Ektopia gravedeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
O00.– (ĉia) ektopia gravedeco (kodo "O nul nul")
O00.0 abdomena ektopia gravedeco
O00.1 ovodukta ektopia gravedeco
O00.2 ovaria ektopia gravedeco
O00.8 kroma ektopia gravedeco
O00.9 ne precizigita ektopia gravedeco
v  d  r
Information icon.svg

Ektopia gravedeco estas alialoka adherado kaj kreskado de la ovo ekster la utera kavo. La lokado povas esti: tuba, tuba-ovaria, ovaria, abdomena, intraligamenta kaj cervika. La tuba estas la plej ofta (ekde 90 al la 95 elcento), kaj subonigas entube laŭloke:

  • intramura(enmura): en la tubono sekvanta la utera muro.
  • istma: en la meza kaj plej mallarĝa tubono (10 elcento).
  • ampola: en la ekstera triono tuba: la plej ofta el ĉiuj (75 elcento).
  • infundibla: en la striaro de la tuba pavilono.

En la tuba-ovaria gravedeco la feta sako (fetujo) konstituiĝas parte per la tubo kaj per la ovaria histo. En la ovaria gravedeco la kreskado okazas tute en ovaria parenkimo (sekrecia histo), kvankam la ovario povas adaptiĝi pli facile ol la tubo, ofte rompiĝas frutempe. La abdomena gravedeco povas esti ĉu primare (unugrade) enplantita ĉu sekundare, tiukaze post unua enplantado en la tubo aŭ en la ovario. Lia ofteco estas 2,5 elcento el ĉiuj ektopiaj gravedecoj kaj estas precipe sekundara (duaperiodaj, duagradaj). La ovo plantiĝas ĉirkaŭ abdomenaj organoj kaj la placento intermetiĝas inter la intesto, la veziko, la hepato ktp. samtempe ekzistante decidua reakcio en la peritoneo. Tiuspeca gravedeco produktas ofte mortan feton (litopedion), kiu petriĝas, kalciiĝas (litopedium signifas petran bebon) aŭ maceris, sed aliakaze la feto povas supervivi ĝis la fino, kvankam tio estas tre danĝera ĉar ĝi povas havi organajn deformigojn.

Frekvenco[redakti | redakti fonton]

Unu po 100 aŭ 200 vivaj novnaskitoj, pli ofta en multakuŝintulinoj ol neakuŝintulinoj.

Etiologio (kaŭzo)[redakti | redakti fonton]

La pli oftaj kaŭzoj estas: kronika (longlasta) salpingito (utera tubito), tiukaze la klamidia infekto rolegas; denaska tuba/salpinga deformado, endometriozo, malgrandiĝo de la tuba kavo per ekstera premado, funkcia problemo (cilia mismovado precipe pro fumado).

La ektopia gravedeco evoluas ĝis la tuba aborto aŭ la tuba rompiĝo. Unuakaze formiĝas sekundara abdomena eksterutera gravedeco. Duakaze okazas malekstera sangado ĉu karastrofe ĉu kronikanemie.

Signaro[redakti | redakti fonton]

Ekzistas mallongadaŭra amenoreo, nevera menstruo aŭ utera sangado kun malmulta viskoza sangoverŝado. La iliakaj fosoj doloras unuflanke. La vagina mane eksplorado sentigas longan apuduteran doloran tumoron kaj utereton. Personografie estas obsevebla apudutera embria aktiva sakon.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Precipe tuba aborto kaj salpinga rompado, kiuj interne sangegas, kaj kaŭzas danĝeran ŝokon.

Similŝajnaj malsanoj[redakti | redakti fonton]

Aborto, gravedeca rilate kancero, ovaria kisto, adneksito kaj akuta apendicito.

Kuracado[redakti | redakti fonton]

Frua diagnozo permesas ĝin kuraci per Metroteksato (50 miligramoj po korpa kvadrata metro) se okazas ke:

  • Ne estas ŝoko.
  • La gravadeco mezuras malpli ol 3,5 centimetroj.
  • Estas mezurebla la gonadotropino.

Ĥirurgio: salpingektomio (forpreno de la utera tubo/salpingo).