Eksperimento

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eksperimento estas metoda provo kontroli aŭ pruvi hipotezon per observo de intence produktita fenomeno. Se oni volas uzi la rezultojn en la scienco, estas necese ke la eksperimento estas ripetebla, kaj donas (en samaj cirkonstancoj) ĉiam la saman rezulton.

Eksperimento estas bazangula ŝtono de empiriisma aliro al scio. Eksperimento donas eblecon distingi sciencan teorion disde tiu de ŝajnscienca.