiuj rimedoj, kiuj povos plibonigi la situacion de la vizitotaj popoloj, donante al ties landoj la legomojn, fruktojn kaj utilajn arbojn de Eŭropo ; instruante al ili kiel semi kaj kultivi ilin ; konigante al ili la uzeblecojn de tiuj donacoj, kies celo estas multobligi sur ilia grundo la necesajn produktadojn al popoloj, kies preskaŭ tutaj nutraĵoj venas de la grundo.

    Se cirkonstancoj, kiujn oni saĝe devas antaŭvidi en longa ekspedicio, devigus siron La Pérouse uzi superecon de siaj armiloj kontraŭ sovaĝaj popoloj, por akiri, malgraŭ ilia kontraŭstaro, objektojn necesajn al la vivo, kiaj substancoj, ligno, akvo, li devus uzi forton kun plej granda modereco, kaj punus tre severe tiujn el sia anaro, kiuj estus transpasintaj liajn ordonojn.

    La reĝo estus konsideronta kiel unu el la plej feliĉiga sukceso de la ekspedicio, se ĝi estus finita sen la kosto de eĉ unu homo. 
  4. La arkivoj pri maro enhavasinteresan serion de leteroj senditaj de Monneron al La Pérouse kaj al marŝalo De Castries okaze de sia komisio en Anglio. Sin deklaranta akreditinto de hispana senjoro, Monneron serĉis homojn, kiuj estis konintaj Cook, sed je suborda rango. Li hazarde ekkonis John Webber, la artiste de Resolution, aŭtoro de ĝuste fama pentraĵo de Cook, sed ankaŭ de multaj desegnaĵoj de nordokcidenta Ameriko. Krom la informojn, kiuj li serĉis, Webber donis al li multajn konsilojn : konduto al la indiĝenoj, prezoj en Anglio por la proviantoj necesaj por la vojaĝo (kiuj montras neniun avantaĝon por venigi el Anglio objektojn por interŝanĝo). Precipe, li konsilis al li kontraŭskorbutaj receptoj, insistante pri malto, tial Monneron sendigis plurajn barelojn al Parizo, kaj ke li kuirigis preparaĵojn kun kontraŭskorbutaj nutraĵoj.
  5. Eltiraĵo de la loglibro de La Pérouse : la 30-an de aŭgusto 1785 matene en Tenerifo « … Ankaŭ S-ro de Monneron, kapitano de pioniraro, iris al Pic por surmapigi nivelojn ĝis la maro ; tio estis la nura metodo por mezuri tiun monton, kiu ne estis uzita. La lokaj malfacilaĵoj ne haltigis lin se ili ne estis supereblaj, ĉar li estis ege trejnita por tia laboro… »
  6. Eltiraĵo el la loglibro de La Pérouse : « la 18-an de oktobro 1785 Trindado… Mi diris al S-ro De Langle ke tiu el la du ŝipoj kiu troviĝos pli proksima, sendos kanoton por informiĝi pri rimedoj troveblaj en tiu haltejo. La morgaŭon, la 18-an de oktobro, matene, la « Astrolabe » estanta nur je leŭgduono de la bordo, malligis la biskajan boaton regatan de S-ro De Vaujuas, veselleŭtenanto. S-ro De La Martinière, kaj la "père Receveur", nelacigebla naturalisto, akompanis tiun oficiron.»
  7. Eltiraĵo el la loglibro de La Pérouse: la 9-an de novembro 1785 Insulo Sankta-Katerina Insulo Sankta-Katerina etendiĝas ekde la 27a grado 19-a minuto 10-a sekundo de suda latitudo, ĝis la 27a grado 49a minuto ; ĝia larĝo de oriento okcidenten estas nur je du leŭgoj ; ĝi ne estas apartigita de la kontinento, en la plej mallarĝa parto, per kanalo je ducent klaftoj. …/… Mi iris, samtage, kun S-ro De Langle kaj pluraj oficiroj, viziti la komandanton de tiu posteno, kiu salutis min per dek unu kanonpafoj ; al kiuj ni respondis desurŝipe.
  8. La 29an de majo 1786, la ekspedicio haltis en Havajaj Insuloj. Eltiraĵo el la observaĵoj de Paul Mérault Monneron : Ankrita, la 29an de majo 1786. Latitudo, 20 gradoj 34 minutoj. Longitudo okcidente de la meridiano de Parizo, 158 gradoj 25 minutoj. Se mi devus skribi memuaron pri la avantaĝoj de la pozicio de tiuj insuloj laŭ unu aŭ pluraj vidpunktoj, mi devus serĉi dokumlentoijn en la priskribo de la 3-a vojaĝo de Cook ; sed se tia diskuto utilus, evidentas ke ĝi estus farita per pli granda sagaceco en Parizo ol sur alta maro. Surŝipe de Boussole, la 5an de junio 1786. subskribita Monneron.
  9. Lia vojaĝa priskribo kaj lia belega maparo atestas pri la unua esplorado, kiu estis farita tie, la kapitano Cook ne preterpasis Kalifornion.
  10. Okaze de sia dektaga halto en Monterey, La Pérouse miris pro la « neesprimebla » fekundeco de la fora hispana teritorio.
  11. Post Tartario […] S-ro De Langle, kiu estis ankrinta unu horon antaŭ mi, tuj venis al mia ŝipo; li jam estis elŝipiginta siajn kanotojn kaj ŝalupojn, kaj li proponi al mi elŝipiĝi antaŭnokte, por malkovri la grundon, kaj ekscii ĉu estas espero akiri kelkajn informojn de la loĝantoj. Ni povis vidi, per niaj lornoj, kelkajn kabanojn, kaj du insulanojn, kiuj ŝajnis fuĝi al la arbaro...
  12. Multaj membroj de la ekspedicio preferis konservi sian kolekton, pro timo de perdo aŭ difektiĝo dum la pereiga transiro de Siberio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean-Dominique Bourzat, Les après-midi de Louis XVI, [1], paĝo
  2. Fleuriot de Langle, La tragique expédition de Lapérouse kaj Langle, paĝo

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj kaj bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jean-François de Lapérouse, Voyage autour du monde sur l'Astrolabe et la Boussole,eld. "La Découverte", 1991, poche 2005
  • « Expédition de La Pérouse », en Louis-Gabriel Michaud. (1843-1865) Biographie universelle ancienne et moderne, 2<><>‑a eldono (france).
  • Jean-Baptiste Barthélémy de Lesseps, Le voyage de Lapérouse, eld. "Pôles d'images", 2005
  • Jules Dumont de Urville, Voyages de découvertes sur l'Astrolabe, J.Tastu, 1832-34
  • John Dunmore, La Pérouse, Explorateur du Pacifique, Payot, 1986
  • Fleuriot de Langle, La tragique expédition de Lapérouse kaj Langle, Librairie Hachette, Parizo 1954
  • angle Robert J. King, « William Bolts and the Austrian Origins of the Lapérouse Expedition », en Terrae Incognitae, vol.40, 2008, paĝo.
  • Jules Verne, Lapérouse, Magellan & Cie, 2008
  • Peter Dillon, À la recherche de Lapérouse, eld. "Pôles de'images", 1985
  • Anne Pons, Lapérouse, Gallimard Folio Bibliografio n° 73, 2010
  • Jean-Christophe Galipaud kaj Valérie Jauneau, Au-delà d'un naufrage - Les survivants de l’expédition Lapérouse, Aktoj Sud/Errances, 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]