Ekspedicio Terra Nova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ekspediciuloj sur la suda poluso, 18-a de januaro 1912.

La ekspedicio Terra Nova (1910-1913), oficiale la Brita Antarkta Ekspedicio de 1910, estis estrita de Robert Falcon Scott, kiu antaŭe ankaŭ estris la ekspedicion Discovery en 1901-04. La nomo de la ekspedicio devenas de ties provizŝipo, la Terra Nova. Ĝia ĉefa celo, klarigita de Scott mem, estis la atingo de la suda poluso.

La anoj de Scott atingis la sudan poluson la 17-an de januaro 1912 sed konstatis, ke la rivala ekspedicio de Roald Amundsen estis jam alveninta tien. Scott kaj liaj kunuloj sekve mortis dum sia reveno el la poluso. Iliaj taglibroj estis retrovitaj de savekspedicio ok monatojn poste, tiel ke oni tamen multe scias pri la ekspedicio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]