Ekstera otito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Difino[redakti | redakti fonton]

Ekstera otito estas inflamo de la ekstera orelo, kiu ĝenerale komencas en la ekstera orela kanalo.

Kaŭzoj[redakti | redakti fonton]

La precipa kaŭzo de ĉi tiu malsano estas la banado en naĝejoj, riveroj, lagoj aŭ en la maro, kaj pro tio ĝi okazas multe pli ofte dum la somero.

Manifestiĝoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj simptomoj estas, laŭ ordo de apero, la intensa oreldoloro, la surdeco kaj la eligo de puso tra la ekstera kanalo. Nur malofte, en pli gravaj kazoj, estas febro aŭ orelŝvelo.

Diagnozo[redakti | redakti fonton]

La diagnozo baziĝas sur la simptomoj kaj la otoskopio. Neniu komplementa diagnoza ekzameno estas kutime necesa.

Kuracmetodo[redakti | redakti fonton]

La plej efika kuracilo estas loka antibiotiko sub formo de gutoj. Oni devas ankaŭ rigide eviti la eniron de akvo en la kanalo.