Eksterlandaj francoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de francoj registritaj sur la listoj de la konsulejoj la 31-an de decembro 2011.
Mapo de francoj registritaj sur la balotantlistoj de la konsulejoj.

La eksterlandaj francoj (franclingve "Français établis hors de France") estas francaj civitanoj, kiuj vivas ekster la nuna teritorio de la Franca Respubliko.

Historio[redakti | redakti fonton]

Franca koloniado de Amerikoj[redakti | redakti fonton]

Viktimoj de religiaj persekutoj[redakti | redakti fonton]

En la historio, centoj da miloj da francoj ekloĝis ekster la nacia teritorio por eskapi el religiaj persekutoj.

Tiel, protestantoj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, unue proksimume 5 000 al la Respubliko de Ĝenevo en 1549-1560, poste pli grandaj grupoj post la masakro de Sankta Bartolomeo, en la militaj religioj, por atingi nivelon de amasa elmigro sekve de la nuligo de la nanta edikto en 1685.

Franca koloniado en norda Afriko kaj en subsahara Afriko[redakti | redakti fonton]

Politika elmigrado[redakti | redakti fonton]

Ekonomia elmigrado[redakti | redakti fonton]

Nombroj[redakti | redakti fonton]

La nombro de francoj registritaj sur la balotantlistoj de la francaj konsulejoj estis 1 642 953 la 31-an de decembro 2011[1]. Tiuj nombroj tamen reprezentas nur parton de la francoj, kiuj vivas ekster la nacia teritorio.

En Belgio, por ekzemplo, vivis en la 2-a de januaro 2008 132 421 francoj laŭ la oficialaj belgaj statistikoj[2] (proksimume 123 000 en junio 2006), ne inkluzivanta la francajn-belgajn dunaciulojn, konsiderataj kiel belgoj en Belgio, kiam en junio 2006 nur 78 500 francoj, el kiuj 27 % da dunaciuloj, estis enskribitaj en la francaj konsulejoj de Belgio, kio estis diferenco de proksimume 66 000 francoj "ununaciaj" nekonataj de la francaj konsulejoj, tio estas 46 % de la tuto[3].

Preskaŭ duono de la francoj vivantaj ekster Francio estas dunaciuloj kaj almenaŭ 10 % estas portempaj elpatriiĝintoj. Pli ol duono de la eksterlandaj francoj vivas en Eŭropo.

En la 31-a de decembro 2013, la disiĝo de la francoj enskribitaj sur la konsulejaj balotlistoj estis tia :

