Ekstera politiko de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Landoj kun kiuj Argentino havas diplomatajn rilatojn

Historie, la ekstera politiko de Argentino ĉiam estis gvidata de timo al brazila hegemonio en Sudameriko. En 19-a jarcento, Urugvajo, antaŭe provinco de Brazila Imperio estis kreita kiel kusena ŝtato per influo de Britio. Brazila Imperio intervenis du foje en Argentino.

Kiam, en komenco de 20-a jarcento, la Barono de Rio Branco estigis la strategion de privilegia asocio al Usono, Argentino vigligis siajn ligojn kun Eŭropo. En tiu tempo, Argentino anoncis la Doktrinon de Drago (1902), bazita en Doktrino de Monroe, laŭ kiu, neniu fremda lando, inkluzive Usono, povus uzi perforton kontraŭ Amerika nacio por kolekti debetojn.

Kontraŭusonismo markis la argentinan diplomacion dum jardekoj. Dum la Dua mondmilito, Argentino emis apogi al Akso. Nur en 1944, Bonaero apogis la Aliancanojn.

Post la Dua mondmilito, Usono trudas al tuta amerika kontinento la tutamerikan solidarecon kiu signifis kontraŭ-komunismon kaj partoprenon en Malvarma milito per akceptado de Doktrino de Truman. De tiu tempo okazis la reveno de Brazilo al latinamerika politiko. Mokaĵo diras ke usonanoj pensas ke ĉefurbo de Brazilo estas Bonaero, ĉar ili postulas la saman eksteran politikon al Brazilo kaj Argentino kaj ne agnoskis la profundajn kulturajn kaj historiajn diferencojn inter la du landoj. Sed, ŝajne, ankaŭ usonanoj ne vidas diferencon inter meksikanoj kaj argentinoj. Foje, dum la estraro de Juan Domingo Perón, ili sendis al Bonaero kinan filmon kiu montris argentinojn uzante meksikajn sombreroj, tio kaŭzis ribelon kaj protestojn kontraŭ usona ambasadejo en Bonaero.

La Militista registraro prenis la aŭtomatan apogon al Usono kaj aliaj diktaturoj de Sudameriko. Kiam Jimmy Carter malapogis la latinamerikajn diktaturojn, Argentino reprenis sian tradician kontraŭ-usonan politikon. En 80-a jardeko la fiaska Falklanda milito metis Argentinon en izola pozicio.

Carlos Menem invertis la historian vojon de argentina eksterna politiko. Lia elekto de monsanĝa sistemo peso/dolaro estis sekvata de anonco, en 1991, de estigo de karnaj rilatoj inter Bonaero kaj Vaŝingtono. Sed la sanĝo signifis kontinuecon, la aŭtomata ligo al Usono servis kiam ekvilibrilo al brazila lidero en Sudameriko, ĉar ekde la fino de 80-a jardeko, Brazilo serĉis enmeton pli konkurencebla en globalizo kaj tiu metis Brazilon en ekonomian disputon al Usono. Mercosur estis simbolo de tiu lidereco, pro tio, Argentino, kiu ekonomie dependis de ĝi, politike serĉis malvigligi la ekonomian blokon.