Ekvilibrismo
El Vikipedio
Ekvilibrismo estas holisma koncepto, kiu strebas al ekvilibro inter politikaj, ekonomiaj, ekologiaj, juraj, socialaj kaj kulturaj interesoj. Ĝi atentas pri la interligiteco de la bazaj tutmondaj problemoj, por trovi daŭripovajn solvojn.
La kvar bazaj ideoj de ekvilibrismo estas:
- ekologiaj alternativoj / pli efikaj strukturoj. La ekvilibrismo volas doni prioritaton al alternativaj metodoj kaj produktoj, ekz. efika uzo de energio, uzo de biologie dissolveblaj materialoj.
- natura, cirkula ekonomia sistemo. La ekonomio funkciu laŭ la principo de cirkulado.
- daŭripova ekonomia kaj financa sistemo. Estu malpermesitaj spekuladoj pri terposedaĵoj aŭ mineralaj riĉaĵoj. Mono estu nur perilo por realaj ekonomiaj transakcioj.
- mondcivitaneco / reformo de la Unuiĝintaj Nacioj
[redakti] Literaturo
- Volker Freystedt, Eric Bihl: Equilibrismus, Signum Verlag, ISBN 3-85436-370-2
- Dirk C. Fleck, Das Tahiti Projekt, Pendo Verlag. München und Zürich, 2008, ISBN 978-3-86612-155-3
[redakti] Eksteraj ligiloj
Equilibrismus e.V. Germana Ekvilibrisma Asocio