Ekspedicio Jackson-Harmsworth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de lando Francisko Jozefo kun la vojaĝoj de Frederick G. Jackson

La ekspedicio Jackson-Harmsworth estis brita ekspedicio al la lando Francisko Jozefo ekde 1894 ĝis 1897. Ĝi estis estrita de la arkta esploristo Frederick George Jackson kaj financita de la gazetentreprenisto Alfred Harmsworth. Post la konsultado de malĝustaj mapoj, Jackson estis konvinkita, ke la lando Francisko Jozefo fakte etendiĝis ĝis la norda poluso. La esplorado fare de la ekspedicio tutmale pruvis, ke tiu lando estis insularo, kies plej norda punkto atingis nur la latitudon 81°N.

La 17-an de junio 1896, la ekspediciuloj estis neatendite kunigitaj de Fridtjof Nansen kaj ties kunulo Hjalmar Johansen, kiuj estis vivintaj sur bankizo ekde tiam, kiam ili forlasis sian ŝipon Fram la 14-an de marto 1895.

Fontoj[redakti | redakti fonton]