Eksvoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eksvotoj en la Sanktejo de la Virgulino de la Monto (Bolaños de Calatrava) (provinco Ciudad Real, Hispanio).

Eksvoto estas oferaĵo kiu paganoj faris al siaj dioj. Tiuj proponoj estis lasitaj en sanktejoj aŭ kultejoj kaj povis konsisti el figuretoj kiuj reprezentas personojn, animalojn, armojn, manĝaĵojn ktp.

La proponado de eksvotoj devenas el egipta kaj mezopotamia civilizoj. En Hispanio elstaras tiuj devenaj el elfosadoj de kuŝejoj de iberoj de la 3a jarcento a.K., trovitaj en la sudo kaj sudorienta de Iberio; tiuj iberaj eksvotoj kutime montras figurojn kiuj reprezentas militistojn, ĉevalrajdantojn aŭ animalojn, ĉefe el bronzo.

Katolikismo[redakti | redakti fonton]

Poste la simbola intenco estis rekaptita de la katolikismo kaj la eksvoto iĝis propono lasita de fideluloj kiu estis ricevinta favoron aŭ miraklan kuracon kiel ofero kaj memoraĵo. Ili videblas aktuale en pilgrimejoj, apogitaj surmure aŭ pendigitaj el plafono aĵoj kiaj lam-bastonoj, vestoj, aŭtoradoj kaj ĉia tipo de aĵoj kiuj povu reprezenti la bedaŭrindan aferon el kiu la koncernato rekuperiĝis.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]