  • norda Afriko 102 007 (6,2 %),
  • franclingva Afriko 119 723 (7,3 %),
  • nefranclingva Afriko 18 790 (1,1 %),
  • proksima kaj Mez-oriento 137 441 (8,4 %),
  • Azio-Oceanio 125 057 (7,6 %),
  • Eŭropo ekster Eŭropunio 199 738 (1,9 %),
  • Eŭropa Unio 627 911 (38,2 %),
  • centra kaj suda Ameriko 99 471 (6,1 %),
  • norda Ameriko 212 815 (13,0 %)[1].
Francoj enskribitaj en la 31-a de decembro 2013 (en landoj, kie estas almenaŭ 1000 francoj)[4]
Regiono Lando Enskribitoj
Norda Afriko  Alĝerio 31 677
Norda Afriko  Maroko 46 995
Norda Afriko  Tunizio 23 042
Norda Afriko Tuto 102 007
Franclingva Afriko  Benino 3 755
Franclingva Afriko  Burkino 3 582
Franclingva Afriko  Kameruno 6 210
Franclingva Afriko  Komoroj 1 998
Franclingva Afriko  Respubliko Kongo 5 561
Franclingva Afriko  Ebura Bordo 14 162
Franclingva Afriko  Ĝibutio 4 929
Franclingva Afriko  Gabono 10 969
Franclingva Afriko  Gvineo 2 839
Franclingva Afriko  Madagaskaro 18 607
Franclingva Afriko  Malio 5 256
Franclingva Afriko  Maŭricio 10 322
Franclingva Afriko  Maŭritanio 1 915
Franclingva Afriko  Niĝero 1 648
Franclingva Afriko  Demokratia Respubliko Kongo 2 630
Franclingva Afriko  Senegalo 19 661
Franclingva Afriko  Ĉado 1 306
Franclingva Afriko  Togolando 2 855
Franclingva Afriko Tuto 119 723
Nefranclingva Afriko  Sud-Afriko 7 283
Nefranclingva Afriko  Angolo 1 896
Nefranclingva Afriko  Kenjo 1 529
Nefranclingva Afriko  Niĝerio 1 674
Nefranclingva Afriko Tuto 18 790
Proksima kaj Mez-Oriento  Sauda Arabio 5 590
Proksima kaj Mez-Oriento  Egiptio 5 971
Proksima kaj Mez-Oriento  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj 17 371
Proksima kaj Mez-Oriento  Israelo 51 714
Proksima kaj Mez-Oriento Jerusalemo 23 274
Proksima kaj Mez-Oriento  Jordanio 1 464
Proksima kaj Mez-Oriento  Kuvajto 1 045
Proksima kaj Mez-Oriento  Libano 22 525
Proksima kaj Mez-Oriento  Kataro 3 664
Proksima kaj Mez-Oriento  Sirio 1 397
Proksima kaj Mez-Oriento Tuto 137 441
Azio-Oceanio  Aŭstralio 20 670
Azio-Oceanio  Kamboĝo 4 530
Azio-Oceanio  Ĉinio 31 275
Azio-Oceanio  Sud-Koreio 2 451
Azio-Oceanio  Barato 9 950
Azio-Oceanio  Indonezio 3 973
Azio-Oceanio  Japanio 7 292
Azio-Oceanio  Laoso 1 936
Azio-Oceanio  Malajzio 3 134
Azio-Oceanio  Nov-Zelando 3 612
Azio-Oceanio  Filipinoj 2 507
Azio-Oceanio  Singapuro 10 526
Azio-Oceanio  Tajvano 1 678
Azio-Oceanio  Tajlando 9 937
Azio-Oceanio  Vanuatuo 1 978
Azio-Oceanio  Vjetnamio 6 646
Azio-Oceanio Tuto 125 057
Eŭropo ekster Eŭropa Unio  Andoro 3 226
Eŭropo ekster Eŭropa Unio  Monako 7 865
Eŭropo ekster Eŭropa Unio  Norvegio 5 111
Eŭropo ekster Eŭropa Unio  Rusio 6 093
Eŭropo ekster Eŭropa Unio  Serbio 1 397
Eŭropo ekster Eŭropa Unio   Svislando 163 600
Eŭropo ekster Eŭropa Unio  Turkio 7 916
Eŭropo ekster Eŭropa Unio Tuto 199 738
Eŭropa Unio  Germanio 112 238
Eŭropa Unio  Aŭstrio 8 668
Eŭropa Unio  Belgio 115 888
Eŭropa Unio  Bulgario 1 127
Eŭropa Unio Chypre 1 428
Eŭropa Unio  Kroatio 1 006
Eŭropa Unio  Danio 5 216
Eŭropa Unio  Hispanio 91 707
Eŭropa Unio  Finnlando 2 600
Eŭropa Unio  Grekio 10 433
Eŭropa Unio  Hungario 2 402
Eŭropa Unio  Irlando 8 310
Eŭropa Unio  Italio 46 896
Eŭropa Unio  Luksemburgo 32 575
Eŭropa Unio  Nederlando 23 448
Eŭropa Unio  Pollando 6 067
Eŭropa Unio  Portugalio 15 472
Eŭropa Unio  Rumanio 3 075
Eŭropa Unio  Unuiĝinta Reĝlando 126 239
Eŭropa Unio  Svedio 6 785
Eŭropa Unio  Ĉeĥio 3 403
Eŭropa Unio Tuto 627 911
Centra kaj suda Ameriko  Argentino 14 577
Centra kaj suda Ameriko  Bolivio 1 416
Centra kaj suda Ameriko  Brazilo 20 806
Centra kaj suda Ameriko  Ĉilio 10 623
Centra kaj suda Ameriko  Kolombio 5 029
Centra kaj suda Ameriko  Kostariko 2 253
Centra kaj suda Ameriko  Dominika Respubliko 3 994
Centra kaj suda Ameriko  Ekvadoro 2 318
Centra kaj suda Ameriko  Haitio 1 654
Centra kaj suda Ameriko  Meksiko 17 690
Centra kaj suda Ameriko  Panamo 1 428
Centra kaj suda Ameriko  Paragvajo 1 494
Centra kaj suda Ameriko  Peruo 3 699
Centra kaj suda Ameriko  Urugvajo 2 869
Centra kaj suda Ameriko  Venezuelo 4 580
Centra kaj suda Ameriko Tuto 99 471
Norda Ameriko  Kanado 83 295
Norda Ameriko  Usono 129 520
Norda Ameriko Tuto 212 815
Mondo Tuto 1 642 953

Reprezentado[redakti | redakti fonton]

Apartaj asocioj[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj asocioj estas Unuiĝo de Eksterlandaj Francoj (franclingve "Union des Français de l'étranger" aŭ "UFE"), fondita en 1927, sin deklaranta eksterpolitika, agnoskita kiel publike utila ekde 1936 kaj Demokratia Asocio de Eksterlandaj Francoj- Francoj el la Mondo (franclingve "Association démocratique des Français de l'étranger - Français du Monde" aŭ "ADFE-FDM"), fondita en 1980 laŭ iniciato de homoj dekstre politikaj kaj agnsokita kiel publike utila en 1986.

