Ekspedicio Filchner

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ekspedicio Filchner estis germana ekspedicio al Antarkto komence de la 20-a jarcento. Ĝi estis plenumita inter 1911 kaj 1912 de la esploristo Wilhelm Filchner.

Post trejnvojaĝo al Svalbardo, Filchner ekiris al Antarkto sur la ŝipo Deutschland la 4-an de majo 1911. Li atingis la Weddell-maron kaj malkovris la marbordon de Luitpold, ĝis ties plej suda parto, sed ankaŭ la golfon de Vahsel.