Ekstersunsistema satelito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En astronomio, ekstersunsistema satelitoekstersunsistema luno, rilatas al natura (ne artefarita) satelito kiu orbitas ĉirkaŭ ekstersunsistema planedo aŭ alia ekstersunsistema astro pli masa ol ĝi mem. Ĝis nun, oni detektis neniun, sed ĝia ekzisto ĉirkaŭ aliaj ekstersunsistemaj planedoj estas teorie antaŭvidita.[1]

Difino de satelitoj ĉirkaŭ brunaj nanoj[redakti | redakti fonton]

Dum tradicia kutimo implicas ke satelito orbitu ĉirkaŭ planedo, la malkovro de planed-grandaj objektoj ĉirkaŭ brunaj nanoj ekis la diskuton pri distingo inter planedoj kaj satelitoj, pro la malgranda maso de tiaj malsukcesaj steloj. Por solvi la konfuzon, la Internacia Astronomia Unio deklaris, "Objektoj kun veraj masoj pli malgrandaj ol tiu bezonata por la fuzio de la deŭterio," (nuntempe kalkulita je 13 Jupiter-masoj por objektoj el suna metaleco) "kiuj orbitas ĉirkaŭ steloj aŭ stelaj restaĵoj, estas planedoj " (ne gravas kiel ili formiĝis).[2]

Do, la planed-masaj objektoj ĉirkaŭ brunaj nanoj ne estas satelitoj, sed planedoj.

Proponitaj metodoj por detektado[redakti | redakti fonton]

Artista bildo de hipoteza satelito ĉirkaŭ Saturn-simila ekstersunsistema planedo.

Malgraŭ la granda sukceso detekti planedojn per radiala rapido,[3] tiu metodo ne taŭgas por ekstersunsistemaj satelitoj. Estas tiel ĉar ne eblas distingi la influon de satelito sur la radiala rapido de stelo ĉar, vidite el la Tero, la planedo kaj ĝia ebla satelito ŝajnas nur punkton. Pro tio, astronomoj proponis aliajn metodojn por detekti ekstersunsistemaj satelitojn, inter ili:

  • Efikoj sur tranzit-tempo
  • Rekta bildigo
  • Tranzito
  • Gravita lensado
  • Pulsar-mezurado

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Canup, R. & Ward, W. (2006). “A common mass scaling relation for satellite systems of gaseous planets”, Nature 441, p. 834–839. doi:10.1038/nature04860. 
  2. Position statement on the definition of a planet by the Internacional Astronomic Union. Internacia Astronomia Unio (November 12, 2008). Alirita 2008-11-11.
  3. The Exoplanet Catalogue. Jean Schneider (2008-11-11). Alirita 2008-11-11.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]