Onin povas aldoni la Internacian Federacion de la Francaj kaj Franclingvaj Eksterlandaj Akceptejoj (franclingve "Fédération internationale des accueils français et francophones à l'étranger" aŭ FIAFE), kiu arigas pli ol 200 akceptejoj en la mondo[5].

Politikaj movadoj[redakti | redakti fonton]

Aldone al la du asocioj UFE et ADFE-FdM, ekzistas politikaj movadoj, kiuj deziras reprezenti la eksterlandajn francojn, kia la Kuniĝo de Eksterlandaj Francoj (franclingve "Rassemblement des Français de l'étranger" aŭ "RFE"), proksima la degaŭlisma dekstro kaj Kuniĝo por la Respubliko (RPR) poste Unuiĝo por Popola Movado (UMP), kaj eksterlandaj sekcioj aŭ federacioj de diversaj francaj politikaj partioj, kiaj la Federacioj de Eksterlandaj Francoj de la Socialista Partio (FFE-PS)[6] aŭ de maldekstraj radikaluloj[7], la Federacio de la Eksterlandaj Francoj de Unuiĝo por Popola Movado (UMP)[8], la Federacio de Eksterlandaj Francoj de MoDem[9], Eŭropo Ekologio La Verduloj (EELV) ekster Francio[10] aŭ la Rondo de Eksterlandaj Francoj (fariĝinta Federacio de Nacia Fronto de la Eksterlandaj Francoj[11]).

Prezidentaj balotoj kaj referendumoj[redakti | redakti fonton]

La eksterlandaj francoj povas voĉdoni eksterlande por la elekto de la prezidanto de la Respubliko kaj por nacia referendumo.

Eŭropaj balotoj[redakti | redakti fonton]

La eksterlandaj francoj povis voĉdoni en la balotejoj starigitaj de la diplomatiaj aŭtoritatoj por la francaj listoj en la eŭropaj balotoj ĉiam kiam daŭris la balotsistemo kun unika nacia distrikto.

Ekde la starigo de pluraj distriktoj por la eŭropaj balotoj en 2003, nur tiuj kiuj estis registritaj sur la balotantlistoj en Francio rajtis voĉdoni, en la balotejoj en Francio. Ekde 2014, eksterlandaj francoj registritaj en konsulejoj rajtas voĉdoni en la Francilia distrikto.

Plie, voĉdono en eŭropaj balotoj en du malsamaj landoj estas malpermesita, aparte por la francoj registritaj sur la balotlistoj en sia rezidlando (inkluzive por la dunaciuloj). Ekde 2014, la kompetentaj aŭtoritatoj komunikas al siaj partneroj la liston de la eksterlandaj francoj registritaj sur siaj listoj (sen kalkuli la dunaciulojn, kiuj ne estas konsiderataj kiel eksterlandanoj).

Registaro[redakti | redakti fonton]

La 3-a registaro de François Fillon kreis ĉe la ministro pri eksterlandaj aferoj subministron komisiita pri eksterlandaj francoj. La postenon sinsekve okupis David Douillet (de junio ĝis septembro 2011), poste Édouard Courtial (de septembro 2011 ĝis majo 2012).

En la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault, konsistigita en majo 2012, ĝi fariĝis delegita ministerio, kaj tiam ĝi estis komisiita pri franclingvio aldone al la eksterlandaj francoj. La posteno iris al Yamina Benguigui. Okaze de la konsistigo de la 2-a registaro de Jean-Marc Ayrault, en junio 2012, la posteno denove estis malligita al franclingvio, kaj tiu delegita ministerio estis atribuita al Hélène Conway-Mouret, kiu konservis la postenon ĝis la demisio de Jean-Marc Ayrault.

En la registaro de Manuel Valls, la delegita ministerio estis nuligita kaj Fleur Pellerin estis nomumita la 9-an de aprilo 2014 subministron komisiita pri ekstera komerco, turisma progreso kaj eksterlandaj francoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]