Ekstradicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekstradicio estas la ago transdoni fuĝintan kriminton al la kompetentaj juraj instancoj de alia ŝtato, kiu lin postulas por juĝi lin aŭ realigi lian kondamnon.

Ekstradicio estas rezulto de kontrakto inter du ŝtatoj. Unu ŝtato "sendas" personon al alia ŝtato, ofte por esti kondamnita tie aŭ por esti malliberata. La procedo necesas, kiam estas arestita en ŝtato persono, kiu krimis en alia ŝtato.

La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj havas tre novan jurisprudencon pri tio. Ĝi rifuzas ekstradicion de individuo sub jurisdikcio de membroŝtato, se li estas kondamnita je mortpuno en sia devenlando. Ĝi pravigas tion, deklarante, ke la kondiĉoj ĉirkaŭ la mortpuno (sindromo de la mortkoridoro, angoro, atendado, ...) konsistas el torturo, kiu estas kontraŭa al la artikolo 3 de la eŭropa konvencio pri homaj rajtoj.[1]).

Ekstradicikontrakto inter landoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj ekstradicioj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arrêt Soering c/ Royaume-uni, 7-an de julio 1989