Ekspedicio Dundee Whaling

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La ekspedicio Dundee Whaling (angle Dundee Whaling Expedition) estis ekspedicio al Antarkto en 1892 kaj 1893. Ĝi estis organizita de balenkapta kompanio, kiu la 6-an de septembro 1892 sendis el Dundee (Skotlando) kvar vapormotorajn balenŝipojn (la Balaena, Active, Diana kaj Polar Star) direkte al la Weddell-maro, serĉante eubalanea-balenojn. La 8-an de januaro 1893, la ŝipestro Thomas Robertson de la ŝipo Active malkovris la insulon Dundee 63°30′S 055°55′U  /  63.5°S, 55.917°U / -63.5; -55.917 (Ekspedicio Dundee Whaling).

Al la ekspedicio partoprenis la skotlanda sciencisto William Speirs Bruce.